mevamevo: (Default)

Ne estis mi tie,
Preĝante plorpie,
Katenis min sklave Siberio.
La famon ne brue,
Nur poste, malfrue,
Simile al eĥo de mortkrio
Mallonga sciigo alportis:
«La Majstro mortis!»

      eo:
Hieraŭ estis la centa mortdatreveno de la Majstro. La dato estas, kompreneble, ne tro ĝoja, eĉ se la pasinta jarcento iom mildigis ĝian pezon. La vivo de Zamenhof estis ja malfacila kaj iusence eĉ tragika, la krueleco de la mondo mortotretis liajn altajn idealojn: kio povas esti pli tragika por konvinkita pacifisto, ol morti en la naskiĝ-urbo, okupita de invadantoj? Liaj ideoj ne trovis siatempe iom vastan apogon, eĉ pri la estonteco kaj daŭripovo de sia plej fama kaj sukcesa kreaĵo — Esperanto — li neniel povis esti certa sur la mortolito (ve, eĉ nun la lingvo konstante alfrontas ne nur objektivajn malfacilojn, sed eĉ la kontraŭnaturan kaj plej stultan malakceptemon)...

Tamen la hieraŭa dato estas samtempe ankaŭ ĝoja kaj eĉ venka. Ja vere — Esperanto supervivis sian kreinton je 100 (cent!) jaroj, estante daŭre uzata kaj evoluanta. Kio povas esti pli objektiva pruvo de tio, ke almenaŭ unu kreaĵo de la Majstro rezultis plej sukcesa kaj vivipova? Kio povas pli bone subteni la esperon, ke liaj ideoj ne estis plene utopiaj kaj ke en la mondo daŭre troveblas idealistoj revantaj pri la interpopolaj paco kaj amikeco? Fine, kio povas esti pli granda monumento (eĉ se nemateria) al la Majstro, ol miaj (kaj tiuj de multaj aliaj esperantistoj) modestaj kaj foje konfuzitaj linioj, per kiuj ni hodiaŭ omaĝas la Homon en la lingvo, vivigita de li?

Bonan memoron al la Majstro! Gratulojn, kuraĝon kaj obstinon al ĉiuj pacbatalantoj!


      ru:
Вчера отмечалась сотая годовщина смерти Лазаря Заменгофа. Дата, разумеется, не особо радостная, даже если минувшее столетие несколько и смягчило её груз. Жизнь Заменгофа была и трудной, и в каком-то смысле даже трагической, жестокость мира растоптала его высокие идеалы: что может быть более трагическим для убеждённого пацифиста, чем скончаться в родном городе, оккупированном захватчиками? Его идеи не нашли в своё время сколь-либо широкой поддержки, даже в будущем и жизнестойкости своего самого известного и успешного творения — языка эсперанто — он не мог быть уверен находясь на смертном одре (увы, и сейчас этот язык постоянно наталкивается не только на объективные сложности, но и на совершенно противоестественное и глупое неприятие)...

Однако вчерашняя дата является одновременно и радостной, и даже победной. Действительно — эсперанто пережил своего создателя на 100 (сто!) лет, будучи по-прежнему используемым и развивающимся. Что может послужить более объективным доказательством тому, что как минимум одно детище Заменгофа вышло весьма успешным и жизнеспособным? Что может сильнее поддержать надежду о том, что его идеи не были совершенно утопическими и что в мире по-прежнему встречаются идеалисты, мечтающие о мире и дружбе между народами? Наконец, что может служить лучшим памятником (даже если и нематериальным) Заменгофу, чем мои (и многих других эсперантистов) скромные и, порой, спутанные строки, которыми мы отдаём дань памяти Человеку на языке, которому он дал жизнь?

Светлая память нашему Маэстро! Поздравляю всех наших «мирных бойцов» и желаю им смелости и упорства!


mevamevo: (Аватара 2013)

Vaste konata rusia esperantisto, tradukisto kaj poeto Valentin Melnikov ([livejournal.com profile] vmel) antaŭnelonge lanĉis serion da enigmaj versaĵoj, kiuj temas pri famaj esperantistoj. Necesas diveni, pri kiu esperantisto temas. La unuaj du taskoj estis ne tro komplikaj, sed ni atendas la pluajn.

Ĉiuj estas invitataj partopreni en tiu ĉi enigmo-konkurso en la blogo de V. Melnikov. Venu kaj divenu: http://vmel.livejournal.com/tag/versportretoj. :)

mevamevo: (Аватара 2013)

Kiel mi jam rakontis, de la 11a ĝis la 18a de julio mi estis en Jalto. La datoj estis elektitaj ne hazarde — ili koincidis kun la E-aranĝo «Krimeaj Esperanto-Tagoj». La aranĝo dekomence ne promesis esti por mi tro interesa: la akcento estis farita al ripozado kaj ekskursoj (nu, mi ja estas denaske jaltano, do tio neniel logis min), iuj interesaj E-rilataj programeroj ne estis planataj.

Do, mi venadis al la aranĝejo nur vespere. Inter la pli-malpli rimarkindaj programeroj mi povas rememori nur la koncerton de Mikaelo Povorin kaj la prezentaĵon de Ludmila Novikova (kiu prezentis siajn originalajn kaj tradukitajn versojn kaj rakontis pri sia vivo). Iom da fotoj kaj pliaj impresoj troveblas sube en la kaŝparto.

Sur la log-foto videblas la busto de Zamenhofo. Atentaj legantoj povus demandi: ĉu temas pri tiu sama busto, kiun Jefimo antaŭ kelkaj jaroj solene subakvigis ĉe Tarĥankuto por lanĉi E-strateton en la fama subakva muzeo «Aleo de famuloj» (atingebla ja nur por ranhomoj, sed, onidire, sufiĉe populara)? Jes ja! Speciale por la ĉi-jara KET Jefimo reprenis la buston kaj veturigis ĝin al Jalto. La sencon de tiu «multmova problemo» mi neniel povas kompreni...




Kelkaj pliaj fotoj kaj impresoj )
mevamevo: (Аватара 2013)

      ru:
Скончалась Эва Бондар, польская эсперантистка, ставшая одним из тех моих преподавателей, которым было суждено внести наиболее весомый вклад в то, чтобы я стал эсперантистом. Очень жаль...

      eo:
La retejo «La Balta Ondo» malgajan sciigon alportis: la 27an de oktobro 2015 en sia 94a vivojaro forpasis fama pollanda esperantistino, Cseh-instruistino Ewa Bondar.

Estas ŝi, kiu iĝis por mi unu el la plej gravaj E-instruistoj. En la jaro 2001 ŝi partoprenis la krimean aranĝon «Aroma Jalto» (kiu iĝis mia unua E-renkontiĝo), kiam ŝi gvidis la A- kaj B-seminariojn pri la Cseh-metodo. Ŝiaj lecionoj kaj simple interesaj rakontoj, ŝia tutanima sindediĉo al la afero de Esperanto tutcerte iĝis unu el la ĉefaj faktoroj, kiuj definitive alkatenis min al la komunumo. Poste ni renkontiĝis ankoraŭfoje en Jalto en 2003 kaj unu plian fojon jam en Pollando en 2005. Ŝi ĉiam elradiis optimismon kaj elegantecon; en mia memoro ŝi por ĉiam restos kiel plej afabla, sprita kaj helpema persono. Ripozu en paco, kara Ewa!

mevamevo: (Аватара 2013)

La antaŭnelonge pasinta Konferenco de REU decidis, interalie, «apogi kreon de Esperanta centro en Krimea Respubliko kaj registri ĝin kiel regiona organizo de REU» (tiele! kun nur unu perdita akuzativo). La afero pri tiu centro estas ankoraŭ nur pasero en la aero, sed la decido jam kaŭzis iomajn disopiniojn en la rusia E-medio: la redaktanto de la «REGo», Garik Kokolija, jam formale distanciĝis de la organizo. Certe, ne temas pri iu skandalo, sed la krimea temaro evidente ne estas tiel facile glutebla por la rusiaj esperantistoj, kiel oni povus antaŭvidi.

Fakte, mi skribas ĉi tiun blogeron ne nur por informi miajn legantojn pri la novaĵo, kiu ja estas sufiĉe bagatela. Multe pli, ol la novaĵo mem, min impresis la komento en la retejo de LOdE, farita de fama skandalemulo Valentin Melnikov. Li skribas en sia kutima trokategoria maniero interalie, ke li neniom bedaŭrus, se «la privata entrepreno de Kokolija» bankotus, kaj ankaŭ faras plej stultan, laŭ mi, demandon: «Se li tiom malamas Rusion — kial li siatempe transloĝiĝis ĉi tien, sed ne al sia proksima (etne kaj geografie) Kartvelio?» Ve, ne ĉiam granda aĝo atestas pri saĝo. Mi vicfoje ĝojas, ke antaŭ ioma tempo mi ŝiris ĉiujn rilatojn kun la malsamideano VoMo. Estas tamen interese por mi, kiu gir-perturbo okazis en la kapo de Melnikov, kiu antaŭ ioma tempo estis plej aktiva kritikanto de REU kaj ĝia estraro, sed subite decidis aliĝi al la gvindantaro?

Koncerne la priparolatan Esperanto-centron mi volas diri, ke nun ĉiuj aktivadoj pri ĝi ŝajnas al mi nura langosvingado. La pasintjaraj politikaj okazaĵoj faris al la Krimea E-movado (ĝi ja estis malforta, sed ja ekzistis) malbonegan servon. Se antaŭe ĉi tie okazis almenaŭ unu stabila E-renkontiĝo («Aroma Jalto»), se antaŭe oni povis varbe atuti pri malmultekostaj vojaĝoj eksterlanden — do nun ĉio ĉi estas for. Kial kaj por kio krei meze de dezerto iun profanaĵon kun laŭta titolo? Jen enigmo por mi...

mevamevo: (Аватара 2013)

Текст на русском располагается чуть ниже, листайте! :)

    eo:
«Jam delonge mi ne ludis damludon» :) (estas citaĵo el «Malvivaj animoj» de Gogolo). T. e., jam delonge mi nenion skribis pri Esperanto nek praktikis miajn programadajn kapablojn. Vicvoje vizitinte la forumon ĉe e-novosti.info mi denove stumblis kontraŭ la demando, kiu radiko estas la plej longa en Esperanto. Kompreneble, ne eblas respondi absolute, sed oni povas almenaŭ priesplori, kiu radiko estas la plej longa inter la prezentitaj en NPIV. Por fari tion mi uzis miajn bazajn sciojn pri la programlingvo Baziko, utiliginte la tekstan korpuson de NPIV (same, kiel mi faris pasintfoje, kiam mi proponis plej krudan manieron pritaksi ies vortprovizon en Esperanto). Ĉi-foje la tasko estis pli simpla kaj la respondoj do estas pli certaj. Mi verketis du apartajn programetojn kaj traanalizis la vort-korpuson de NPIV (aparte por la plej longa radiko, se kalkuli litere kaj por la plej longa radiko, se kalkuli silabe). Se mi nenion fuŝis, la respondoj estas jenaj:

La plej longa radiko de Esperanto (inter la prezentitaj en NPIV), se kalkuli litere:
* Kronostratigrafi/ (16 literoj, stratigrafio pri la aĝo de la tavoloj kaj iliaj tempaj rilatoj, laŭ NPIV).

Kelkaj pliaj radikoj enhavas 15 literojn (ekzistencialism/, ekzistencialist/, palatalalveolar/, paleodiktiopter/, pluskvamperfekt/, sinkrociklotron/, stereoplanigraf/). La resto enhavas 14 aŭ malpli da literoj.

La plej longaj radikoj de Esperanto (inter la prezentitaj en NPIV), se kalkuli silabe:
* cianokobalamin/ (7 silaboj, 14 literoj)
* epipaleolitik/ (7 silaboj, 13 literoj)
* palatalalveolar/ (7 silaboj, 15 literoj)
* paleodiktiopter/ (7 silaboj, 15 literoj)

Nur 28 aliaj radikoj enhavas 6 silabojn; la resto enhavas 5 aŭ malpli da silaboj. La korpuso, uzita de mi, enhavas 13785 radikojn (la NPIVa radikaro post elimino de ĉiuj propraj nomoj, inkluzive la unusimbolajn liter-nomojn).

Kompreneble, la scienca lingvaĵo povas havi eĉ pli longajn radikojn, ial ne menciitajn en NPIV, sed mi ripetas, ke mia esploreto baziĝis nure sur la NPIVa radik-korpuso. La demando pri la plej longa vorto de Esperanto restas nesolvita, ĉar ĉiu ajn, havante iom da fantazio, povas krei kiel ajn longan vorton eĉ el la plej baza radiko, lerte utiligante la Esperantajn afiksojn.


    ru:
«Давненько я не брал в руки шашек» :). В смысле — давненько я не писал ничего об эсперанто и не практиковал свои программистские способности. Ну и вот: в очередной раз зайдя на эсперанто-форум при e-novosti.info я в очередной раз наткнулся на вопрос, какое слово/корень является самым длинным в эсперанто. Нужно пояснить, что в случае с эсперанто намного большее значение имеет длина именно корня, так как от любого корня в эсперанто можно образовать более длинное осмысленное слово при помощи «стандартных» аффиксов; таким образом, вопрос о самом длинном слове отпадает сразу, остаётся лишь подумать о самом длинном корне. Здесь тоже невозможно дать однозначного ответа, так как эсперанто, как и любой живой язык, потенциально обладает неисчислимым богатством корней. Мне осталось лишь использовать методику, сходную с той, что я уже использовал для оценки «радикарного» запаса на эсперанто: взять имеющийся словник NPIV'а и написать под него парочку небольших программ на Бейсике. Отдельная программа писалась для нахождения самого длинного корня, если считать в буквах, и отдельная — для нахождения самого длинного корня, если считать по слогам. Если я нигде не наглючил, то результаты таковы:

Самый длинный корень эсперанто, из представленных в NPIV, если считать по буквам:
* Kronostratigrafi/ (16 букв, Хроностратиграфия).

Ещё несколько корней содержат по 15 букв (ekzistencialism/, ekzistencialist/, palatalalveolar/, paleodiktiopter/, pluskvamperfekt/, sinkrociklotron/, stereoplanigraf/). Все остальные содержат по 14 или меньше букв.

Самые длинные корни эсперанто, из представленных в NPIV, если считать по слогам:
* cianokobalamin/ (7 слогов, 14 букв)
* epipaleolitik/ (7 слогов, 13 букв)
* palatalalveolar/ (7 слогов, 15 букв)
* paleodiktiopter/ (7 слогов, 15 букв)

Лишь 28 иных корней содержат по 6 слогов; все остальные содержат по 5 или меньше слогов. Использованный мною словарный корпус содержал 13785 корней (корневой словник NPIV'а после удаления имён собственных и однобуквенных названий).

Разумеется, научная лексика вполне может содержать и более длинные корни, по каким-либо причинам не упомянутые в NPIV, но повторюсь, что моё исследование базировалось именно на корпусе NPIV'а. Вопрос о самом длинном слове эсперанто остаётся открытым, т. к. каждый, имея немного фантазии, может создать сколь угодно длинное слово на эсперанто, используя эсперантские аффиксы.

mevamevo: (Аватара 2013)

Mi ankoraŭfoje memorigas esperantistojn pri la utilega kaj interesega priastronomia paĝaro heavens-above.com, kiu alireblas ankaŭ en Esperanto. Ĵus mi fintradukis la sekcion «Oftaj demandoj» (la tradukado estis farata iom rapide, okaze de kelkaj plej simplaj aferoj mi havis la tenton respondi la demandon «Kial?» per mallonga frazo «Ĉar vi estas idioto ege malmulte komprenas pri la afero» :), sed mi sukcesis deteni min; eblas, ke iuj misoj/malglataĵoj ankoraŭ enestas; mi penos elsarki ilin en la plej baldaŭa tempo). Okaze de tiu ĉi paĝaro esperantistoj evidente superas la ruslingvulojn, ĉar en la rusa lingvo tiu ĉi sekcio de la paĝaro ankoraŭ ne estas alirebla (mi ja planas traduki ĝin ene de kelkaj tagoj). Se iu bonvolos informi min pri iuj mistajpoj kaj eraroj en la E-traduko (vizitu la paĝaron, elektu Esperanton en la falmenuo supre dekstre kaj poste alklaku la ligilon al «Diversaĵoj --> Oftaj demandoj (FAQ)»), mi ja estos ege danka kaj rapide korektos ĉion necesan.

mevamevo: (Аватара 2013)

    eo:
Antaŭ semajno per miaj penoj ekfunkciis la Esperanta fasado de la astronomia retejo Heavens-Above. Pri tio aperis mia intervjuo en «Libera Folio» (do por pliaj informoj simple legu la tekston). Sube (en la kaŝparto) oni povas trovi la resumajn rezultojn de mia esploreto-rekomendaro pri la Esperantaj nomoj de la konstelacioj. Bonvolu viziti la retejon, elekti Esperanton (supre dekstre) kaj kontroli, ĉu ĉio funkcias glate. Se vi trovos iujn misojn de la traduko aŭ spertos iujn problemojn — ne hezitu kontakti min (mi daŭre prilaboras la tradukon kaj tenas kontakton kun la retej-prizorganto). Antaŭdankon!

    ru:
Сегодня без политики. Я рад похвастаться, что моими силами сайт heavens-above.com (я о нём уже многократно упоминал — астрономический сайт, предназначенный как для профессионалов, так и для любителей, позволяет предсказывать в том числе и вспышки Иридиумов) вот уже неделю доступен и на эсперанто (на русском, тоже с моим участием, он стал доступен уже несколько недель тому назад). В связи с этим даже вышло моё интервью известному эсперантскому порталу «Libera Folio» (см. тут). Под катом я привожу свои наблюдения и соображения по поводу именования созвездий на эсперанто. Можно взглянуть, если интересуетесь, как звучат эти имена параллельно на латинском, русском и эсперанто. Но в основном там материал на эсперанто. Вы предупреждены! :)

La pleja interesaĵo // Самое интересное )
mevamevo: (Аватара 2013)

    eo:
Post multaj monatoj da «neeltenebla laboro» mi finfine venkis (monate) en la ludo «Risko». Por tiuj, kiuj ne scias: temas pri intelekta ludo, aranĝata fare de la paĝaro edukado.net. La ludo postulas pli-malpli (foje — eĉ tro!) seriozajn sciojn pri la historio kaj nuntempo de la E-movado kaj pri la lingvo mem. Al mi ne multe plaĉas la tuta afero kaj de la organiza, kaj de la fakta vidpunkto (iuj demandoj estas evidente tro marĝenaj/tendencozaj). Sed mi ja ludas (ja nenio pli bona jam ekzistas :)). Kaj jen: post ĉirkaŭ jar-longa penado mi okupis la unuan lokon laŭ la monataj rezultoj (necesas atentigi, ke pli-malpli aktive partoprenas la ludon nur ĉ. 60-80 ludantoj; tamen inter tiuj ne mankas vere spertaj kaj estimindaj konkurantoj). Laŭ la reguloj, la monata venkinto rajtas elekti unu el premioj; mi elektis la libron de Z. Sikosek «Sed homoj kun homoj». En la katalogo de UEA ĝi kostas 18 eŭrojn. Konsiderante, ke 200 grivnoj ne estas neglektebla sumo, indas konstati, ke tre bonas ne nur paroli Esperanton, sed ankaŭ koni ĝiajn historion kaj kulturon :).

    ru:
После многих месяцев «нечеловеческого труда» я в конце концов победил (по результатам месячного зачёта) в игре «Риск». Речь идёт об интеллектуальной игре-викторине для эсперантистов, организуемой интернет-порталом edukado.net (edukado на эсперанто — «образование, воспитание»). Игра требует хорошего (иногда — даже чрезвычайного!) знания истории и нынешнего состояния эсперанто-движения, не говоря уже о знании самого языка. Общая организация и фактическая реализация игры мне не вполне нравятся (отдельные вопросы чересчур уж сложны/тенденциозны), но играю уже который месяц (ибо ничего другого пока что не существует :)). И вот, после многих месяцев (игра функционирует уже больше года) я в конце концов занял первое место по результатам месячного зачёта. В игру играет не так уж и много человек (порядка ста, из них активными являются лишь несколько десятков), однако среди моих соперников имеются весьма опытные «зубры». Согласно правилам, победитель может выбрать себе приз; я выбрал книгу «Sed homoj kun homoj» (об истории всемирных эсперанто-конгрессов), хотя был небольшой соблазн заказать себе просто кружку с надписью на эсперанто — на нашей кафедре кружки постоянно куда-то деваются, видимо, будучи похожими на плоскогубцы :))). Стоимость этой книги в официальном каталоге UEA — 18 евро. В общем, «своим собственным умом» удалось сэкономить около 200 гривен (к этой книге я давно приглядывался, так что «экономия вышла в тему»). Если уж заниматься эсперанто, то делать это нужно качественно — и будет вам счастье! :)

mevamevo: (Аватара 2013)

    eo:
La ĉefa novaĵo (nu, ne vere grava, sed ja agrabla) estas, ke en Krimeo aperis strato «Esperanto». Temas pri iu strateto en la urbotipa loĝloko Ĉernomorsko, kiu situas en la nord-okcidenta parto de Krimeo. La informo estas fidinda, ĉar ekzistas kopio de la koncerna decido de la loka konsilantaro. Ni festu kaj festenu! :)

    ru:
Главная приятность (ну, мелочь, конечно, «но приятно»): в Крыму появилась улица «Эсперанто». Речь идёт о некоей «улице в районе кооператива „Кипарис“» в пгт. Черноморское. Решение о таком наименовании было принято уже 21 августа Черноморским поселковым советом. Сколько дней мы прожили зря, не отмечая такое дивное событие! :)

Сегодня я опять ходил на астро-дело. Вышло несколько скомкано, пришёл поздно, Венера уже уходила в дымку. Однако успел ещё раз полюбоваться Сатурном, присмотрелся к M31 (Галактике Андромеды) и на удивление быстро (сразу, фактически; впрочем, немудрено, учитывая его яркость) нашёл шаровое скопление M13. Пытался найти ещё M101, но пока безуспешно. В любом случае, начало «лихорадке Мессье» положено :).

Наконец, сегодня на кафедре обнаружилась забавная кружка. С виду — вроде кружка как кружка:



Но внутри... )
mevamevo: (Аватара 2013)

Hodiaŭ ja estas naskiĝtago de Esperanto (kaj mi sincere gratulas ĉiujn koncernatojn!); dumtage mi eble faros ankaŭ ruslingvan blogaĵon pri tio, se inspiro sufiĉos. Sed ĉi-foje mi volus eligi iom da galo pri la ludo «Risko», de antaŭnelonge popularigata fare de edukado.net. La ideo mem kaj la realigo estas ja bonaj. Sed la elekto de la demandoj foje estas iom perpleksa. Ĉu vere indas uzi la «ludon» por pufigi ies «superec-senton»? Neatentite multaj demandoj ja temas pri tute bagatelaj aferoj, strikte ligitaj al edukado.net (indiku la jaron, la kvanton, la subdividon ktp), projektoj intime ligitaj al ĝi (kiel ekzamenado laŭ la Komuna eŭropa referenckadro) aŭ eĉ al la s-ino Katalin Kováts mem. Mi povus toleri tion, sed ja ankaŭ la vortumo de multaj demandoj estas, milde dirite, dubiga. Jen, hieraŭ oni petis min respondi, kion signifas la vorto «PRINCIPE». Ĉu vere la vorto «PRINCIPE» signifas «laŭ la fundamento», kiel tekstas la robota respondo, sendita al mi antaŭ du horoj?


Saluton, mevamevo, vi ludis hodiaŭ ĉe edukado.net la ludon 'Risko' kaj kolektis la jenajn poentojn:

Responditaj demandoj: 3
Kolektitaj poentoj: 0

Krom tio vi ne sciis la ĝusta(j)n respondo(j)n al la sekva(j) demando(j):

- La vorto PRINCIPE signifas: ________ .
La ĝusta respondo: laŭ la fundamento

Ve, en la esperantista movado fuŝoj kaj misoj ja ege multas. Nu, mi jam delonge kutimas al tio...

mevamevo: (Default)

    eo:
Ve, mi malmulte zorgas pri ĉiuj datoj, sed la reto malebligis al mi forgesi, ke la 10a de decembro estis la dato, kiam en la jaro 1954 estis akceptita la fama rezolucio de Montevideo. Eĉ se la rezultoj/postsekvoj de tiu rezolucio ne estas ĝis nun ekstreme elstaraj, tio ja estas atentinda dato por la E-komunumo. Ni festetu :).

    ru:
10-е декабря — примечательная дата для эсперанто-сообщества. Именно в этот день в 1954 году ЮНЕСКО приняла свою первую резолюцию (т. н. резолюцию Монтевидео), в которой так или иначе фигурировал эсперанто (причём, в положительном ключе). Понятно, что международное сообщество в целом и ухом не ведёт по поводу подобного рода резолюций, но сам факт и примечателен, и греет душу. Отметим :).

mevamevo: (Default)

Ve, esperantistoj ial ege ŝatas strangajn kaj bizarajn ludojn, kies senco foje estas nekomprenebla eĉ por tiel bone informita verdastelulo kiel mi. Unu el la plej popularaj ludoj daŭre estas «Kiom da ni estas?» Laŭ mia memoro dum la lastaj dek jaroj tiaj interretaj amuzaĵoj estis organizitaj ĉ. dekfoje — kaj ĉiam sonas la samaj sloganoj: «Ni montru al la mondo...», «Ni pruvu...», «Ni kotopu...» ks. Kompreneble, ankaŭ la rezulto estas ĉiam la sama: oni pene «nombras» maksimume 2-3 milojn da zamenhofidoj. Jen la relanĉo de bona malnova spektaĵo: ĉi-foje kiel la ĉef-organizanto (aŭ almenaŭ «spronanto») elpaŝas eĉ la ĝenerala direktoro mem de UEA. Se iu ankoraŭ ne vidis la provizorajn rezultojn de la ĉampionado, rigardu ĉe http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/.

Pardonu, se eĉ tranĉute mi neniel povus kompreni la subtilan sencon de tiu ĉi ludo. Estas ja evidentege, ke la rivelitaj rezultoj estos ne nur magraj, sed eĉ ridindaj. Kion do oni volas pruvi kaj demonstri per tiu aktivado? Mi pretas veti, ke eĉ post monato la akirita nombro de la subskriboj ne atingos eĉ la kvanton de UEA-membroj (kiu, kiel konate, emas ĉiam malgrandiĝi). Ĉu do la farita «efekto» valoras la penon? Ĉu vere la mondo (kaj eĉ la E-mondeto mem) estos impresita?

Permesu do al mi ne klarigi pli detale, kial mi jam delonge ne partoprenas similajn «aktivadojn»...

mevamevo: (Default)

   ru:
Вчера я ездил в Ялту - давал свой концерт на SAT-конгрессе, который вчера же и открылся. Всё прошло более-менее, но могло бы и лучше, если бы не "предсказуемые непредсказуемости" от вы-сами-знаете-кого :). Ну да ладно, я уже привыкший...

Повеселила обратная дорога - водитель автобуса оказался какой-то чрезвычайно утончённой натурой, поэтому почти весь путь пришлось слушать песни Кая Метова. Помните такого? Если не помните, то эммм..., как бы вам объяснить... Ну, в общем, это такой интересный исполнитель начала 1990-ых, по сравнению с которым даже Борис Моисеев - оперная звезда мировой величины. Всю дорогу я тихо ругался, ибо песен у Кая Метова оказалось до неприличия много. Про него даже шутки КВНовские ходили, типа этой: "В Москве прошли соревнования по метанию дисков. Дальше всех были заброшены диски Кая Метова и Елены Зосимовой" :).

На сам конгресс прибыло около 50-60 человек, из них около трети (или чуть больше) - европейцы (в основном Франция; есть Испания, Германия, Болгария и, если я ничего не перепутал, Дания). Под катом - ещё несколько фотографий, с небольшими описаниями. На первой фотке - собственно участники во время "вечера знакомств".

   eo:
Hieraŭ mi vizitis Jalton por koncerti en la SAT-kongreso (kiu startis hieraŭ). La koncerto pasis pli-malpli bone, kvankam la facile antaŭvideblaj neatenditaĵoj de vi-mem-scias-kiu iom malbonigis miajn humoron kaj impresojn. Nu, mi ja tamen estas jam alkutimiĝinta al tio...

Al la kongreso venis ĉ. 50-60 homoj, inter kiuj ĉirkaŭ triono estas eŭropanoj. En la kaŝparto estas prezentitaj ankoraŭ kelkaj fotoj kun mallongaj priskriboj. Sur la unua foto - la partoprenantoj dum la interkona vespero.



Ещё фотографии // Pliaj fotoj )
mevamevo: (Default)

Miaj esperanto-parolantaj amikoj certe memoras la epokfaran historion pri la fondo de la societo por parkere kanti la himnon (parto 1, parto 2). Antaŭ kelkaj tagoj min atingis la informoj de Marek Blahuš pri tio, ke la afero ja progresas: dum la lasta SES estis organizita "tre sukcesa ekzameno pri parkera kantado de La Espero". Oni povas spekti videon de tiu satanumado en YouTube kaj eĉ legi la vikipedian artikolon pri la tuta himnokanta sagao. I. a., tiu artikolo eĉ mencias min kiel unu el la kritikantoj de la ideo (kvankam mi ja tute ne kritikis, mi esprimis nur plej galan kaj acidan malakceptemon de tiu ideo). Ho, esperantistoj ja tiel esperantistas...

Do, pro tio, ke mia "ŝatata kalo" estis denove redolorigita, mi finfine realigis tion, kion proponis [livejournal.com profile] sxakludant antaŭ longega tempo: la teksto de la himno estas plenumita laŭ la melodio de fama kanto "Jožin z bažin". Nepre necesas diri, ke tiu ĉi registraĵo estas la unua por mia nova gitaro (ĝi ja foje sonas iom akre, sed nur pro tio, ke la mikrofono estis metita tro proksime, alie ĝi simple ne estus sufiĉe sensiva).

Amuziĝu! :)


mevamevo: (Default)

Saluton, karaj! Lige al la baldaŭa jubileo de vi-mem-scias-kio al mi venis la ideo provi organizi iun "fulmobandumadon" en VĴ. Tial mi nun finpreparas etan ruslingvan tekston pri la lingvo (ne pli, ol 6-kilobajtan), kiun mi planas publikigi en mia blogo kun la peto, ke miaj frendoj ĝin republikigu. Ĝi enhavos bazan informon pri la jubileo mem, pri la lingvo (neŭtraleco, simpleco), pri la atingoj (literaturo, movado, interreto, muziko ks.), pri la subteno (UNESKO, papaj benoj, Google, Nobel-premiito Selten ks.) kaj pri tio, ke por la plimulto ne estus superflua afero ekscii pri Eo pli multe.

Jen do la demando: ĉu iu havas ideojn pri la pliefikigo de tiu agado? Ĉu indas iel proponi la tekston al "grandaj blogistoj" esperante, ke ili ĝin publikigos? Nu, kaj ĝenerale, kiujn (mal)aprobajn ideojn vi pretas proponi? Se iun interesas la teksto mem - petu, mi sendos ĝin al vi retpoŝte.

Mi ja ĉiuokaze publikigos la tekston la 26-an; eĉ se postsekvos plej eta ondo de republikigoj, tio estos jam bona. Sed eble mi pretergapas ion gravan en la tuto?

mevamevo: (Default)

Mi ja certe posedas iom da kapabloj de profeto (kvankam senprofite :)). La 8an de februaro mi esprimis ironian "kontenton" pri la reaktiviĝo de Flavio Rebelo (miaj duboj pri la brila futuro de Nunonia restis ekster la blogaĵo, sed ja estis fortaj) - kaj jen: li jam kabeis. La nova projekto de la brazila filertulo paneis eĉ pli rapide, ol la antaŭaj. "Kio ja aludas..."

La adiaŭa letero de Flavio (legebla, ekzemple, en la paĝaro de Sezonoj) ege amuzis min. La freŝbakita kabeinto tuj antaŭ la kabeo subite malkovris, ke "(m)ankas ekonomia stabileco por ke negocoj vere aperu en Esperanto", kaj en la atako de orakolemo aŭguris al la tuta movado baldaŭan morton. Vere, la nekapablo de iu movado percepti kaj akcepti la komercemon de iu aparta ĝia ano ja estas tutcerta signo de la degenero...

Adiaŭ, Flavio! Pro via kabeo la veno de la Fina Venko estas prokrastita je pliaj mil jaroj. Ni sombru kaj funebru!


P.S. En la jam indikita de mi paĝaro de Sezonoj mi lasis la jenan komenton:

Ha-ha-ha!

Jes ja, vere, nia kara Flavio faris grandan eraron, lanĉante siajn paĝarojn nur pro la emo aranĝi bonan negocon. Estas interese, ĉu, laŭ Flavio, por Zamenhofo Esperanto mem estis nura komerca entrepreno?

Ve, mi havas eĉ pli malbonan novaĵon por kabeinto (i.a., ja ne sufiĉas kabei por iĝi Kabe, ĉu ne?) Rebelo: se 125-jara Esperanto iel sukcesis supervivi du mondmilitojn, ĝi ja preskaŭ certe supervivos ankaŭ la novan jarcenton – ĉu kun, ĉu sen lia negocemo. Estas simple tiel.
mevamevo: (Default)

    ru:
Гугль внезапно добавил эсперанто к списку языков, на которые и с которых он способен осуществлять автоматический перевод. Мелочь, а приятно! :) Качество перевода, конечно, не намного отличается от переводов с других языков, но отдельные моменты гугль каким-то образом угадывает довольно удачно. Хороший подарок старому офицеру-эсперантисту на 23-февраля :).

В официальном блоге гугл-переводчика появилась заметка на эту тему (на английском языке, но с названием на эсперанто): http://googletranslate.blogspot.com/2012/02/tutmonda-helplingvo-por-ciuj-homoj.html.

Наслаждайтесь! http://translate.google.com/?hl=en&tab=TT#ru|eo|


    eo:
Guglo subite aldonis Esperanton al la listo de la lingvoj, de kiuj kaj al kiuj ĝi kapablas fari aŭtomatan tradukadon. Bagatelo, sed ja agrabla. La kvalito de la traduko, certe, ne multe diferencas disde la tradukoj de la aliaj lingvoj, sed certajn delikataĵojn Guglo iel divenas sufiĉe ĝuste. Jen bona donaco al maljuna oficiro-esperantisto en la tago de la "Defendanto de la Patrio" :).

En la oficiala blogo de guglo-tradukado aperis notico pri la temo (en la angla, sed kun la Esperant-lingva titolo): http://googletranslate.blogspot.com/2012/02/tutmonda-helplingvo-por-ciuj-homoj.html.

Ĝuu! http://translate.google.com/?hl=en&tab=TT#ru|eo|

mevamevo: (Default)

La putrantaj rememoroj pri iam promesplena (sed sufiĉe rapide merdiĝinta) retejego Ĝangalo daŭre jukas al iuj samideanoj. Jen oni planas lanĉi novan portalon kun originala nomo "Nunonia" (ĝi funkcios laŭ la adreso nunonia.com, sed dume la paĝaro estas nur konstruata). Malgraŭ tio, ke kiel ĉefredaktoro estas anoncita iu Cândido Ruiz, en ties ombro la laborojn "revizios" tiu sama Flavio. Gratulon kaj bonan revenon! Estas interese, kiujn titanajn planojn kaj brilajn promesojn sukcesos elcerbigi eksstelulo de nia Esperanta mondeto ĉi-foje?

Ĉiuokaze, oni ne povas nei, ke li estas ege lerta homo: kolekti 23 mil eŭrojn por internacia televido, kiu fiaskis dum malpli ol unu jaro, kaj enŝteliĝi en la Akademion stabile farante kelkajn akuzativajn erarojn en la pretigitaj artikoloj (ne temas pri iuj rapide tajpataj retmesaĝoj!) kapablas nur plej rafinita fripono, lmmo. Mi esperas, ke dum tiuj kelkaj jaroj da silentado li almenaŭ iomete praktikis la lingvon... Se ne - nu, mi timegas pri la kvalito de la anoncita projekto. :)

mevamevo: (Default)

Hodiaŭ en Simferopolo finfine ekpluvetis (kvankam oni ja devas esti tre granda optimisto, por nomi tiun elĉielan urinon "pluvo"), tial mia planita biciklado al la urbocentro estis prokrastita. Por fari almenaŭ ion utilan mi verkis artikolon pri "Misĥoro" por la Esperanta vikipedio. Ve, prefere mi ne estus farinta tion!

La Esperanta vikipedio daŭre degeneras; la simptomoj de tiu degenerado videblas preskaŭ ĉie. Jen en la "artikolo de la semajno" pri Montara Karabaĥo mi legas: "Ĝi kontrolas la plej grandan parton de la teritorio de la antaŭa Aŭtonoma Oblasto Montara Karabaĥo kaj..." Fikfek! Kiu idioto elpensis la vorton "oblasto" kaj kiuj estas tiuj "samideanoj", kiuj ĝin uzas? Metu ĝin en sian pugon!

Jen mi trarigardas la liston de la novaj artikoloj. La bildo estas tiel ilustra, ke mi eĉ prezentos ĝin:




La administranto (!) Thomas Guibal dum 37 minutoj sukcesis krei eĉ 9 "artikolojn"! Do - unu artikolo dum iom pli ol 4 minutoj! Atentindas la grandeco (de 475 ĝis maksimume 1751 bitokoj) kaj aspekto de tiuj "artikoloj" - kelkaj frazoj kun (foje!) unu bildo. Enestas eĉ ne unu ekstera ligo, neniuj fontoj, eĉ ne la ŝablono pri la ĝermeco de tiuj abortaĵoj (vidu kelkajn ekzemplojn: 1, 2, 3, 4). Ĉu tio estas digna vikipedia laboro? Jes ja, per tiaj metodoj ni baldaŭ superos la tutan malverdan mondon, sed ĉu tiu mondo estos impresita? Iuj robote kreitaj artikoloj en la volapuka misvikipedio aspektas pli impone... :(

Ve, ege bedaŭrindas, ke la avangarda kaj tute senpaga projekto transformiĝis en iun kloakon, kies ĉiamuloj en la plej bona okazo penas plumpe "progresigi" kaj "plividebligi" Esperanton, kaj en la plej kutima okazo simple elsputas kaj ejakuligas siajn nekontentigitajn ambiciojn kaj misperceptojn...

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

July 2017

S M T W T F S
       1
234 5678
9 1011 12 13 14 15
16 171819 202122
23 242526272829
3031     

Syndicate

RSS Atom

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Jul. 26th, 2017 08:28 am
Powered by Dreamwidth Studios