mevamevo: (Default)

      eo:
La jam kelkfoje menciita de mi priastronomia paĝaro heavens-above.com (se vi forgesis, pri kio temas, relegu mian malnovan blogeron) spertis utilan novigon: de nun ĝi priskribas ankaŭ la atendatajn sun-eklipsojn! Jes ja, en la reto troveblas multaj retejoj kapablaj je tio, sed heavens-above denove sukcesis prezenti ĉion en tre simpla, originala kaj facile komprenebla maniero. Vizitu kaj ĝuu! Rekomendindas registriĝi, ĉar la registriĝo havigos al vi la eblon precize indiki vian observo-lokon (pro kio grave dependas la prognozoj de la paĝaro) kaj poste reuzi tiujn datumojn sen la bezono pri ties denova enigo. Sur la bildo estas prezentita la fasado de eklipsa subpaĝo (per la verda koloro mi kaŝis la reklamon). Ve, la plej baldaŭa sun-eklipso, observebla en Krimeo, okazos nur en 2020, en Krimeo ĝi estos nur relative malgranda.

      ru:
Уже неоднократно упоминавшийся мною астрономический сайт heavens-above.com (если вы забыли, о чём речь, перечитайте мою старую запись) обновился полезной функцией: теперь он описывает и ожидающиеся солнечные затмения! Разумеется, в сети полно сайтов, способных это делать, но heavens-above вновь сумел предоставить все эти функции очень простым, оригинальным и легко понимаемым образом. Посетите и наслаждайтесь! Рекомендую непременно зарегистрироваться, так как регистрация предоставит вам возможность указать место наблюдений максимально детально (от чего зависит точность прогнозов сайта), а потом использовать эти данные без необходимости в повторном их вводе. На картинке представлен общий вид страницы, посвящённой затмениям (зелёным цветом я замазал рекламу). Увы, ближайшее солнечное затмение, видимое в Крыму, состоится лишь в 2020 году, у нас оно будет относительно небольшим.



Iom da saĝaĵoj / Немного умностей )
mevamevo: (Аватара 2013)

      ru:
Проведём «разбор полётов» по поводу опубликованного на днях теста-опроса о частотности отдельных эсперантских букв. В опросе приняли участие 20 человек (не сильно много, конечно, ну так и предмет несколько специфичный). Наиболее частую гласную читатели признали (но O составила ей заметную конкуренцию); вторая по редкости согласная тоже получила достаточно много голосов, но всё же не смогла победить в споре с Z. Наконец, с самой частой согласной вышел прокол: очевидное большинство проголосовало за L, тогда как она всё же не является самой частой. Ниже привожу результаты голосования и правильные ответы.

      eo:
Ni analizu la antaŭnelonge publikigitan teston-sondadon pri la ofteco de kelkaj E-literoj. La sondadon partoprenis 20 homoj (certe, ne tro granda kvanto, sed ankaŭ la afero ja estas iom specifa). La plej oftan vokalon la legantoj ja rekonis (sed O ja faris sufiĉe seriozan konkurencon al ĝi); ankaŭ la dua plej malofta konsonanto ricevis sufiĉe da apogo, sed tamen ne sukcesis venki la literon Z. Fine, la divenado de la plej ofta konsonanto fiaskis: la evidenta plimulto voĉdonis por L, kiu ja ne estas la plej ofta. Sube mi prezentas la rezultojn de la voĉdono kaj la ĝustajn respondojn.


Узнать подробности // Konatiĝi kun la detaloj )
mevamevo: (Аватара 2013)

      ru:
Проведём небольшой бестолковый тест на знакомство с эсперантской графикой. Все эсперантисты, разумеется, знакомы с алфавитом эсперанто (кто не представляет себе, как выглядит текст на эсперанто, можете заглянуть хотя бы в эсперантскую википедию). А вот сможете ли вы навскидку оценить частоту встречаемости тех или иных букв в эсперанто-текстах? Понятно, например, что наиболее частой должна быть какая-то гласная, но какая именно? Ясно также, что наиболее редкой буквой является ĥ, но какая буква следует за ней по редкости? Или, скажем, какая согласная является наиболее частой? В общем, вот вам небольшой тест-проверка. Ответы будут на днях, гуглёж портит карму! :)

P.S. Поскольку в эсперанто, слегка упрощая, каждая буква соответствует одному звуку, тест будет посвящён одновременно и эсперантской фонетике :).

      eo:
Ni provu fari etan sensencan teston pri via kono de la esperanta skribo. Memkompreneble, vi ĉiuj konas la E-alfabeton. Sed ĉu vi sukcesos senprepare pritaksi la oftecon de iuj apartaj literoj en la E-tekstoj? Klaras, ekzemple, ke la plej ofta litero devus esti iu vokalo, sed kiu ĝuste? Klaras ankaŭ, ke la plej malofta litero estas ĥ, sed kiu litero estas la dua plej malofta? Aŭ kiu estas la plej ofta konsonanto? Do, jen eta testo-elprovo. La respondoj venos post kelkaj tagoj, guglado malbonigas la karmon! :)

P.S. Ĉar en Esperanto, se iom faciligi, ĉiu litero respondas al unusola sono, la testo samtempe temos ankaŭ pri la fonetiko :).


ОБНОВЛЕНИЕ//NOVIGO:
Опрос закрыт. Анализ результатов и правильные ответы опубликованы тут. La sondado estas fermita. La analizo de la rezultoj kaj la ĝustaj respondoj estas prezentitaj ĉi tie.


[Poll #2056398]
mevamevo: (Аватара 2013)

      ru:
Как известно, в эсперанто имеется особое слово, которым обозначают тех, кто в эсперанто-среде использует свой национальный язык. И слово это — «крокодил»/«krokodilo» (глагол, описывающий данное действие, звучит как krokodili). Почему используется именно это слово? Конечно, со стопроцентной уверенностью проследить его появление довольно сложно, но версии есть. Вот что пишет по этому поводу Этимологический словарь эсперанто авторства Эббе Вильборга (привожу перевод в небольшой обработке, ниже приведена дословная цитата на эсперанто).

Слово krokodili означает «говорить на национальных языках в эсперанто-среде». Возникновение этого оборота детально рассмотрел Golden в Fonto 39/1983, стр. 21-31. Использование этого слова инициировал некий Ferrari, убеждённый эсперантист итальянского происхождения, проживавший в Париже и примерно в 1931-33 годах работавший официантом в кафе «Talma», где часто собирались молодые эсперантисты. По ряду свидетельств, Ferrari использовал оборот «Это что ещё за крокодилы?», имея в виду публику, говорящую на французском языке. Возможных объяснений, почему именно «крокодил», имеется несколько. По одной версии, «крокодил» был выбран потому, что является пресмыкающимся, а во французском языке слово reptile имеет также смысл «до низости покорный человек» (ср. русское «пресмыкаться»). По другой версии, определённое влияние оказало крылатое выражение «крокодиловы (неискренние) слёзы» (якобы, «крокодилящие» эсперантисты лицемерно жалуются на вечный недостаток времени и прочее, что не позволяет им овладеть языком до нужного уровня). Наконец, есть свидетельство о том, что чуть ли не сам Ferrari объяснил выбор данного слова тем, что «у крокодилов большие рты, которыми они плохо пользуются». Последняя версия представляется наиболее правдоподобной: челюсти двигаются, но вместо ожидаемого эсперанто из них исходят лишь непонятные слова на национальном языке...

      eo:
Se vi kapablas legi kaj kompreni tiun ĉi tekston, vi nepre scias, kio estas «krokodilo». Malfacilas diveni la historion pri la apero de tiu ĉi vorto kun centprocenta certeco, tamen ja ekzistas kelkaj versioj pri tio. Jen sube mi citas la informon el la Etimologia vortaro de Esperanto fare de Ebbe Vilborg.

La verbo krokodili signifas «paroli nacilingve en esperantista medio» (PIV). La ekeston de tiu figura uzo tre detale pritraktis Golden en Fonto 39/1983, p. 21-31. Ĝin iniciatis iu Ferrari, italdevena ĝisosta esperantisto kaj ĉiama progagandisto loĝanta en Parizo, kiu proksimume dum la jaroj 1931-33 laboris kiel kelnero en kafejo Talma, kie junaj esperantistoj kutimis kunveni (persona komunikaĵo de R. Bernard al Golden; kp Jossinet en HdE 5/1983, 4). Tiuj vortaroj, kiuj registras la esprimon (krom PIV: Wells 1969, Middelkoop 1971, Bokarev 1974, GD 1976 [suplemento], Nordenstorm 1982) prezentas ĝin verbe, kvankam ŝajnas, ke Ferrari uzis la substantivon: «Kiuj estas tiuj krokodiloj?»; same rakontas Waringhien (ĉe Gregor en BEsp 738/1967, 207) ke la junaj parizaj esperantistoj parolis pri «maljunaj krokodiloj» france parolantaj. Evidente temas pri pejorativo, sed tute konvinka klarigo de la vortelekto mankas. Laŭ Golden (l. c. 29) krokodilo estas analogaĵo al F reptile «reptilio», kiu povas signifi «malnoble humilega persono» (tamen temas ne nur pri insulto; la vorto devus iel aludi la paroladon). Oni ankaŭ alportis la internacian esprimon «krokodilaj (=hipokritaj) larmoj», ĉar «la nekapablaj E-istoj... hipokrite plendas pri tempomanko ktp, kiu malhelpas ilin lerni la lingvon» (Albault, MK 8/1964, 242) — tro serĉita klarigo, ĉar tiuj larmoj ja nur tre nerekte koncernus la parolsituacion. Middlemast (BEsp 740/1968, 254) citis paroladon dum la Berna kongreso, en kiu iu (Ferrari mem?) diris, ke krokodiloj havas grandajn buŝojn, kiujn ili malbone uzas. El la proponitaj klarigoj tiu ĉi eble estas la plej bona: la makzeloj moviĝas, tamen elvenas ne la atendata Esperanto sed nur nekompreneblaj nacilingvaj vortoj...

Цит. по / Citita laŭ
Ebbe Vilborg. Etimologia vortaro de Esperanto. Volumo 3: K-M. Eldona societo Esperanto, Malmö, 1993, ISBN 91 85288 21 7, p. 67.

mevamevo: (Аватара 2013)

Jen peto-demando por esperantistoj. Bonvolu respondi al la sube prezentita demando. Se vi deziras, sentu vin libera priskribi vian vidpunkton pli detale en la komentoj. Mian vinpunkton mi preferus ne prezenti por ne influi la opinion de la pridemandatoj. Antaŭdankon!

Do, jen la demando: ĉu vi aprobas la formon «parkero» kaj, se jes, kiel vi pli verŝajne komprenus ĝin sen la kunteksto? Ne temas pri la vort-ludo park-er-o, temas pri la derivaĵo el la radiko parker-!


[Poll #2048272]
mevamevo: (Аватара 2013)

Nenio estas samtempe pli amuz(ig)a kaj frenez(ig)a, ol renkonti mislokitan akcenton en iu ajn E-kanto, ĉu alt-, ĉu merd-nivela. Eĉ idioto, LMMO, kapablas kompreni la regulon pri akcentado en Esperanto, sed multaj E-plenumantoj (feliĉe, ne ĉiuj, sed ja multaj, precipe (por)junularaj, eĉ rimarkindaj!) ial opinias sin rajtigitaj fajfi kaj eĉ furzi pri la plej evidenta kaj baza afero. Mi ja povas «kompreni kaj pardoni» ĉiaman onian eraremon pri la akuzativo (kvankam mi persone ne opinias ĝin plej malfacila elemento de Esperanto), mi pli-malpli trankvile (kvankam kritike) rilatas al multegaj aliaj fuŝoj, foje evidentaj eĉ al atenta komencanto, sed mislokita akcento en la verko, elmetita por la publiko, impresas min kiel fekaĵ-monteto sur mondum-vespera torto.

Ve, ŝajnas al mi, ke baldaŭ mi komencos recenzi la muzik-albumojn, enhavantajn pli ol unu mislokitan akcenton, en la stilo de Artemio Lebedevo, kurte, sed elĉerpe: «Tiel sin esprimas nur kackapuloj!».

mevamevo: (Аватара 2013)

    eo:
Kun preskaŭ dusemajna malfruo mi ja spektis la videan registraĵon de la prelego de Federico Gobbo, farita dum la Malferma tago de la Centra Oficejo (la prelego mem okazis la 30an de novembro). La homo, kiu prelegis, estas la persono, kiu baldaŭ ekestros la interlingvistikan katedron de la Universitato de Amsterdamo. La preleg-video ĉiuokaze estas interesa (do, se vi ne spektis, konatiĝu; per aparta video estas publikigita ankaŭ la diskuta parto de la prelego). Al mi ege plaĉis la citaĵo de Ferdinand de Saussure, prezentita fare de la preleginto: «Kiam la [artefarita] lingvo eliras el la kabineta fazo, ĝi eniras la semiotikan vivon» (la citaĵo estis prezentita responde al la demanto «Ĉu eblas plibonigi Esperanton?»).

Ĝenerale la prelego kaj la preleginto plaĉis al mi (kvankam la preleginto kelkfoje perdis la akuzativon en «problemaj lokoj» :)). Ĉiuokaze mi esperas, ke la afero de interlingvistiko en la Amsterdama universitato troviĝas en bonaj manoj.

Postskribe mi ne povas eviti la mencion de la interesa fakto: la familinomon de [Otto] Jespersen la preleginto klare prononcis kiel [ĝespersen] (kio devias kaj de la originala, kaj de la rusa prononco), dum la nomon de Leibniz li klare prononcis [lajbnic] (kio devias de la rusa prononco, de la jam esperantigita formo Lejbnico kaj, se kredi al certaj fontoj, ankaŭ al la originala prononco — la germanaj fontoj ŝajnas heziti inter [ˈlaɪbnɪts] kaj [ˈlaɪpnɪts]). Ĉu kelkaj el miaj legantoj plu bezonas iujn pruvojn pri tio, ke la sola maniero atingi unuecon kadre de la propranoma pelmelo en Esperanto povas esti nur la plena esperantigo?

    ru:
Посмотрел сегодня видеозапись презентации Федерико Гоббо, сделанной в конце ноября на Открытом Дне Центрального офиса Всемирной эсперанто-ассоциации. Товарищ, который делал доклад, — итальянец, он с февраля 2014 года возглавит кафедру интерлингвистики Амстердамского университета. Эсперантистам всё будет и так понятно из самого видео доклада (можно увидеть тут); неэсперантистам же, возможно, будет интересно просто послушать, как звучит «живой» эсперанто в «исполнении» многих лиц (видеозапись «дебатов» по поводу доклада можно увидеть тут).

Не буду приводить тут общие тезисы презентации (если очень кратко, то товарищ Гоббо рассказывал о своём опыте преподавания интерлингвистики и о возможных подходах к её преподаванию/актуализации в настоящее время), однако непременно приведу цитату из трудов авторитетного лингвиста Фердинанда де Соссюра (данная цитата прозвучала в ответ на вопрос публики «Можно ли улучшить эсперанто?»): «Когда [искусственный] язык выходит из кабинетной фазы, он начинает семиотическую жизнь». В общем, если говорить по-простому, улучшить эсперанто можно, только после улучшения это будет уже не эсперанто :).

mevamevo: (Аватара 2013)

Hodiaŭ oni oficiale publikigis kaj disvastigis la tekston de la Akademia rekomendo pri la propraj nomoj (pri kiu mi jam diskutas en mia antaŭa blogero). En la paĝaro de la Akademio mem ĝi, ŝajne, ankoraŭ mankas, sed oni povas konsulti ĝin en la retejo de "Sezonoj". Viaj kontent- aŭ indign-esprimoj estas tre atendataj :).

mevamevo: (Аватара 2013)

    ru:
Сегодня стало известно, что по результатам голосования Академия эсперанто всё же приняла новую рекомендацию об использовании имён собственных. Неэсперантистам от этого, разумеется, ни жарко, ни холодно, но я всё же приглашаю вас порадоваться вместе со мной: во-первых, данную рекомендацию я считаю очень толковой, а, во-вторых, я был одним из основных её авторов :). И, да, отныне на эсперанто я официально именуюсь Paŭlo Moĵajevo. Чтобы избежать недопонимания, поясню: это не «обязаловка от Академии» (право на собственное имя и на его предпочтительную форму остаётся за носителем), а лишь мой личный выбор, который, однако, наиболее полно соответствует «духу» новой рекомендации.

    eo:
Hodiaŭ estis publikigitaj la rezultoj de la Akademia voĉdonado pri la Rekomendo pri la uzo de propraj nomoj. La rekomendo estis akceptita! Por mi tio estas ege ĝojiga afero: unue — ĉar mi opinias la rekomendon tute bona kaj racia, kaj due — ĉar mi estis unu el la ĉefaj kontribuantoj por ĝia teksto.

Kompreneble, la rekomendo mem alportos nenion revolucian (eĉ la Fundamento restis perfekte netuŝita :)). Tamen, la plej grava afero esprimita en tiu rekomendo (kvankam sufiĉe milde kaj kun iomaj klaŭzoj), laŭ mi, estas la konstato, ke indas flegi kaj subteni la uzon de plene esperantigitaj propraj nomoj. Eblas iom esperi, ke la barbara kutimo lasi la latinalfabetajn nomojn en Esperanto senŝanĝaj iom post iom malaperos. Krome, apartaj eroj de la rekomendo klare oponas la misan «kijivismon», pro kiu mi konstante vomemas. Do, mi tostu kaj festenu :).

Fine mi faras konscian decidon kaj deklaron, ke de nun la baza maniero skribi kaj elparoli mian plenan nomon en Esperanto estas nur Paŭlo Moĵajevo.

Ĝisdatigo: la teksto de la rekomendo jam regeblas en la paĝaro de la Akademio: http://akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_22_2013.html.

mevamevo: (Аватара 2013)

    ru:
Мои читатели, вероятно, помнят об интересном тесте, относительно быстро и легко определяющем приблизительный словарный запас тестируемого на английском языке (мой результат оказался около 6660 слов). Мне внезапно захотелось хотя бы как-нибудь, хотя бы через одно место, хотя бы весьма приблизительно определить, сколько слов я знаю на эсперанто. Методику пришлось находить и разрабатывать самому. Берём словник NPIV (взято отсюда), с помощью небольшой бейсиковской программы удаляем все производные от корней и все имена собственные, включая буквы алфавита. В результате имеем более-менее достоверный (но и большой) корпус эсперантских корней (это важно! не слов, а именно корней!), общее количество которых у меня (ну, если я нигде ничего не запорол) составило 13785. Там, разумеется, полно узкоспециализированных терминов и прочей ерунды, которая мне в жизни никогда не пригодится. Тем не менее — это наш радикарий. Дальше пишем на Бейсике ещё одну простенькую программу, которая из этой генеральной совокупности создаёт случайную выборку в 100 элементов. Почему сто? Ну, это и не мало, и не слишком много. Если нужно, изменением одного параметра можно создавать выборки любого размера, если кому интересно. Далее смотрим на эту случайную выборку и честно, не подглядывая в словарь, подсчитываем, сколько корней (повторяю, речь идёт исключительно о корнях!) нам знакомо (положим, x корней). Полагаем, что данный результат можно перенести на генеральную совокупность; таким образом общее количество корней, знаемых вами, будет равняться 13785*(x/100). Вуаля! :) За деталями и подробностями идём под кат.

    eo:
Miaj ruslingvaj legantoj verŝajne memoras pri la interesa testo, kiu facile kaj rapide pritaksas la proksimuman vortprovizon de la testato pri la angla lingvo (mia rezulto estis ĉ. 6660 vortoj). Mi subite ekdeziris almenaŭ iomete, almenaŭ tra-fike, almenaŭ proksumumege determini, kiom da vortoj de Esperanto mi konas. La metodikon mi elpensis kaj elprovis mem. Ni prenu la vort-kolekton de NPIV (ĉi tie), per eta bazika programo forigu ĉiujn derivaĵojn kaj proprajn nomojn inkluzive liter-nomojn. Rezulte ni havas pli-malpli fidindan (kaj samtempe grandan) populacion da Esperantaj radikoj (tio gravas! temas ne pri vortoj, sed pri la radikoj!), kies suma kvanto laŭ mi estas 13785 (eble mi ie iomete fuŝis, sed espereble ne). Kompreneble, tie multegas fakaj terminoj kaj cetera redundaĵo, kiu neniam utilos por mi. Tamen, tio estas ja nia radikokolekto. Poste mi skribis per Baziko plian simplan programeton, kiu kreas el tiu ĝenerala populacio samplon/muestron el 100 elementoj. Kial cent? Nu, tio estas kaj malmulte, kaj ne tro multe. Ĉebezone oni povas per ŝanĝo de unu parametro krei muestrojn de ajna grandeco, se iu interesiĝas. Poste ni rigardu al tiu muestro kaj senfraŭde, sen rigardi la vortarojn kalkulu, kiom da radikoj (mi ripetas: temas nur pri la radikoj!) ni konas (supozite x). Ni plue koncedu, ke la rezulton oni povas ĝeneraligi por la tuta populacio; tiel la entuta kvanto de la radikoj konataj al vi egalos al 13785*(x/100). Hop! :) Por pli da detaloj eniru la kaŝparton.


Детали и пример // Pliaj detaloj kaj ekzemplo )
mevamevo: (Default)

    ru:
Резюме: я рекомендую переводить на эсперанто медицинский термин «трепетание» как flutero, а «мерцание/фибрилляция» как fibrilacio.

    eo:
Jam de kelkaj jaroj mi iom pigre partoprenas la redaktadon (nu, pli ĝuste, mi faras iujn konsilojn) de grandaj E-rusa kaj rusa-Ea vortaroj de Boris Kondratjev. Antaŭnelonge venis al mi la demando pri la termino «flutero». Permesu al mi sube citi mian respondon (ĝi ja evidente havos almenaŭ ioman gravecon eĉ ekster la vortarista laboro, kiu, laŭ la difino, estas senfina :)).

> Mi tradukis la terminon «flutero» kiel мед. мерцание, трепетание.  Eble gxi
> signifas мерцательная аритмия? Se ne, kiel traduki gxin?
   La vorto ŝajnas veni el la franca, en kiu ĝi (flutter, la samo en la angla)
signifas ĉefe «трепетание» ĝenerale, kvankam laŭ la NPIVa difino ĝi
signifas pli verŝajne speciale «трепетание предсердий». La granda
Esperanta-germana vortaro de Krause tradukas ĝin speciale
kiel «Herzflattern» (verŝajne, tio estas la transpreno de la NPIVa
difino), kio estas «трепетание предсердий».

   Konsiderante, ke ekzistas ankaŭ «трепетание желудочков»
(france flutter ventriculaire) kaj ankaŭ konsiderante la
internacian uzon de tiu radiko (mi pigras citi diverslingvajn vortarojn),
ŝajnas al mi racie tamen vastigi la sencon de tiu vorto al la pli
ĝenerala «мед. трепетание» kun la ekzemploj «atria flutero
трепетание предсердий; ventrikla flutero трепетание желудочков».

   La termino «мерцание» estas tute aparta (kaj estas ja signifa diferenco
inter «мерцание» kaj «трепетание»); ĝia traduko al Eo estas
fibrilacio (kun la sinonima traduko «фибрилляция»; kp. la
samsencajn vortojn fibrillation, fibrillation auriculaire, fibrillation
ventriculaire france kaj fibrillation, atrial [auricular] fibrillation,
ventrical [ventricular] fibrillation angle).

   En la rusa medicina terminologio la terminoj «мерцание» kaj «трепетание»
(speciale kiam temas pri la atriaj flutero/fibrilacio) foje estas miksataj
(ĉiuokaze ili estas kuracataj same), tamen fakte ili ne estas la samo.

   Do, mia rekomendo: traduku FLUTER/o jene: «мед. трепетание; atria
flutero трепетание предсердий; ventrikla flutero трепетание желудочков».

   Plie, traduku FIBRILACI/o jene: «мед. мерцание, фибрилляция;
atria fibrilacio фибрилляция, мерцание предсердий, мерцательная аритмия;
ventrikla fibrilacio фибрилляция желудочков».

   La rusa «мерцательная аритмия» ĝenerale kaj plej ofte signifas
«atria fibrilacio» (kaj tiun tradukon mi jam supre rekomendis en la
E-rusa traduko de fibrilacio). Kiam en la rusa temas pri «ventrikla
fibrilacio», oni plej ofte speciale parolas pri «фибрилляция желудочков»,
sed ne pri la «мерцание желудочков» aŭ io simila. Konsiderante la
diverslingvan uzon mi do rekomendus traduki «мерцательная аритмия»
kiel fibrilacia aritmio kun eventuala sinonimo atria fibrilacio, la
medicinistoj tutcerte komprenos, pri kio temas.

   La vorto «aritmio», kvankam neNPIVa, estis menciita jam en la
medicina vortaro de Briquet de la jaro 1932; NPIV mem rekomendas
«misritmo», kiu ŝajnas al mi uzebla kaj menciinda, sed malpreferinda.
La vorto «artimio» estas tutcerte internacia, do plene rajtas eniri la
ĝeneralan uzon laŭ la 15a regulo de la Fundamento.

mevamevo: (Default)

    ru:
Более чем регулярно что в сети, что в реальной жизни попадаются странные люди, по мнению которых эсперанто-де чем-то несовершенен и непременно требует как максимум - реформ, а как минимум - парочки чрезвычайно полезных нововведений. Весьма показательно, что 99% подобных измышлений исходит от лиц, которые не то что не владеют эсперанто на высоком уровне, но, как правило - даже не сумели адекватно пройти базовый курс языка.

В связи с этим постулирую следующую аксиому: "Если вы что-то не можете адекватно выразить на эсперанто, скорее всего, всему виной не эсперанто сам по себе, а ваш недостаточно высокий уровень владения языком". Доказательств данная аксиома не требует по определению. Кто не согласен - бог вам судья. Увидимся после Фина Венко :).

    eo:
Pli ofte, ol regule, kaj en la reto, kaj en la reala vivo mi renkontas strangulojn, kiuj asertas, ke Esperanto estas neperfekta kaj nepre bezonas maksimume ŝanĝojn, minimume - kelkajn ege utilajn novigojn. Ege ilustra estas la fakto, ke 99% da tiaj elcerbumoj venas de la homoj, kiuj ne nur ne posedas Esperanton altnivele, sed eĉ pli ofte ne sukcesis adekvate fini la bazan kurson de la lingvo.

Lige al tio mi aksiomigas la jenan tezon: "Se vi ne povas ion adekvate esprimi en Esperanto, pli verŝajnas, ke kulpas ne Esperanto mem, sed via nesufiĉa lingvo-posedo". La pruvojn tiu aksiomo laŭdifine ne bezonas. Kiu ne konsentas - dio vin juĝu. Kaj Soroka ekkantas: Post Fina Venko renkontiġos ni... :)

mevamevo: (Аватара 2013)

Данная запись представлена более-менее параллельно на русском и эсперанто. Под катом - очень большой, но и очень интересный, полагаю, текст. Ĉi blogero estas prezentita pli-malpli paralele en la rusa kaj Esperanto. En la kaŝ-parto estas tre granda, sed ankaŭ tre interesa, LMMO, teksto.

Несколько недель назад мне вздумалось перевести одну главу из любимого мною романа "Маятник Фуко" У. Эко. Прецеденты уже были - я перевёл главку "про трубу". Глава, выбранная на этот раз, была довольно сложной, поэтому с целью улучшения понимания текста да и вообще для общего развития я не только смотрел в русский перевод, но ещё и сравнивал его с английским переводом и с итальянским оригиналом (ну, насколько уж я мог его понимать со словарём). Antaŭ kelkaj semajnoj mi ekdeziris traduki unu ĉapitron el mia ŝatata romano "Pendolo de Foucault" de U. Eco (legi en la angla pri la romano). Precendenco jam ekzistas - iam mi tradukis ĉapitron "pri trumpeto". La ĉapitro, elektita ĉi-foje, estis sufiĉe komplika, tial por pli bone kompreni la tekston kaj entute por plispertiĝo mi ne nur rigardis la rusan tradukon, sed ankaŭ komparis ĝin kun la angla traduko kaj la itala originalo (nu, laŭ miaj kapabloj kompreni ĝin helpe de vortaro).

Ясное дело, когда перевод осуществляется "через перевод", результат никак не может быть адекватным. К тому же, как оказалось, русский текст, найденный мною в интернете, оказался каким-то гибридом между классическим переводом Е. Костюкович и трудом неизвестного автора (по моим оценкам, этот автор переводил хуже, но тоже довольно неплохо) - одни абзацы шли в одном, другие - в другом переводе. Тем не менее, даже такая халтура вышла очень интересной, а, сравнивая 3 различных перевода, я напоролся на интересные детали, из которых сделал два важных вывода: 1. художественную литературу переводить надо "от бедра"; 2. ошибки, неточности и вольности в художественных переводах простительны даже корифеям. Klaras, kiam oni tradukas tradukon, la rezulto neniel povas esti adekvata. Krome, evidentiĝis, ke la rusa teksto, trovita de mi en la reto, estas iu stranga hibrido de la klasika traduko de Je. Kostjukoviĉ kaj laboraĵo de iu nekonata aŭtoro (laŭ mia pritakso, tiu aŭtoro tradukis malpli bone, sed sufiĉe nemalbone) - iuj alineoj estis prezentitaj en la unua, la aliaj - en la dua traduko. Tamen, eĉ tia fuŝlaboro estis ege interesa; komparante 3 diversajn tradukojn mi trafis interesajn detalojn, el kiuj mi faris 2 gravajn konkludojn: 1. beletron oni devas traduki plej libere kaj facilmove; 2. eraroj, misetoj kaj elpensaĵoj en beletraj tradukoj estas pardoneblaj eĉ al la korifeoj.

Вот примерчик. В русском переводе речь идёт о "смирении плоти", тогда как в английском переводе и в оригинале речь ясно идёт о "представлениях о теле". "Смирение плоти" несколько резануло мне глаз в том контексте (нужно абзац увидеть, чтобы это понять), потому я и сравнил. В итоге, в эсперанто-переводе я остановился на форме "представления о плотских/телесных вопросах". Jen ekzemplo. En la rusa traduko temas pri "humiligo, obeigo de korpo/karno", kio iom pikis mian okulon. Mi kontrolis: kaj en la angla traduko, kaj en la originalo temas simple pri la "ideoj pri la korpo".

– Но, безусловно, они сами нарывались, – продолжил Бельбо. – А что, Святой Бернард был такой глупый?
– Не сказал бы... Но он монах тоже, а в те времена монахи странно представляли себе смирение плоти.

"They certainly were asking for it," Belbo interrupted. "That Saint Bernard wasn't stupid, was he?"
"Stupid, no. But he was a monk himself, and in those days monks had their own strange ideas about the body...

"...ma certo se la sono cercata," commentò Belbo. "Sarà mica che quel san Bernardo era stupido?"
"No, stupido non lo era, ma era monaco anche lui, e a quei tempi il monaco aveva una sua strana idea del corpo...

– Sed, certe, ili mem provokis tion, – daŭrigis Belbo. – Sed ĉu Sankta Bernardo estis tiel malsaĝa?
– Mi ne dirus tiel… Ankaŭ li estis monaĥo, kaj tiutempaj monaĥoj havis iom strangajn ideojn pri la korpaj demandoj...

Или вот очаровательный фрагментик: в двух маленьких абзацах оба русских перевода фантазируют, как только могут. В английском переводе в первой строке речь идёт о том, что тамплиеры "сумасшедшие", в оригинале звучит слово casino (бардак, бордель, беспорядок, свалка) - но наши переводчики пошли кто в лес, кто по дрова (впрочем, может перевод Костюкович и неплох, а я просто не улавливаю в оригинале какой-то тонкой идиомы). Но вот занятно - как "Том и Джерри" из оригинала стали "волком и тремя поросятами"? Теоретически могу поверить, что такой выбор сделан ввиду того, что сказка про трёх поросят известна русскоязычным намного лучше, чем американские персонажи. Однако... Книга была написана в 1988, а перевод Костюкович опубликован аж в 1995-ом! Имхо, в то время лишь ленивый не знал, кто такие Том и Джерри. В любом случае, подменять эти имена на несколько менее удачные в угоду малоинформированному читателю - это совершенно бесполезно, так как в книге полным-полно намного более малоизвестных и сложно понимаемых вещей... Aŭ jen ĉarma fragmento: en du etaj alineoj ambaŭ rusaj tradukistoj fantazias laŭ siaj plejaj povoj. En la angla traduko en la unua linio temas pri tio, ke la templanoj estas "frenezaj", en la originalo aperas la vorto casino (bordelo, malordego, pelmelo) - sed niaj tradukistoj improvizis ĉiu laŭ sia maniero (fakte, eble la traduko de Kostjukoviĉ estas nemalbona, dum mi simple ne kaptas iun delikatan idiotismon en la originalo). Sed jen eĉ pli stranga afero - kiel "Tom kaj Jerry" el la originalo iĝis "lupo kaj tri porkidoj"? Teorie mi ja povas kredi, ke tiu elekto estis farita pro tio, ke la fabelo pri la tri porkidoj estas al la ruslingvuloj pli konata, ol la usonaj herooj. Tamen... La libro estis verkita en 1988, la traduko de Kostjukoviĉ estis publikigita en 1995! Ŝajnas, tiutempe nur pigrulo ne sciis, kio estas Tom kaj Jerry. Ĉiuokaze, ŝanĝi tiujn nomojn al la malpli trafaj por helpi al malmulte informita leganto - tio estas tute senutila afero, ĉar la libro plenplenas je multe malpli konataj kaj malfacile kompreneblaj detaloj...

– Плохие командос из этих твоих тамплиеров, – сказала Долорес, которую мой рассказ впечатлил.
- Серьезные люди, но мечутся немножко как три поросенка, - подытожил Бельбо. (анонимный сетевой перевод / anonima reta traduko)

- Этих ребят к нам в студенческую дружину, - страстно сказала Долорес.
– Как волк и три поросёнка, – подытожил Бельбо. (Е. Костюкович, Je. Kostjukoviĉ)

"These Templars of yours were really crazy!" Dolores said with admiration.
"They remind me of Tom and Jerry," Belbo said.

"Ma erano katanga un casino questi tuoi Templari," disse la Dolores, eccitata.
"A me fa venire in mente Tom and Jerry," disse Belbo.

– Viaj templanoj estis vere frenezaj! – diris Dolores, impresita de mia rakonto.
– Ili similas, laŭ mi, al Tom kaj Jerry, – resumis Belbo.

И таких мест - около десятка. Да уж, перевод - такой перевод... Как видно, мой перевод на эсперанто тоже получился довольно, так скажем, "разнообразным". Тем не менее, в целом я старался следовать русскому переводу и отступал от него лишь в очень приметных мне вещах. Под катом - собственно фрагмент романа, повествующий об истории ордена тамплиеров от его создания до изгнания христиан с Ближнего Востока. Параллельно представлены мой перевод и русский "оригинал". Можете просто почитать интересную главу из интересного романа, а можете и полюбопытствовать, как я исхитрялся с многочисленными сложностями перевода. Подавляющее большинство комментариев в конце текста (кроме тех, которые просто дают перевод с других языков) - мои. Kaj tiaj lokoj ja nombras ĉirkaŭ dekon! Jes, vere, traduko estas trukado... Kiel oni vidas, ankaŭ mia E-traduko rezultis sufiĉe "diversa". Tamen, entute mi penis sekvi la rusan tradukon kaj deiris de ĝi nur en tro dubindaj lokoj. En la kaŝ-patro estas prezentita la fragmento de la romano, kiu rakontas pri la historio de la templana Ordeno ekde ĝia fondo ĝis la forpelo de kristanoj for de la Proksima Oriento. Mia traduko kaj la rusa "originalo" estas prezentitaj paralele. Vi povas aŭ simple legi interesan ĉapitron el interesa romano, aŭ kompari, kiel mi sukcesis traduki multajn komplikajn lokojn. La plimulto de la komentoj fine de la teksto apartenas al mi (krom tiuj, kiuj simple tradukas alilingvajn fragmentojn).

Перевод не поместился в одной записи, я разбил его на три части. Ссылка на продолжение - в конце текста. Pro tio, ke la traduko ne trovis sufiĉe da spaco en unu blogero, mi dividis ĝin je tri partoj. La ligilo al la daŭrigo estas prezentita fine de la teksto.


Много читать о тамлиерах // Legi multon pri la templanoj )
mevamevo: (Default)

   eo:
Barbon de Zamenhof! Mi estas elektita al la Akademio de Esperanto. La informo ankoraŭ ne estas oficiala (i.a., ankaŭ en la paĝaro de la Akademio la ŝanĝoj ankoraŭ ne estas faritaj), tamen la fonto estas fidinda; krome, min jam gratulis mia instruisto B. Kolker. Nun necesos haste plilongigi kaj plibonigi la artikolon pri la Akademio en la rusa vikipedio kaj ŝanĝi avatarojn al pli respektindaj - en frako kaj nazumo... :)

   ru:
Чтоб меня разорвало! Меня избрали членом Академии эсперанто. Информация пока неофициальная (в частности, на сайте самой Академии новый состав пока не представлен), но источник надёжный; к тому же меня уже поздравил мой учитель эсперанто Б. Колкер (тоже академик). Теперь придётся срочно дорабатывать и улучшать статью об Академии в русской википедии и менять аватары на более солидные - во фраке и пенсне... :)

Для тех, кто не в курсе. Академия эсперанто - это организация, призванная нормировать эсперанто и отслеживать его развитие. Туда с бухты-барахты как бы не попадают (хотя всякое бывало :)). Таких академиков на весь мир 45, они избираются на 9 лет и формально считаются как бы наиболее продвинутыми эсперантистами с лингвистической точки зрения. В любом случае, как ни крути, а я теперь академик... :)

mevamevo: (Default)

Kiel iĝis definitive klare hodiaŭ, la IJK-2011 ja okazos en Ukrainio proksime al Kievo. Mi eksciis tiun novaĵon jam la 8-an de marto el la landa diskut-listo, tamen, tie la informo estis ne sufiĉe bone vortumita, tial la definitivan certecon mi ekhavis nur hodiaŭ dank' al la oficiala informo de TEJO. Eĉ Libera Folio jam informis pri la afero, do, eble mi ne estos la unua, tamen... Kiel vi komprenas, miaj karaj E-lingvaj geamikoj, mi apartenas al la grupo de pli-malpli signifaj esperantistoj de ĉi lando, do mi esperas, ke pere de mia blogo mi povos informi vin pri iuj specifaj aŭ eble eĉ kaŝitaj detaloj... :)

Fakte, dume oni scias ne vere multon. La tuta iniciato estas ŝuldata al Mikaelo Lineckij (fama E-aktivulo, kiu, i.a., profesie instruas Esperanton en unu el la kievaj lernejoj). Li estis elektita kiel prezidanto de UkrEA pasint-aŭtune, kaj la organizo de IJK estas lia sufiĉe aŭdaca iniciato. Tamen, se la TEJO-estraro ĝin akceptis, evidente, li havis bonan persvad-kapablon. Estas jam konate, ke, krom Mikaelo mem, la eventualan LKKon (kies unua pli-malpli organiza kunveno okazos jam dimanĉe, la 14an de marto) eniris Eŭgenia Slovaĉevskaja, Andreo Jankovskij kaj iu Barkar (lin/ŝin kaj lian/ŝian personan nomon mi ne konas/scias).

La planata tempo de la kongreso estas 14-21.07.2011. Kiel la lokon oni anoncas la ripozejon de la Kieva politekniko; la ripozejo troviĝas ĉe la Kieva akvorezervujo. Jen, fakte, ĉiuj informoj, kiujn mi nun havas.

Aparta afero, pri kiu mi jam hodiaŭ atentigis la organizantojn per la landa diskut-listo, estas la nomo de la urbo, kiu gastigos la kongreson. La monstra formo "Kijivo" (kiun - ho ve! - jam transprenis eĉ Libera Folio) estos vera plago por la kongreso, almenaŭ laŭ mia opinio. Tial mi lanĉis (nu, lanĉetis) la diskuton pri la preferata urbo-nomo. Post unu-du tagoj mi preparos argumentitan pledon por la formo "Kievo"; se oni interesiĝos, mi publikigos ĝin ankaŭ ĉi tie.

Jen ĉio. Mi atendas pliajn informojn. Kiam ili aperos - mi penos prezenti ilin adekvate, akurate, delikate kaj glate :).

mevamevo: (Default)

Hodiaŭ mi kun mia najbaro (tiu, kiu okupiĝas pri Falun Dafa) aranĝis vesperan esplor-vagadon tra kelkaj Simferopolaj manĝejoj-drinkejoj. La najbaro estas eĉ pli introverta, ol mi, tial pri la interrilatoj kun junulinoj li preskaŭ plene malspertas. Estis ege amuze vagadi kun li tra la urbo kaj aŭskulti liajn infane naivajn revojn pri tio, kiel bonus renkonti bonan junulinon, inviti ŝin tien kaj tien, ktp. Mi jam satludis tiujn ludojn, do vere amuziĝis. Finfine, ankaŭ mi ja ne estas senproblema. Iam mi jam skribis, ke foje mi emas iom sidi en iu bona kafejo por ordigi la pensojn, sed mi vere malbone konas tiaspecajn lokojn de Simferopolo kaj, estante introvertulo, mi ege malŝatas veni kien ajn - por ricevi animan plezuron mi devas ja havi specialan anim-agordon por tio kaj pli-malpli bone koni la lokon.

Do, el la hodiaŭa esplor-vagado ni gajnis, verŝajne, ambaŭ. La najbaro ĝuis almenaŭ ioman eksterloĝejan aktivadon. Kaj mi ĝuis ekkoni persone kelkajn novajn kafejojn, kiujn eblos uzi por pens-ordigo dum aŭtuno kaj vintro (ĝis la printempo mi espereble jam finordigos ĉion en mia kapo :)). La unua loko estis ege-ege ĉarma, ĝuste tio, kion mi plej preferas - kun fenestroj, kiuj rigardas al la strato, kun bela etoso, agrablaj aromoj, bongustaj kafo kaj deserto, afablaj servistinoj. Sed ja iom multekosta. Iom tro multekosta, mi eĉ dirus. Nu, oni ja devas pagi por la plezuro. La dua loko pli similis Makdonaldseskan rapidmanĝejon: kun pli-malpli bonaj manĝaĵoj kaj eĉ iom da ornamaĵoj ene, sed kun multe da plasta odoro kaj malmulte da animeco. Nu, almenaŭ la prezoj estis pli ol adekvataj.

Forlasinte la duan kafejon ni jam estis tiel sataj, ke emis iri hejmen. Sed preterpaŝante unu plian institucion mi rimarkis, ke oni proponas tie... Sed ĉi-loke mi devas haltigi min kaj rakonti interesan historion, kiun mi tuj rememoris ĉe tiu manĝejo. La historio okazis al mi kaj al Saŝa Galkin ([livejournal.com profile] alauxdo) somere 2005 dum la Zakopana IJK. Promenante tra la somera urbo iumomente ni decidis viziti iun bierejon kaj mendi iun luksan kaj nekutiman bieron. Necesas klarigi, ke nia duopo plenrajte povis nomiĝi poliglota - Saŝa perfekte regas la anglan, la germanan kaj Esperanton, pli-malpli konas la francan kaj la tataran; mi aldonis al tiuj lingvoj mian bonan scipovon de la ukraina, kiu ja multaflanke similas al la pola. Do, imagu, ke tiuj du multlingvuloj volas mendi iun interesan lokan malvarmegan bieron. Mi venas al la bufedo kaj mendas la unuan bieron, kiun mi vidas sur la menu-tabulo (tie per grandaj literoj estas skribite "Piwo z ..." - kaj estas menciataj kelkaj specoj kun diversaj aldonaĵoj; iujn vortojn, kiel, ekz., miód, mi komprenas, sed iujn ne, tamen la vorto piwo ja estas internacia en la orienta Eŭropo). Oni tamen respondas al mi, ke tiu speco aktuale mankas. Mi petas la duan, ĝi same mankas. La samo pri la tria. Sur la kvara pozicio mi trovas ion, kio estas nomata Grzaniec. Ho, kia sukceso! - mi pensas. Verŝajne, estas iu tre specifa biero, se ĝi eĉ havas tiel specialan nomon. Mi do mendas du gĵanecojn kaj iras al la tablo atendi. La biero estas verŝata iom longe, ni eĉ komencis maltrankvili. Sed finfine oni alportis al ni du tasojn da... varmvino! (mi ne certas pri la komprenebleco de tiu E-ta vorto, tamen ĝi ŝajnas al mi pli-malpli adekvata; temas pri speciala speco de spicita varmigita kaj iom dolĉigita vino). Ĝi ja estis tute bona, sed komprenu la situacion: du uloj kun pretendoj pri lingvo-konoj anstataŭ mendi malvarman bieron mendis varmegan vinon! :) Ni multe amuziĝis pri tio...

Do, en la tria kafejo mi ekvidis, ke oni proponas varmvinon. Eĉ konsiderante, ke mia sperto pri vizitado de simferopolaj kafejoj estas negranda, mi tamen nenie vidis varmvinon proponata. Mi do decidis gustumi ĝin - kaj tiel ni vizitis la trian trinkejon. La varmvino relative bonis, do mi restis kontenta.

Tiel pasis la sabata vespero. Lunde mi forveturas en Kievon, kie mi estos ĝis la 26a de septembro. Espereble mi ja povos uzi la reton tie, sed certe ne tre aktive. Kaj hodiaŭ okazis kvazaŭ simbola adiaŭo al Simferopolo.

mevamevo: (Default)
ru: (resumo ruse)
Резюме: Академия эсперанто пересмотрела список рекомендованных названий стран и территорий, в новой версии которого в конце концов фигурирует уже давно устоявшаяся форма Ukrainio (в прежней версии упоминанась совершенно бредовая форма Ukrajno). В самом конце я радуюсь, что очередной номер журнала "Kontakto", который я редактирую, кажется, окончательно доделан.

eo: (на эсперанто)
Antaŭ ĉ. semajno min atingis la vica retletero kun la Oficialaj informoj de la Akademio de Esperanto, per kiu oni informas ĉiujn pri tio, ke la akademianoj voĉdonis por la nova rekomendita listo de la landonomoj. Mi estis ege kontenta ekvidi tie, ke oni finfine adoptis kaj ekrekomendis la nomon "Ukrainio", kiu estas kaj logika, kaj jam delonge aktivege uzata.

Por via informo - la malnova listo rekomendis sole la frenezan formon Ukrajno kun ne malpli freneza komento, ke "la landnomo signifas proksimume: landlima lando; tial estas eraro nomi per ĝi la landanojn". Tiu arkaika rekomendo kaj klarigo, miaopinie, helpis nur al la ukrainaj naciistoj (mi ja konas kelkajn, kiuj emas insiste uzi la formon "Ukrajno" aŭ eĉ "Ukrajnio" nur por iel distanciĝi de la tradiciaj formoj, kiuj reflektas la "grandrusan influon"). Al la sama kategorio de mensaj malsanoj mi rilatigas la emon de iuj stranguloj transformi la jam tradiciajn Esperantigitajn proprajn nomojn al tute nekompreneblaj kaj foje eĉ malbelsonaj, sed ja "politike korektaj" formoj. Ekzemple, la ĉefurbo de Ukrainio estas ne Kievo, sed Kijivo, Lvovo (la formo, ortografie responda ne nur al la rusa, sed ankaŭ al la pola formo Lwów) iĝas Lvivo kaj tiel plu. Aparte iritas min la transformo de "rusaĉa" vorto "grivno" al la "korekta" hrivno, kiu estas eĉ ne peko, sed ja krimo kontraŭ la Esperanta eŭfonio. Nu do bone, nun mi ne parolu pri tio.

Do, finfine, ankaŭ la Akademio benis la normalan, logikan, internacie rekoneblan kaj jam fakte uzatan formon Ukrainio (aŭ, por fundamentemuloj - Ukrainujo). Vivu la Akademio!

P.S. Ŝajne, hodiaŭ mi definitive finfaris la prokrastitan numeron 2008:6 de "Kontakto" - la pdf-aĵo sendita al la presejo, la reta versio alŝutita al la UEA-paĝaro, la informa dissendado por la abonantoj farita. Hura! Ho, se dio (aŭ prefere trideko da verkemuloj) helpus al mi atingi la normalan aper-ritmon de la revuo...

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

September 2017

S M T W T F S
      12
3 4 5 6 78 9
10 111213141516
17181920212223
24252627282930

Syndicate

RSS Atom

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Sep. 19th, 2017 10:38 pm
Powered by Dreamwidth Studios