mevamevo: (Default)

    ru:
Сегодня я получил pdf-файл свежего выпуска «Beletra Almanako» (это весьма козырный литературный альманах на эсперанто), в котором опубликован мой перевод (с предисловием и комментариями) волошинского стихотворения «Дом поэта». Жутко рад и доволен, буду считать это моим нынешним magnum opus’ом на эсперанто :). Детали раскрывать пока не стану (есть надежда, что почта сумеет доставить мне и его бумажный вариант, тогда похвастаюсь уже с парочкой фотографий), но уже сейчас искренне поблагодарю alauxdo и vmel (которые в своё время сделали ряд ценных замечаний по поводу перевода), а также всех ЖЖшных комментаторов, которые помогали мне уяснить смысл отдельных строк волошинского оригинала и высказывали своё мнение по поводу отдельных эсперантских оборотов, которые я использовал в переводе. Подробности ещё будут!

    eo:
Hodiaŭ mi ricevis la pdf-dosieron de la freŝa «Beletra Almanako», en kiu aperis mia traduko (kun la enkonduko kaj komentoj) de la fama voloŝina versaĵo «La domo de l' poeto». Mi estas ege ĝoja kaj kontenta, kaj de nun konsideros ĉi tradukon mia Esperanta magnum opus :). La detalojn mi dume ne malkaŝos (ekzistas la espero, ke poŝto ja sukcesos liveri al mi ĝian paperan varianton, kaj mi do fanfaronos ankaŭ per unu-du fotoj), sed jam nun mi volas sincere danki al alauxdo kaj vmel (kiuj siatempe faris kelkajn valorajn rimarkojn pri la traduko), kaj ankaŭ al ĉiuj VĴ-komentantoj, kiuj helpis al mi kompreni la sencon de kelkaj linioj de la voloŝina originalo kaj esprimis sian opinion pri kelkaj E-taj parolturnoj, kiujn mi uzis en la traduko. La detaloj sekvos!

mevamevo: (Default)

    ru: Накатал недавно свеженький перевод на эсперанто популярной даже в наше время «Песенки о капитане» из культового в своё время фильма (1936 год!) «Дети капитана Гранта». А то уж, право, немного обидно: я столько всяких песен перевёл на эсперанто, а большей-меньшей известностью в эсперанто-среде пользуется лишь перевод песни «33 коровы» из фильма «Мэри Поппинс, до свидания» :). Шучу, конечно: я перевожу лишь для души, и мне неважно, знает ли вообще публика о моих переводах :). К слову, «исходное» звучание оригинальной песни (слова — В. И. Лебедев-Кумач, музыка — И. О. Дунаевский) можно послушать тут, а прекрасное исполнение Муслима Магомаева — тут.

    eo: Antaŭnelonge mi elproduktis freŝan tradukon de la eĉ nun populara «Kanto pri kapitano» el la iam (la jaro 1936!) famega filmo «Geinfanoj de kapitano Granto». Vere, iom pikas min, ke mi ja tradukis sufiĉe multe da kantoj al E, dum la sola pli-malpli konata en la E-medio daŭre restas nur la kanto «33 bovinoj» el la filmo «Mary Poppins, ĝis revido» :). Mi, certe, ŝercas: mi tradukas nur por la plezuro, la atento de la publiko ne multe gravas por mi. Interalie, la «originalan» sonadon de la kanto (kies tekston aŭtoris V. I. Lebedev-Kumaĉ kaj la muzikon — I. O. Dunajevskij) oni povas aŭskulti ĉi tie (kaj la belegan plenumon de Muslim Magomajevĉi tie).



Оригинал и перевод // Originalo kaj traduko )
mevamevo: (Аватара 2013)

    ru: Ещё осенью я накатал хулиганский перевод на эсперанто не менее хулиганской песни весьма хулиганского Вени Д’ркина. Публикую перевод и его запись. Веня Д’ркин — весьма интересный автор. Если кто совсем ничего не слышал о нём, то дам лишь одну ссылку: подборка каверных исполнений одной из наиболее известных его песен «Непохожая на сны». Непременно нужно будет перевести и её, но как, блин, передать на эсперанто «в дуду трузера» и «хучи-кучи-мен»? :) Скороговорческое скопление согласных ĉ в данном переводе — сознательное решение. Ну, чтобы никто кроме меня не смог это исполнить :).

    eo: Jam aŭtune mi elproduktis huliganan tradukon de huligana kanto de plej huligana Veĉjo D’rkino (jen ligilo al la angla vikipedio). Jen mi publikigas la tradukon kaj la registraĵon. Veĉjo D’rkino estas tre interesa aŭtoro. Unu el liaj plej famaj kantoj, ŝajne, estas «Nesimila al sonĝoj»; oni povas rigardi/aŭskulti multajn ali-prezentojn de tiu ĉi kanto ĉi tie. La langorompa akumulo de ĉ en mia traduko estis konscia tradukista solvo. Nu, por ke neniu alia povu plenumi tiun tradukon :).



Оригинал и перевод // Originalo kaj traduko )
mevamevo: (Аватара 2013)

      eo:
Jen mi publikigas plian kanton de Paŭlo Grebenjuko en mia traduko (kaj eĉ en mia kunplenumo). Tiun ĉi kanton mi tradukis antaŭlongege (fakte, ĝi estas unu el la plej fruaj miaj «normalaj», t. e. pli-malpli bonaj tradukoj). La prezentatan version ni speciale registris por la Kieva IJK-2011. Tiu ĉi traduko estas aparte kara por mi; oni povas legi la paralele prezentitajn tekstojn de la traduko kaj originalo ĉi tie. En la muzika registraĵo Paŭlo Grebenjuko ĉefkantas, mi tenoras kunkante. Kelkajn pliajn kantojn el tiu IJKa serio oni povas trovi ĉi tie («Viaj trist’ kaj plor’...») kaj ĉi tie («Balaklavo»).

Bonajn feriojn al ĉiuj! Mi revenos post kelkaj tagoj kaj tiam respondos al viaj komentoj! :)

      ru:
Опубликую ещё одну песню Павла Гребенюка в моём переводе на эсперанто (в этот раз я даже подпеваю). Эту песню я перевёл ещё очень давно (по сути, она является одним из самых первых моих «нормальных», более-менее приличных переводов на эсперанто). Данную версию мы специально записали для киевского Международного молодёжного эсперанто-когресса в 2011 году. Этот перевод особо дорог для меня. Тексты перевода и оригинала, представленные параллельно, можно увидеть здесь. В данной записи Павел Гребенюк ведёт основную партию, я веду подголоски в верхнем регистре. Ещё парочку записей из этой IJK-серии можно найти тут («Viaj trist’ kaj plor’... / Что мне боль твоя...») и тут («Balaklavo / Балаклава»).

Всем — хороших выходных! Я вернусь через пару дней и уж тогда отвечу на ваши комментарии! :)

mevamevo: (Аватара 2013)

      ru:
Вдобавок к уже опубликованной видео-версии песни «Балаклава» Павла Гребенюка опубликую ещё одну его песню в переводе на эсперанто. Студийная запись, которую мы делали в рамках подготовки к концерту на киевском IJK в 2011 году (Павел исполняет песню соло, делает лишь одну оговорку в самой первой строчке: вместо «via kor-dolor’» поёт «viaj kor-dolor’»). Я уже как-то говорил, что перевод данной песни — моё пока что лучшее достижение в плане перевода поэтических текстов на эсперанто. Текст оригинала и перевода можно увидеть тут.

      eo:
Aldone al la jam publikigita videa versio de la kanto «Balaklavo» de Paŭlo Grebenjuko mi jen publikigas ankoraŭ unu lian kanton en la Esperanta traduko. Estas studia registraĵo, kiun ni faris kadre de preparoj al la koncerto dum la Kieva IJK en 2011 (Paŭlo kantas sola kaj faras nur unu misdiron en la plej unua linio: anstataŭ «via kor-dolor’» li kantas «viaj kor-dolor’»). Mi jam diris, ke tiu ĉi traduko estas dume mia plej grava atingo koncerne tradukojn de la poeziaj tekstoj al Esperanto. La teksto de la originalo kaj la traduko legeblas ĉi tie.


mevamevo: (Аватара 2013)

      ru:
Для IJK-2011 в Киеве я соблатыкал Пашу Гребенюка (https://www.facebook.com/PavelGrebenyuk) подготовить совместное концертное выступление, в которое вошли как его оригинальные песни (в моём переводе на эсперанто), так и наши совместные исполнения знаменитых бардовских песен на эсперанто. Выступление удалось; публике, похоже, понравилось. Однако, ещё перед выездом в Киев мы сделали записи нескольких песен в «студийных условиях». Вот, опубликую одну из них. Я «подголосую», пою в верхнем регистре, Павел ведёт основную, нижнюю партию.

      eo:
Antaŭ la IJK-2011 en Kievo mi engaĝis Paŭlon Grebenjukon (https://www.facebook.com/PavelGrebenyuk) por fari komunan koncerton, kiun eniris ankaŭ liaj originalaj kantoj (en mia E-traduko). La prezento estis sukcesa; la publiko, ŝajne, restis kontenta. Tamen jam antaŭ la forveturo al Kievo ni ja faris kelkajn registraĵojn en la «studiaj kondiĉoj». Jen estas unu el ili. Paŭlo Grebenjuko baritonas kaj kantas la malpli altan, bazan partion; mi tenoras kaj kunkantas en la pli alta registro.




Оригинал и перевод // Originalaĵo kaj traduko )
mevamevo: (Аватара 2013)

La vivo kun bestoj homigas la homon, kiu nature estas ema al stulteco, agresemo, deprimo, politiko kaj longa rigardado al televidilo.

Jen la ĉarma kaj plej kortuŝa teksto, kiun mi tradukis sen la povo cedi al la tento... — mevamevo


Komaro, reprezentantino de la granda kata popolo, naskiĝis en nekonataj cirkonstancoj kaj estis ĵetita al strato, kiel oni forĵetas rubaĵon, estante kvin semajnojn aĝa.

Kiam katido naskiĝas, ĝi pezas cent gramojn, ne vidas, ne aŭdas kaj ne havas subhararon, tial la sola maniero varmiĝi estas por ĝi rondiĝi ĉe la patrina flanko. Sed kvin semajnojn aĝa katido jam ĉion vidas, aŭdas kaj komprenas. Kaj en la nigraj brilaj okuloj de malgranda Komaro fiksiĝis grandega kaj neinfana malgajo. Ŝi eksciis, kio estas krueleco.

Sed pretere iris la homo, kiu ekvidis la grizan estaĵon sur malfortaj kruroj, kun hirtigitaj haroj kaj tragediplenaj okuloj. La estaĵo malfermadis la etan buŝon kaj miaŭis. La homo prenis la katidon kaj alportis ĝin hejmen sur la manplato.

Ŝajnas, ke la historio finiĝas ĉi tie, ĉar ĝi ricevis la feliĉan finon. Sed tamen ne, la historio iras plu, ĉar en la domo, kiun trafis Komaro, ŝin renkontis kvin lertaj, longetaj estaĵoj, kiuj alkuris la novalvenintinon kaj rigardis ŝin per siaj okuloj-butonetoj.

Kiuj ili estas? )
mevamevo: (Аватара 2013)

      ru:
Ниже я привожу мой перевод и исполнение известной песни «День Победы» (Д. Тухманов — В. Харитонов) на эсперанто. Русскоязычные эту песню прекрасно знают, так что если кого-либо интересуют детали об истории её создания, то читайте википедию или гуглите.

      eo:
Lige al la 70a datreveno de la venko de Sovetio super Germanio en la Granda Patria Milito mi hieraŭ decidis traduki al Esperanto unu el la plej famaj kantoj, dediĉitaj al la Venkotago. Temas pri la kanto "Tago de la Venko", komponita fare de populara sovetia komponisto David Tuĥmanov por la versoj de Vladimir Ĥaritonov en 1975. Nuntempe la kanto estas ege fama kaj populara, sen ĝi ne eblas imagi eĉ unu feston aŭ prezentaĵon, dediĉitan al la 9a de majo (kiu en multaj landoj de eksSovetio daŭre estas konsiderata kiel granda festo). Fakte, la kanto iĝis unu el la ĉefaj simboloj de tiu tago. Pri la vasta konateco de la kanto atestas almenaŭ la fakto, ke en Vikipedio la koncerna artikolo ekzistas en 12 lingvoj! Tamen la vojo de tiu kanto al populareco estis iom malfacila.



Iom pri la historio de la kanto kaj la teksto mem )

Paradaĵo

Apr. 21st, 2015 08:21 pm
mevamevo: (Аватара 2013)

Super sankta Maŭzoleo vent’ kunigas nigrajn nubojn, tamen vanas tiu peno: oni ja dispelos ĉion malhelpantan, ĉar natur’ ne povas havi misveteron en la granda Venkotago, tio estas evidenta.

Surtribunas La profeto, La saĝul’, La prezidento, kiu l’ tutan mondon venkis, kiu ĉiujn superruzis. La ĵudist’ per falk-rigardo enpenetras la animojn, kaj l’ Armano-kostumeto rufas pro l’ georgaj strioj. Sort’ Altasa malfacilas: nia mondo ege pezas kaj konstante emas perdi lastan klapon el la kapo! Sur la vangoj ne videblas pro botoks’ eĉ unu falto. L’ Rusa Mondo arde svingas apud li la festajn flagojn.

Jen Gvineo, Kaboverdo, jen Lesoto, Liberio — eĉ bubaĉoj konas, kion ili faris por la venko. Jen gardistoj de Eŭropo kontraŭ hord’ Guderiana, jen pro kies konko-ĵetoj haltis la germanaj tankoj! Jen ja kies praavinoj el la fora ariero sendis al la militistoj milionojn da zontukoj, jen ja kiu sendis tunojn da kokosoj kaj bananoj, kiuj savis multajn vivojn dum blokad’ de Leningrado.

Jen vjetnamoj en zorioj (la vetero ege varmas). Ĉu sen ili la standardo ekflirtintus en Berlino? Ja iliaj bravaj avoj militegis plej sindone — la germanaj generaloj pro la timo sange pisis. Flaros post kvaronjarcento misaj fiusonanaĉoj la mirindan povon de la vjetnamia armilaro! Rememoru, kiel trafe la sajgonaj militistoj pafis el katapultetoj al ferŝelaj meserŝmitoj.

Jen la mongolia estro, li similas Ĉelubeon (la profilo pli similas al Batu’ kaj Cedenbalo). Li tre aĝas kaj memoras, ke prapatroj liaj batis la germanojn en Maroko, Tunizi’ kaj Alĝerio kaj eĉ planis la atencon kontraŭ fia Musolino (tamen la atenc’ fiaskis pro l’ difekta kaptoŝnuro)... Ankaŭ nun batalas ili kontraŭ signoj de faŝismo, eĉ se temas pri batalo meze de l’ montaraj stepoj.

Ve, ne eblas nomi ĉiujn, lacas la okul’ admiri. Ilin ĉiujn parencigis tiu Dua Mondmilito: digna maŭritaniano staras ĉe kirgizo arda, kaj koreo ĝuĉeumas al kiprano kaj al hindo. Post jardek’ iliaj bardoj verkos versojn kaj legendojn pri l’ bonŝanco stari kune kun Putino plej mojosa, kiu venkis unuope (nu, kun iom da rondigo) la faŝistojn de l’ planedo.

Sed al la nealvenintoj — francoj kaj usonanaĉoj, britoj kaj aŭstralianoj, danoj kaj ceteraj svedoj, nederlandaj kanabuloj, perfidemaj fislovakoj, abomenaj moldavaĉoj, stultaj luksemburgianoj, — ni trankvile argumentos: via rol’ en nia venko estas tiel nevidebla, tiel eta kaj mikroba, tiel duba kaj mizera, ke ni vin eĉ ne bezonas. Fine, ĉio estas nia — kaj Krimeo, kaj la festo!


La ruslingva originalo estis verkita de Aleksandr Gabriel kaj legeblas ĉi tie.

mevamevo: (Аватара 2013)

      eo:
Jam delonge mi nenion tradukis, jen la freŝa peno (la rezulto ne estas plej brila, sed ankaŭ ne estas tro malbona). Maksimilano Voloŝino, el la ciklo «Kimeria printempo» (unue publ. en 1911). Kiel Kimerion, laŭ la propra atesto, Voloŝino komprenis «la orientan parton de Krimeo, inter antikva Suroĵo (Sudako) kaj Kimeria Bosporo (Kerĉa markolo), diference de Taŭrido, ties [de Krimeo] okcidenta parto (la suda bordo kaj Ĥersoneso la Taŭrida)». Sur la foto estas vidaĵo al la ĉirkaŭaĵoj de Koktebelo, kie Voloŝino loĝis dum multaj jaroj.

      ru:
Давненько я ничего не переводил, вот свежая попытка (результат не слишком хорош, но и не слишком плох). Максимилиан Волошин, из цикла «Киммерийская весна» (впервые опубликовано в 1911 г.). Под Киммерией, по собственному признанию, Волошин понимал «восточную область Крыма от древнего Сурожа (Судака) до Босфора Киммерийского (Керченского пролива), в отличие от Тавриды, западной его части (южного берега и Херсонеса Таврического)». На фото — окрестности Коктебеля, где Волошин прожил много лет.


Моя земля хранит покой
Как лик иконы измождённый.
Здесь каждый след сожжён тоской,
Здесь каждый холм — порыв стеснённый.

Я вновь пришёл — к твоим ногам
Сложить дары своей печали,
Бродить по горьким берегам
И вопрошать морские дали.

Всё так же пуст Эвксинский понт
И так же рдян закат суровый,
И виден тот же горизонт,
Текучий, гулкий и лиловый.

9 февраля 1910
Konservas pacon mia ter’
Simile al ikono laca.
Brulas en ĉiu spur’ sufer’,
En ĉiu holm' — la verv’ aŭdaca.

Denove venis mi sen fort’
Al vi por ĵeti l’ viv-balastojn,
Por vagi sur l’ amara bord'
Kaj pridemandi l’ marajn vastojn.

Sed vakas plu Eŭksena pont’*,
Senŝanĝas ruĝo sunsubira,
Kaj restas sama l’ horizont’
Varia, lila kaj suspira.

* Eŭksena ponto (Πόντος Εὔξενος) — helena nomo de la Nigra maro.
trad. 05.04.2015

mevamevo: (Аватара 2013)

Возвращаюсь к своему замечательному мини-отпуску, проведённому в начале августа в Зурбагане (посёлок Орджоникидзе под Феодосией). Один из дней был посвящён пешей прогулке (на поход мало тянет) из Зурбагана в соседний Коктебель. Вышел я поздно (около 12-ти), шёл весьма неторопливо (было очень жарко), поэтому в Коктебель пришёл около пяти вечера. После этого я прокатился на небольшом судёнышке к Кара-Дагу (ещё расскажу), а возвращался в Зурбаган уже машиной. Путь в Коктебель был очень красивым, по пути я посетил могилу Максимилиана Волошина. Фоторепортаж можно увидеть под катом.

На заглавной фотке — вездесущий на моём пути и очень живописный мыс Хамелеон.



Много фоток, несколько панорам и один эсперанто-перевод )
mevamevo: (Аватара 2013)

    eo:
Nu, fakte ĝi ankoraŭ ne finiĝis, sed esence — jam jes. Morgaŭ komenciĝas aŭtuno kun tute nova viv-aranĝo. Antaŭ kelkaj tagoj mi tradukis sufiĉe faman (eble, eĉ la plej faman) versaĵon de malmulte konata rusa poeto Arsenij Tarkovskij (patro de mondfama sovetia kinreĝisoro Andrej Tarkovskij). Pro tio, ke mi jam havis muzikon por la rusa teksto (la rusan version eblas aŭskulti ĉi tie), mi provis registri ĝin ankaŭ Esperante. La rezulton vi povas aŭdi spektante la suban videon.

    ru:
Ну, фактически оно ещё не закончилось, но по сути — уже да. Завтра начинается осень с совершенно новым жизненным укладом. Несколько дней назад я перевёл на эсперанто достаточно знаменитое (вероятно, даже самое знаменитое) стихотворение не слишком широко известного русского поэта Арсения Тарковского (отца знаменитого режиссёра Андрея Тарковского). Поскольку музыка для этого стихотворения у меня уже была, я попробовал записать эту песню и на эсперанто. Результат можно услышать, если просмотреть представленное ниже видео (поскольку нормальных аудиохостингов я так и не нашёл, теперь все свои новые аудио буду заливать на ТыТрубу). Русскоязычную версию аудио пока ещё можно послушать тут.



La teksto mem kaj iom da komentoj // Текст и немного комментариев )
mevamevo: (Аватара 2013)

Что-то устал я совсем, до блога руки не доходят. Читаю, но писать лень...

Вчера поставил и опробовал свежую версию Adobe Audition (уж не помню, какую именно, но свежую). Пободался часа полтора, плюнул и снёс. Интерфейс поменялся, найти старые нужные функции стало сложно (ну, к этому, вероятно, привыкнуть можно), а когда при окончательной сводке мой голос стал откровенно глючить, я не выдержал. Возможно, нужно будет попробовать третью версию (я до сих пор работаю с версией 1.5), но в целом не думаю, что найду там какие-либо явные преимущества. Я вообще консерватор, на новый софт перехожу лишь при крайней необходимости.

В прошлый четверг и вот сегодня записывался в студии :). Ну, это, конечно, громко сказано, но тем не менее. Симферопольский композитор Вячеслав Бобров готовит издание песенного сборника и диска с песнями о Симферополе. Изначально планировалось, что я буду исполнять одну песню, но в итоге исполнил две. В субботу в филармонии в 15:00 будет концерт-презентация; если кто хочет на меня посмотреть — приходите.

По этим звукозаписывающим мотивам записал сегодня (ну, так, «на коленке»; хорошей минусовки я всё равно не нашёл, поэтому особо и не старался, так что результат может разве что лишь дать представление об общем звучании) один из своих старых переводов на эсперанто (он «не очень», но переделывать его я уже не буду за его старостью), который я, кажется, нигде широко не анонсировал. Речь идёт о всем известной «Песне Волшебника» из фильма «Обыкновенное чудо» (слова Юлия Кима, музыка Геннадия Гладкова). Под катом имеется текст перевода, если кому нужен.

Jen mia traduko de fama «Kanto de Sorĉisto» el la populara sovetia filmo «Ordinara miraklo». Sube legeblas ankaŭ la teksto.



Текст перевода // La teksto de la traduko )
mevamevo: (Аватара 2013)

Oni ja scias, ke mi estas pli-malpli fameta E-kantisto kaj E-tradukisto (almenaŭ en Postsovetio). Mi ja neniom fanfaronemas pri tiu mistitoleto. Tamen, se iu demandus min rekte, kiun mian tradukon mi konsideras la plej bona, mi sen iuj ajn duboj respondus, ke temas pri la traduko de «Что мне боль твоя...», verkita de [livejournal.com profile] paul_gr. Tiu traduko estas (dume!) plej certe mia pinta atingo. Nenion pli belan kaj pli bele mi ĝis nun tradukis. Ĝuu la prezenton de la kanto fare de la aŭtoro (la kanto estis prezentita dum la IJK-2011); vidu ankaŭ la originalan tekston...


Что мне боль твоя...
П. Гребенюк

Что мне боль твоя, что мне грусть твоя,
Что беда твоя — я не врач.
Я и сам больной, я и сам плохой,
За спиной стена неудач.

Что мне бедные, что мне сирые,
Что мне нищие у дорог.
Я и сам такой, по миру с сумой,
До костей промок и продрог.

И молился я, и постился я,
И клонился я до земли.
Но не принял Бог меня на порог,
И подался я в журавли.

Что мне зло теперь, что мне лютый зверь,
Что мне боль потерь — в вышине.
Я не по низу, я не по миру,
Я не по земле, я над ней.

Так вот жил-горел, в небесах летал,
Про любимых пел и любовь.
Вдруг под листьями кто-то выстрелил
И разбил мои крылья в кровь.

И упал я вниз обескрыленный,
Обескровленный и немой,
Но везло мне: вдруг — снизу озеро,
Выплыл раненый, но живой.

И с тех пор хожу, в небеса гляжу,
По земле брожу, да без крыл.
И не в том беда — кто-то выстрелил,
А лишь в том беда — не убил.
Viaj trist’ kaj plor’...
P. Grebenjuko (trad. P. Moĵajevo)

Viaj trist’ kaj plor’, via kor-dolor’
Por mi estas nur kroma pun’.
Ankaŭ mia viv' estas mava driv’,
Kaj molestas min misfortun’...

Povra almozul’ ĉe la strat-angul’
Preterpasu min en silent’.
Ankaŭ mi sur ter’ paŝas en mizer’
Kaj suferas pro pluv’ kaj vent’.

Estis longa fast’, estis pia ĉast’,
Adoradoj kaj preĝo-bru’.
Sed al sia sin’ Di’ ne prenis min
Kaj decidis mi iĝi gru’.

Malamika rid’, perdoj kaj perfid’ —
Ĉio iĝis tuj nura vant’.
Misaj «ĉu» kaj «se» restis en pase’ —
Estas de l’ ĉiel’ mi loĝant’.

Kun anima ard’ vivis mi en alt’
Kantis pri la am’ kun jubil’.
Sed pro ies paf’ kaj la kuglo-traf’
Iĝis sanga kaĉ’ la flugil’.

Kaj el la ĉiel’ al la lasta cel’
Falis mi sen spir’ kaj sen kri’
Tamen en la svag’ min atendis lag’ —
Viva malgraŭ l’ vund’ restis mi...

Pro ĉi fala mis’ l’ vivo iĝis griz’
Sen flugil’, sen cel’ kaj motiv’.
Ne domaĝas mi pri trapafo ĉi,
Mi domaĝas nur pri l’ postviv’...


Ja «mi bedaŭras nur pri...» gramatike/sence estas iom pli preferinda, sed mi ja tradukistas :)...
mevamevo: (Аватара 2013)

Собственно, перевод этот уже довольно старый, но я его, кажется, нигде особо не популяризировал. Так что пусть будет. Это мой перевод с эсперанто стихотворения испанского поэта Хорхе Камачо. Текст длинный, так что значительная часть идёт под кат. Оригинал можно увидеть тут.



чудо
Х. Камачо

ты написала мне — какое чудо,
когда ты сам с собою, одинокий,
среди зимы и севера. но чуда,

мы знаем, ходят лишь поодиночке,
порой иль никогда, а наше время
плодит их постоянно. можно только

лишь удивляться и одновременно
всё дальше грезить беспроблемной жизнью.
но я отвечу, хоть и временами

противно из своей спокойной жизни
украсть и пять минут. ты сообщаешь,
что есть какой-то бог; что проживает

и сын его; что если сообщенью
хочу я возразить, рука пусть пишет;
что всё ж неправ я. этим сообщеньем

меня ты раздражаешь. плюс, ты пишешь,
что дух святой тебя уже настолько
исполнил, сколь святых в святых писаньях.

ужели есть твой бог? но я нисколько
не чувствую его средь ежедневья.
быть может, умер он? когда? и сколько
Читать дальше )
mevamevo: (Аватара 2013)

Вот небольшая шалость от моего завуча (он написал это четверостишие ещё давным-давно) и от меня (перевёл буквально вчера).

Jen eta petolaĵo de mia vicestro (li verkis tiun strofon jam antaŭlongege) kaj de mi (mi tradukis ĝin nur hieraŭ).


Сказал Гораций: «Истина в вине!»
Сегодня это изреченье тоже в силе.
Но всё ж сомненье не даёт покоя мне:
А, может, истина содержится и в пиве?

(с) А. П. Дьяченко
Laŭ Horacio estas ver' en vin'.
Kaj ankaŭ nun validas tiu vero.
Sed daŭre unu dub' turmentas min:
Ĉu ver' troveblas ankaŭ en biero?

trad. P. Moĵajev
mevamevo: (Default)

    ru:
Ниже - мой перевод на эсперанто вот этого от [livejournal.com profile] mi3ch (не шедевр, но заставляет как минимум задуматься).

    eo:
Antaŭnelonge mi trovis, ke manko de la aktiva E-praktikado (nu, antaŭe, kiam mi redaktis "Kontakton", mi ja praktikis la lingvon, eĉ se skribe, ege pli aktive) rimarkeble malbonigas la traduk- kaj uz-kapablojn. Nu, pri la komunuza lingvaĵo, kompreneble, estas neniuj problemoj, sed kiam mi provas ektraduki ion pli artan, mi devas pli ofte ol antaŭe konsulti vortarojn, ĉar dubaj okazoj aperas tre ofte. Feliĉe, la vortaroj plej ofte subtenas mian lingvosenton, sed tamen necesas pli ofte praktiki la lingvon, almenaŭ traduke. Jen do eta improvizaĵo (la originalo aperis ĉe http://mi3ch.livejournal.com/2107084.html).


Militi devas la maljunuloj.
La maljunuloj, kiuj regis la landon kaj kondukis ĝin al milito.
La maljunulojn subtenos iliaj saĝo kaj vivosperto.

Militi devas la ĵurnalistoj.
Kiuj ekscitas la malamon al la alia popolo kaj alvokas venĝi niajn infanojn.
La ĵurnalistoj, kiuj revas fari la plumon glavo.

Militi devas la pastroj.
Kiuj deklaras tiun militon sankta. Militi per la armilo, sanktigita de ili.
La dio subtenas ilin. La dio ne lasas siajn idojn.

Militi devas la historiistoj.
Kiuj asertas, ke tiu ĉi lando ĉiam estis nia. Ankaŭ tiu. Ankaŭ jen tiu.
La historio mem subtenas ilian pravecon.

Sed ja militi devos ĝuste vi.
Per via aĝo, venĝemo kaj sanktigita armilo.
Por nia sankta prava afero.

mevamevo: (Default)

    ru:
Эх, что-то я давненько не переслушивал мюзикл Э. Л. Уэббера "Эвита". Сегодня вот под вечер вспомнил о нём, перепрослушал и вспомнил много интересного. Впервые я познакомился с ним где-то на третьем-четвёртом курсе и сразу полюбил не только сам мюзикл, но и всего Э. Л. Уэббера. Потом, уже году в 2004-2005, я перевёл несколько его фрагментов на эсперанто, с чем и концертирую по эсперанто-встречам до сих пор (ну, не только с этим, конечно, но эти фрагменты "идут" весьма хорошо). Фрагмент мюзикла, который я ниже осмеливаюсь представить и в моём скромном исполнении (вошедшем в мой эсперанто-альбом "Pluke-Traduke"; там, к слову, в окончании имеются какие-то неожиданные игры звукорежиссёра, за которые я ничуть не в ответе), весьма хорош. Видеоряд - из одноимённого фильма, на языке оригинала. К моему исполнению прошу отнестись с пониманием; как-никак - у меня лишь гитара, да и вообще - это мой самый-самый первый опыт звукозаписи (альбом был записан летом 2005 года, свой голос семилетней давности приятно слушать). Под катом, если кому интересно, - английский оригинал текста и мой эсперанто-перевод.

Ну, и последнее. Название данной композиции ("О, что за цирк!") вполне подходит к неумолимо приближающейся неделе модульных экзаменов :).

    eo:
Ho, jam delonge mi ne reaŭskultis la muzikalon "Evita" de A. L. Webber. Hodiaŭ vespere mi iel rememoris pri ĝi, reaŭskultis ĝin kaj rememoris multon interesan. Unuafoje mi konatiĝis kun ĝi iam dum la tria-kvara studjaro en la universitato kaj tuj ekŝatis ne nur la muzikalon, sed ankaŭ ĉiujn kreaĵojn de Webber. Poste, jam en 2004-2005 mi tradukis kelkajn ĝiajn pecojn al Esperanto, kiujn mi plu prezentas dum E-aranĝoj (nu, certe, ne nur ilin, tamen ĝuste tiuj fragmentoj "sonas" ege bone). La fragmento de la muzikalo, prezentita sube originale kaj en mia modesta prezento (kiu eniris mian albumon "Pluke-Traduke"; tie, i.a., en la fina parto enestas iuj neatenditaj petoloj de la sonreĝisoro, pri kiuj mi neniom respondecas), ege bonas. La video estas prenita el la samnoma filmo en la lingvo de la originalo. Mian plenumon mi petas trakti indulge - mi havis ja nur gitaron, kaj krome - tio estis mia plej-plej unua sperto pri kantregistrado (la albumo estis registrita somere 2005; estas agrable aŭskulti sian voĉon de la 7-jara freŝeco). En la kaŝ-parto enestas la angla originalo kaj la E-traduko por la interesitoj.

Kaj laste. La nomo de la muzikal-peco ("Ha, kia cirko!") ege konformas al la neforigeble proksimiĝanta semajno de la ekzamenoj en mia studfako. :).




А вот моё исполнение // Kaj jen mia plenumo


Текст оригинала и перевода // La teksto de la originalo kaj la traduko )
mevamevo: (Default)

    eo:
Ĉiam estas agrable trovi neatenditajn spurojn de sia ekzisto en la reto. Jen mi trovis en Youtube du ĉarmajn videojn, kiuj prezentas du kantojn el mia albumo "Pluke-Traduke" kun paralela traduko de la tekstoj en la hispanan (fare de, supozeble, Ramón Morales). Bagatelo, sed ja agrabla bagatelo. La unua kanto (kies videon mi tuj prezentas) uzas mian propran muzikon kaj mian tradukon de la ruslingva teksto de A. Saĥaltujev. Ĝi estis komponita proks. en 2002 kaj tradukita ne pli poste, ol en la 2003a (mi bone memoras, ke mi tradukis ĝin, sidante en la legejo de mia universitata biblioteko). Se iu el la esperantistaj amikoj posedas la hispanan, estus interese ekscii, ĉu bonas la traduko.

    ru:
Всегда приятно обнаружить неожиданные следы своего существования в сети. Вот нашёл на Youtube два очаровательных видео, которые представляют две песни с моего альбома "Pluke-Traduke" с параллельным переводом текстов на испанский (работы, вероятно, некоего Ramón Morales). Мелочь, но приятно. Первая песня (видео которой я тут же представляю) написана мной на стихи А. Сахалтуева примерно в 2002 году; перевод на эсперанто я сделал не позднее 2003-го (хорошо помню, что переводил, сидя в читальном зале моего университета). Если кто из друзей-эсперантистов разбирает испанские письмена (которые для меня "невразумительны зело"), было бы интересно узнать, насколько хорош перевод.





    eo:
La dezirantoj povas kompari tiun ĉi version kun la ruslingva, kiun mi plenumis ĉi-februare dum la prezentado de mia dua kantaro: http://www.youtube.com/watch?v=J5Ia6zxZTB0.

Kaj jen plia kanto el la sama albumo kun traduko en la hispanan (de la sama tradukisto/videfarinto): http://www.youtube.com/watch?v=iB01XiwnzUI (kompareblas kun la "viva" plenumo de ĉi februaro: http://www.youtube.com/watch?v=LibKJpfp9pk).

    ru:
Желающие могут сравнить эту версию с русскоязычной, которую я исполнял в этом феврале на презентации моего второго сборника: http://www.youtube.com/watch?v=J5Ia6zxZTB0.

Ну, и ещё одна песня из того же альбома с переводом на испанский (дело рук того же переводчика/видеоделателя): http://www.youtube.com/watch?v=iB01XiwnzUI (можно сравнить с "живым" исполнением в этом феврале: http://www.youtube.com/watch?v=LibKJpfp9pk)

mevamevo: (Default)

Несмотря на то, что погода в Симферополе ещё совсем не весенняя (даже не весь снег ещё стаял), сегодня вовсю светило солнце, и когда я шёл с работы домой мне даже удалось почувствовать в воздухе сла-а-абенький-слабенький такой запах весны. Не знаю, что именно даёт весне этот характерный запах, но мне он знаком очень хорошо. В общем, весна не за горами.

Весной положено влюбляться или хотя бы мириться с какими-то непонятными душевными порывами (ну, пусть и не "положено", но почему-то постоянно так получается). Это, кстати, ещё одна причина, почему я не люблю весну. Одно дело, если порывы души "прекрасны" и понятны, а вот когда они непонятны и лишь вносят в мой интровертный организм какую-то неоформленную смуту, то чего радоваться-то? Правильно - надо тихонько пережидать весну и надеяться, что порывы устаканятся и окончательно дооформятся летом :).

В любом случае, по поводу наступающей весны и связанных с нею всякого рода порывами у меня с ходу народился небольшой переводческий экспромт - вольное переложение одного из четверостиший нашего завуча, А. П. Дьяченко.


Вопросов нерешённых много всё же.
Один из них - что может человек?
Когда влюблён, он всё, конечно, может.
Когда не любит - человека нет.
       Demandoj multaj nin dum vivo trovas,
Jen unu - kion do kapablas hom'?
Amanta homo ĉion fari povas,
Dum hom' sen amo estas nur legom'.

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

September 2017

S M T W T F S
      12
3 4 5 6 78 9
10 111213141516
17181920212223
24252627282930

Syndicate

RSS Atom

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Sep. 19th, 2017 10:36 pm
Powered by Dreamwidth Studios