mevamevo: (Default)

    ru:
Сегодня я получил pdf-файл свежего выпуска «Beletra Almanako» (это весьма козырный литературный альманах на эсперанто), в котором опубликован мой перевод (с предисловием и комментариями) волошинского стихотворения «Дом поэта». Жутко рад и доволен, буду считать это моим нынешним magnum opus’ом на эсперанто :). Детали раскрывать пока не стану (есть надежда, что почта сумеет доставить мне и его бумажный вариант, тогда похвастаюсь уже с парочкой фотографий), но уже сейчас искренне поблагодарю alauxdo и vmel (которые в своё время сделали ряд ценных замечаний по поводу перевода), а также всех ЖЖшных комментаторов, которые помогали мне уяснить смысл отдельных строк волошинского оригинала и высказывали своё мнение по поводу отдельных эсперантских оборотов, которые я использовал в переводе. Подробности ещё будут!

    eo:
Hodiaŭ mi ricevis la pdf-dosieron de la freŝa «Beletra Almanako», en kiu aperis mia traduko (kun la enkonduko kaj komentoj) de la fama voloŝina versaĵo «La domo de l' poeto». Mi estas ege ĝoja kaj kontenta, kaj de nun konsideros ĉi tradukon mia Esperanta magnum opus :). La detalojn mi dume ne malkaŝos (ekzistas la espero, ke poŝto ja sukcesos liveri al mi ĝian paperan varianton, kaj mi do fanfaronos ankaŭ per unu-du fotoj), sed jam nun mi volas sincere danki al alauxdo kaj vmel (kiuj siatempe faris kelkajn valorajn rimarkojn pri la traduko), kaj ankaŭ al ĉiuj VĴ-komentantoj, kiuj helpis al mi kompreni la sencon de kelkaj linioj de la voloŝina originalo kaj esprimis sian opinion pri kelkaj E-taj parolturnoj, kiujn mi uzis en la traduko. La detaloj sekvos!

mevamevo: (Аватара 2013)

Kiel mi jam rakontis, de la 11a ĝis la 18a de julio mi estis en Jalto. La datoj estis elektitaj ne hazarde — ili koincidis kun la E-aranĝo «Krimeaj Esperanto-Tagoj». La aranĝo dekomence ne promesis esti por mi tro interesa: la akcento estis farita al ripozado kaj ekskursoj (nu, mi ja estas denaske jaltano, do tio neniel logis min), iuj interesaj E-rilataj programeroj ne estis planataj.

Do, mi venadis al la aranĝejo nur vespere. Inter la pli-malpli rimarkindaj programeroj mi povas rememori nur la koncerton de Mikaelo Povorin kaj la prezentaĵon de Ludmila Novikova (kiu prezentis siajn originalajn kaj tradukitajn versojn kaj rakontis pri sia vivo). Iom da fotoj kaj pliaj impresoj troveblas sube en la kaŝparto.

Sur la log-foto videblas la busto de Zamenhofo. Atentaj legantoj povus demandi: ĉu temas pri tiu sama busto, kiun Jefimo antaŭ kelkaj jaroj solene subakvigis ĉe Tarĥankuto por lanĉi E-strateton en la fama subakva muzeo «Aleo de famuloj» (atingebla ja nur por ranhomoj, sed, onidire, sufiĉe populara)? Jes ja! Speciale por la ĉi-jara KET Jefimo reprenis la buston kaj veturigis ĝin al Jalto. La sencon de tiu «multmova problemo» mi neniel povas kompreni...




Kelkaj pliaj fotoj kaj impresoj )
mevamevo: (Аватара 2013)

      ru:
Скончалась Эва Бондар, польская эсперантистка, ставшая одним из тех моих преподавателей, которым было суждено внести наиболее весомый вклад в то, чтобы я стал эсперантистом. Очень жаль...

      eo:
La retejo «La Balta Ondo» malgajan sciigon alportis: la 27an de oktobro 2015 en sia 94a vivojaro forpasis fama pollanda esperantistino, Cseh-instruistino Ewa Bondar.

Estas ŝi, kiu iĝis por mi unu el la plej gravaj E-instruistoj. En la jaro 2001 ŝi partoprenis la krimean aranĝon «Aroma Jalto» (kiu iĝis mia unua E-renkontiĝo), kiam ŝi gvidis la A- kaj B-seminariojn pri la Cseh-metodo. Ŝiaj lecionoj kaj simple interesaj rakontoj, ŝia tutanima sindediĉo al la afero de Esperanto tutcerte iĝis unu el la ĉefaj faktoroj, kiuj definitive alkatenis min al la komunumo. Poste ni renkontiĝis ankoraŭfoje en Jalto en 2003 kaj unu plian fojon jam en Pollando en 2005. Ŝi ĉiam elradiis optimismon kaj elegantecon; en mia memoro ŝi por ĉiam restos kiel plej afabla, sprita kaj helpema persono. Ripozu en paco, kara Ewa!

mevamevo: (Аватара 2013)

La vivo kun bestoj homigas la homon, kiu nature estas ema al stulteco, agresemo, deprimo, politiko kaj longa rigardado al televidilo.

Jen la ĉarma kaj plej kortuŝa teksto, kiun mi tradukis sen la povo cedi al la tento... — mevamevo


Komaro, reprezentantino de la granda kata popolo, naskiĝis en nekonataj cirkonstancoj kaj estis ĵetita al strato, kiel oni forĵetas rubaĵon, estante kvin semajnojn aĝa.

Kiam katido naskiĝas, ĝi pezas cent gramojn, ne vidas, ne aŭdas kaj ne havas subhararon, tial la sola maniero varmiĝi estas por ĝi rondiĝi ĉe la patrina flanko. Sed kvin semajnojn aĝa katido jam ĉion vidas, aŭdas kaj komprenas. Kaj en la nigraj brilaj okuloj de malgranda Komaro fiksiĝis grandega kaj neinfana malgajo. Ŝi eksciis, kio estas krueleco.

Sed pretere iris la homo, kiu ekvidis la grizan estaĵon sur malfortaj kruroj, kun hirtigitaj haroj kaj tragediplenaj okuloj. La estaĵo malfermadis la etan buŝon kaj miaŭis. La homo prenis la katidon kaj alportis ĝin hejmen sur la manplato.

Ŝajnas, ke la historio finiĝas ĉi tie, ĉar ĝi ricevis la feliĉan finon. Sed tamen ne, la historio iras plu, ĉar en la domo, kiun trafis Komaro, ŝin renkontis kvin lertaj, longetaj estaĵoj, kiuj alkuris la novalvenintinon kaj rigardis ŝin per siaj okuloj-butonetoj.

Kiuj ili estas? )
mevamevo: (Аватара 2013)

    eo:
Antaŭ kelkaj tagoj mi serĉis en la reto la tekston de unu kanto de la grupo Rêverie, kies albumon «Revado» mi recenzis por la revuo «La Ondo de Esperanto» (la recenzo en Esperanto legeblas ĉi tie). Kun miro mi trovis, ke ĉiuj kantoj de la albumo libere aŭskulteblas ĉe Jandekso-Muziko: sekvu la ligilon kaj malkovru la sonojn de tiu albumo, kiu ja ege plaĉis al mi (la unua disko prezentas la kantojn Esperante, la dua — itale). La tekston de la plej kortuŝa kanto «Plurmiljaraj knaboj» eblas legi ĉi tie.

Eĉ pli agrable kaj neatendite por mi estis trovi, ke mian recenzon oni tradukis el Esperanto al la itala (la traduko legeblas ĉi tie). Kompreneble, estas nenio tro prifierinda, sed la fakto mem estas interesa kaj nekutima :).

    ru:
Несколько дней назад я искал в сети текст одной песни группы Rêverie, чей альбом «Revado» я рецензировал для журнала «La Ondo de Esperanto» (текст рецензии на эсперанто можно почитать тут). С удивлением обнаружил, что все песни альбома свободно слушаются на Яндекс-Музыке: пройдите по ссылке и откройте для себя звучание этого альбома, весьма мне понравившегося (на первом диске песни представлены на эсперанто, на втором — на итальянском). Текст наиболее трогательной песни «Plurmiljaraj knaboj» («Мальчики возрастом в тысячи лет») можно увидеть здесь.

Ещё более приятно и неожиданно было обнаружить, что мою рецензию перевели с эсперанто на итальянский (перевод можно почитать тут). Понятное дело, особо гордиться нечем, но сам факт интересен и необычен :).

mevamevo: (Аватара 2013)

Mi ankoraŭfoje memorigas esperantistojn pri la utilega kaj interesega priastronomia paĝaro heavens-above.com, kiu alireblas ankaŭ en Esperanto. Ĵus mi fintradukis la sekcion «Oftaj demandoj» (la tradukado estis farata iom rapide, okaze de kelkaj plej simplaj aferoj mi havis la tenton respondi la demandon «Kial?» per mallonga frazo «Ĉar vi estas idioto ege malmulte komprenas pri la afero» :), sed mi sukcesis deteni min; eblas, ke iuj misoj/malglataĵoj ankoraŭ enestas; mi penos elsarki ilin en la plej baldaŭa tempo). Okaze de tiu ĉi paĝaro esperantistoj evidente superas la ruslingvulojn, ĉar en la rusa lingvo tiu ĉi sekcio de la paĝaro ankoraŭ ne estas alirebla (mi ja planas traduki ĝin ene de kelkaj tagoj). Se iu bonvolos informi min pri iuj mistajpoj kaj eraroj en la E-traduko (vizitu la paĝaron, elektu Esperanton en la falmenuo supre dekstre kaj poste alklaku la ligilon al «Diversaĵoj --> Oftaj demandoj (FAQ)»), mi ja estos ege danka kaj rapide korektos ĉion necesan.

mevamevo: (Аватара 2013)

    eo:
Sabate-dimanĉe en Jalto okazos vica lingva festivalo, ĉeforganizata fare de «nenomendulo». Ĉi-foje, tamen, oni povas esperi, ke almenaŭ la prezentado de Esperanto estos pli-malpli glata, ĉar ĝin iom subite-neatendite (nu, prognozeble) faros mi :). Pasintjare, dum la Moskva lingva festivalo, mi jam havis sufiĉe bonan praktikon, do mi esperas pri sukceso.

Sed mi volis rakonti pri iom alia afero. Kiel unu el la E-rilataj programeroj (aŭ eble kiel parto de granda E-prezento) estas duonplanata eventuala «prezentado de E-muziko». Mi, kompreneble, kantos, sed mi volus ankaŭ prezenti al la publiko vastegan panoramon de E-muziko almenaŭ per unuminutaj fragmentoj. Pro tio mi hieraŭ profundiĝis en mian E-muzikan arĥivon kun la celo elekti ĉ. 10-12 plej diversstilajn kaj diverslandajn muzikaĵojn kaj prepari mallongajn resumojn pri ili. Kaj jen aperis la problemeto: mia ja ne tro granda E-muzikoteko estas sufiĉe vasta por ke mi povu eĉ perdiĝi en ĝi :). Eĉ malgraŭ la fakto, ke mi recenzis la plimulton el la priserĉataj diskoj, mi foje nur ege malfacile povis imagi unuavide, kio estas tiu aŭ alia albumo kaj kion eblas trovi en ĝi. Nu jes ja, tio estas la plej elokventa pruvo pri mortnaskiteco de Esperanto :).

Finfine mi ja sukcesis. Kiel aldonaĵon (sube) mi prezentas al vi unu el la E-kantoj kiu al mi aparte plaĉas. Temas pri adapto de la famega kanto «Garota de Ipanema» («Knabino el Ipanema») de Tom Jobim (plenume de Alejandro Cossavella kaj Flávio Fonseca; trad. de Aaron Köenig). Interalie, kun tiu kanto estas ligita unu sciinda fakto por via faktoteko: preskaŭ ĉiuj verŝajne scias, ke la plej ofte «kovrata» (kopiata, aliregistrata) kanto de nia surtera civilizo estas la bitla «Yesterday», sed sciu ankaŭ, ke la dua loko laŭ la kvanto de kovraĵoj apartenas ĝuste al «Knabino el Ipanema». :)

    ru:
В связи с предстоящим на этих выходных Ялтинским языковым фестивалем (я буду представлять там эсперанто и, вероятно, подготовлю небольшую программу, отдельно посвящённую разнообразию эсперантской песенной культуры) вчера мне пришлось углубиться в свой музыкальный эсперанто-архив с целью отобрать 10-12 как можно более разнообразных в плане стилей и географии песен. То, что это оказалось довольно трудной задачей, стало для меня неожиданностью. Мою фонотеку никак нельзя назвать слишком уж большой, к тому же на большинство из имеющихся у меня альбомов я в своё время писал рецензии для различных эсперанто-журналов — и, тем не менее, я слегка потерялся :). Количества разнообразнейших альбомов с песнями на эсперанто даже в моей коллекции было вполне достаточно, чтобы я совершенно не мог вспомнить сразу, что именно за альбом я открываю и какие песни из него можно задействовать (это, безусловно, является очередным неопровержимым подтверждением тому «факту», что «эсперанто — это мёртвый и совершенно никому ненужный язык» © :)). Но в итоге я справился, конечно.

В качестве «тематического приложения» публикую одну из отобранных мною песен, которая мне особо нравится. Речь идёт об адаптации на эсперанто знаменитой песни «Garota de Ipanema» («Девушка из Ипанемы») бразильского композитора Тома Жобима (песня звучит на эсперанто в исполнении аргентинца Алехандро Коссавеллы и бразильца Флавиу Фонсеки; перевод Аарона Кёнига). Между прочим: все, наверное, знают, что по количеству разнообразнейших кавер-версий первое место в мире принадлежит битловской «Yesterday»; теперь же вы будете знать ещё и то, что второе место по количеству записанных каверов занимает именно «Девушка из Ипанемы». :)

mevamevo: (Аватара 2013)

Iu fiulo evidente aranĝis malican envulton kontaŭ nia departemento: en aprilo min forlasis mia koramikino; maje ruiniĝis la am-esperoj de la unua mia kunlaboranto; julie alia mia kunlaboranto disiĝis kun la junulino, kun kiu li konkubis 8 jarojn; aŭguste rompiĝis la geedzecaj planoj de la tria kunlaboranto... Kaj jen — hodiaŭ eĉ plia kunlaboranto disiĝis kun la junulino, kun kiu li kunvivis tri jarojn...

Ĉu ni eble invitu pastron por purigi kaj senpekigi la departementon? Iu fiaĵo ja okazas... :(

mevamevo: (Default)

   ru:
Вчера я ездил в Ялту - давал свой концерт на SAT-конгрессе, который вчера же и открылся. Всё прошло более-менее, но могло бы и лучше, если бы не "предсказуемые непредсказуемости" от вы-сами-знаете-кого :). Ну да ладно, я уже привыкший...

Повеселила обратная дорога - водитель автобуса оказался какой-то чрезвычайно утончённой натурой, поэтому почти весь путь пришлось слушать песни Кая Метова. Помните такого? Если не помните, то эммм..., как бы вам объяснить... Ну, в общем, это такой интересный исполнитель начала 1990-ых, по сравнению с которым даже Борис Моисеев - оперная звезда мировой величины. Всю дорогу я тихо ругался, ибо песен у Кая Метова оказалось до неприличия много. Про него даже шутки КВНовские ходили, типа этой: "В Москве прошли соревнования по метанию дисков. Дальше всех были заброшены диски Кая Метова и Елены Зосимовой" :).

На сам конгресс прибыло около 50-60 человек, из них около трети (или чуть больше) - европейцы (в основном Франция; есть Испания, Германия, Болгария и, если я ничего не перепутал, Дания). Под катом - ещё несколько фотографий, с небольшими описаниями. На первой фотке - собственно участники во время "вечера знакомств".

   eo:
Hieraŭ mi vizitis Jalton por koncerti en la SAT-kongreso (kiu startis hieraŭ). La koncerto pasis pli-malpli bone, kvankam la facile antaŭvideblaj neatenditaĵoj de vi-mem-scias-kiu iom malbonigis miajn humoron kaj impresojn. Nu, mi ja tamen estas jam alkutimiĝinta al tio...

Al la kongreso venis ĉ. 50-60 homoj, inter kiuj ĉirkaŭ triono estas eŭropanoj. En la kaŝparto estas prezentitaj ankoraŭ kelkaj fotoj kun mallongaj priskriboj. Sur la unua foto - la partoprenantoj dum la interkona vespero.



Ещё фотографии // Pliaj fotoj )
mevamevo: (Аватара 2013)


Jen mia adapto de la ruslingva kantoteksto...

Ĝis revid’, etulin’!
Vi forfluge lasis min.
Bone, flugu, flugu for,
Sor!

Sed ne regas min trist’:
Malgraŭ la grandega dist’
Eĉ se en fantazi’
Ja estos mi
Apud vi...


La video prezentas la rusian bandon «Agata Kristi» plenumanta tiun kanton originale en la rusa. Mia adapto iom foras de la originalo, sed mi nenion komentu.
mevamevo: (Default)

Esperantistoj estas feliĉaj homoj. Dum jam preskaŭ dekjara "oficiala" esperantisteco mi multfoje konvinkiĝis, ke ili havas minimume 3 pliajn temojn (aldone al la tutmonde uzataj "vetero", "politiko" ktp), pri kiuj eblas fari malstreĉan babiladon kun preskaŭ iu ajn ĵus ekvidita esperantisto. Kaj ili ja volonte faras tion! Jen la temoj:
    1. Kiam kaj kiel vi esperantistiĝis?
    2. Kiujn aliajn lingvojn vi scipovas?
    3. Kiel statas la aferoj en via loka klubo aŭ en via landa asocio?
:)

Pri la vereco de tiu observo mi konvinkiĝis lastfoje dum "Aroma Jalto" (mi ja povis babili nur 1 vesperon, sed ankaŭ tiam mi plezure rigardis, kiel sonas tiuj demandoj inter la freŝe konatiĝintaj esperantistoj) kaj ankaŭ 2 semajnojn antaŭe, kiam en mia domo noktumis aŭstraliano Keith Uber - antaŭ ol ekdormi ni sufiĉe multe babilis kaj certe ne povis eviti tiujn interesajn demandojn :).

I. a., ĝuste ĉi-semajne venos mia "oficiala" esperantista 10-jariĝo. Mi komencis lerni la lingvon somere 2000, sed faris tion sufiĉe malrapide (por onta akademiano :)) - la 20-lecionan lernolibron de B. Kolker mi finstudis nur fine de februaro. Do, estas iom malfacile difini certe, en kiu momento mi ankoraŭ estis lernanta la lingvon kaj en kiu momento mi ekposedis ĝin (kalkuli min esperantisto ekde la momento de aĉeto de la instrua disko ŝajnas al mi iom tro simplisma afero). Tamen dum mia unua "Aroma Jalto", tiam, maje 2001, mi ja havis mian unuan oficialan ekzamenon pri Eo kaj ricevis mian unuan oficialan dokumenton - tio okazis dank' al la "A" kaj "B" seminarioj de la IEI. Ĝuste tiam mi komprenis kaj certiĝis, ke mi ja vere scipovas tiun lingvon (iu el tiuj seminarioj, mi jam ne memoras kiu, enhavis sufiĉe detalan kaj interesan gramatikan parton; oni devis prepari ankaŭ sufiĉe grandan verkon kun la mempriskribo). Bedaŭrinde mi ne povas nun rememori la ĝustan daton, sed tio certe okazis aŭ la 7-an, aŭ la 8-an de majo 2001 (pli verŝajne - la 8-an); tion eblas kontroli nur per rigardo al la diplomoj mem, sed ili estas en Jalto.

Sed ĉiuokaze - ĝuste ĉi-semajne mi oficiale 10-jariĝas kaj transformiĝas el E-junulo al E-mezaĝulo! :)

mevamevo: (Default)

    ru:
Пятисотая запись в моём ЖЖ. Так получилось, что сегодня я обратился к воспоминаниям пятилетней давности, и выразить/описать мои переживания мне захотелось именно на эсперанто. Пять лет назад происходили странные, но удивительные вещи. Что было, того не вернёшь, но хорошо, что остаются хотя бы воспоминания, причём, чем они старше, - тем они положительнее. Прям как хорошее вино.

    eo:
Jen la kvincenta blogero en mia VĴ. Eta, sed iom agrabla jubileo. La homoj ŝatas jubileojn; kaj mi estas homo, do, nenio homa estas fremda al mi.

Hodiaŭ vespere kelkaj kurantaj okazaĵoj iom misigis mian humoron. Pro tio mi faris nenion socie utilan ĉi-vespere, sed anstataŭe enpensiĝinte relegis mian taglibron, pli ĝuste - la priskribojn de la eventoj, kiuj okazis al mi antaŭ ĝuste kvin jaroj, novembre 2005. Kvin jaroj estas sufiĉe longa tempo por ke tiamaj okazaĵoj jam iom malaktualiĝu, iĝu iom fremdaj kaj fordistancaj. Kaj tamen mi relegis tiujn tekstojn soife kaj sopirplene, ĉar la 2005-a jaro donacis al mi ege multe da animaj travivaĵoj de plej kristala delikateco kaj pureco. Tiam mi renkontis la junulinon, kiu ekposedis mian koron verŝajne pli firme kaj pli multrilate, ol ĉiuj aliaj ĝis nun renkontitaj (nu, fakte, ni trovis unu la alian jam fine de junio, sed ĝuste novembre ni plej interintimiĝis, ekloĝis kune ktp). Ŝi estis naskonta al mi bebon (filinon), sed la sorto decidis, ke nek la bebo venu en ĉi mondon, nek ni restu kune. Ni disiĝis 2,5 jarojn post nia renkontiĝo, kaj, kvankam nia kuna vivo plenis je multegaj tute stultaj miskomprenoj, ofendoj kaj kvereloj, mi ja ĝis nun rememoras ŝin kaj nian kunon.

Kio okazis, tio jam ne refareblas, sed la rememoroj restas. Kaj la repripenso de tiuj rememoroj ja daŭre iom instruas min kaj pliriĉigas mian spiritan vivon malgraŭ la multaj ŝanĝoj kaj okazaĵoj, kiuj perturbis mian estadon post tio. Nun ŝi bonfartas kaj edukas infanon. Ni kontaktas unu la alian per somosoj kelkfoje jare. Mi ne scias, ĉu kaj kion ŝi rememoras pri mi. Mi verkis pri/por ŝi nur unu versaĵon, en la pleja komenco de niaj interrilatoj, sed ĝi estas, ŝajne, la plej sincera kaj improviza (kvankam ja ankaŭ iom mallerta) inter ĉiuj miaj Esperantaj poeziaĵoj.

                                                          al L.
Trans fenestro forkuras vilaĝoj, herbejoj kaj arboj,
Kaj kolore plej buntas ĉe suna subir' firmament'.
Nin kunligis hieraŭ volupta impet' de du karnoj -
Sed hodiaŭ min ligas al vi iu svaga kor-sent'...

Vi hieraŭ min prenis, kaj premis, kaj manis sen timo,
Kunplektitis la korpoj, premiĝis ni buŝon al buŝ'...
Sed hodiaŭ vi kvazaŭ bruligas min jam en la sino,
Karesante la koron per softa kaj milda lip-tuŝ'...

26.06.05

mevamevo: (Default)

    eo:
Ŝajne, ekde la tempo, kiam ĉi blogero estis publikigita, mi jam ne plu estas redaktoro de la revuo "Kontakto". Hodiaŭ mi ricevis la konfirmon, ke la papera versio estas jam presata; ĵus mi publikigis la retan version, sendis al la CO la aŭtor-liston, dissendis la informan letereton al ĉiuj abonantoj... Jen ĉio! Laŭ la provizora interkonsento mi ja daŭre estos ligita al la revuo, ĉar Rogener (la nova redaktoro) konsentis, ke mi estu ĝia provlegisto - tamen, konsentu, tio estos jam tute alia afero.

Do, mi ne plu redaktoras! Gratuloj kaj kondolencoj estas akceptataj en la komentoj.

Kion sentas la freŝbakita eksredaktoro? Malfacilas diri. Pli verŝajnas, ke mi ja sentas malpeziĝon, ĉar la laboro pri la revuo lastatempe estis pli peniga, ol prezuriga. La nova dezajno, proponita antaŭ du jaroj fare de la nuna grafikisto, ĉiam ŝajnis al mi pli kaj pli teda kaj malvaria; post la enkonduko de tiu dezajno la revuo iĝis preskaŭ duoble malpli enhavo-plena (se kalkuli la enhavon per literoj) - tio, de unu flanko, kvazaŭ faciligis la prepar-laborojn (ĉar ja malpli da materialo preparendis), sed de la alia flanko iom "malstreĉis" min. Parte pro mia malvigleco, parte pro ĝenerala falo de abonoj kaj interesiĝo pri la paperaj eldonoj la kontribu-fluo ĉiam pli kaj pli magriĝis - kaj paralele degelis ankaŭ mia entuziasmo. Rezulte, la lastaj numeroj estis preparitaj jam sen samtiom da inspiro, kiel la numeroj, faritaj antaŭ kelkaj jaroj. Kaj, kompreneble, estas ege malfacile labori, kiam vi certe scias, ke post ioma tempo vi ja nepre estos eksigita (kaj mi ja laboris en tiu stato dum ĉ. duonjaro).

Sed estis ja ankaŭ pozitivaĵoj. Certe, la redaktora salajro. Ĝi estis ege bona laŭ la ukrainiaj mezuroj kaj ĝia malapero nepre igos min iom repripensi la buĝeton kaj iom korekti la viv-manieron (fakte, ĉi tie estas pozitivaĵo - de nun mi havos pli da ebloj por maldikiĝi :)). Kaj, tute ne laste - la laboro mem, kaj lingva, kaj krea (vi ja ne imagas, kiel multe foje necesas sorĉi super la venintaj kontribuoj por ke sur la paĝoj aperu pli-malpli kohera kaj interesa artikolo). Nu, mi ja nepre trovos ion alian por la liberiĝintaj tempo kaj fortoj...

Ĉu mi sukcesis multon fari por la revuo? Certe, la plej grava juĝanto estu la legantaro. Mi simple rememoru kaj fiksu, ke la unua numero, preparita de mi, estis la numero 2007:4. Do, mi redaktis la revuon dum precize 3 jaroj kaj sume preparis 16 numerojn (2 pliaj ja estis preparitaj fare de gast-redaktoro). Iujn tro grandajn fuŝojn mi, ŝajne, ne faris (kvankam ja estis periodoj de nestabileco, pri kiuj, tamen, ne mi sola kulpas); nun la malfruiĝo de la revuo estas la sama (ĉ. 2-3 monata), kiel en la tempo, kiam mi alprenis la redaktoradon. Tamen, certe, mi ankaŭ ne faris iujn gravajn ŝanĝojn kaj atingis nenion rimarkindan kompare al la antaŭa redaktoro (kvankam pri kelkaj apartaj artikoloj, publikigitaj sub mia redaktorado, mi aparte fieras). Do, la averaĝa subjektiva pritakso de mia laboro estas, ŝajne, nek negativa, nek pozitiva. Estas ege interese al mi, kion faros pri la revuo la nova redaktoro kaj kiudirekten evoluos "Kontakto" sub alia mano. Nu, kiu vivos - tiu vidos.

    ru:
Похоже, с момента публикации этой записи я уже не редактор журнала "Контакто". Сегодня я получил подтверждение, что бумажная версия очередного (последнего для меня) номера уже печатается; только что я выложил сетевую версию, выслал в ЦК, ну, в смысле, в центральный офис UEA список авторов, разослал информационное письмецо всем подписчикам... Вот и всё! По предварительным договорённостям я пока ещё по прежнему связан с журналом, но уже в роли корректора (до своей редакторской карьеры я уже занимался именно этим в течение нескольких лет), однако, согласитесь, это уже совсем другое.

В общем, я уже не редактор! Поздравления и соболезнования принимаются в комментариях :).

Сложно и долго объяснять, что я чувствую (к тому же, я уже всё это выразил выше на эсперанто; как подучите его - всегда сможете вернуться и перечитать :)). В любом случае, у меня теперь освободится и время, и силы, и - главное! - вдохновение для многих других дел. Может, в конце концов, за диссер примусь как следует. Ну, и чисто для истории: я редактировал журнал ровно три года - первый номер, вышедший под моим началом, был 2007:4. И вот - последний, 2010:4. Каких-то очевидных глюков и проколов за время моего руководства, кажется, не случилось, хотя и никаких выдающихся прорывов - тоже. В общем - редактор из меня получился, выходит, и не плохой, и не хороший, но уж что случилось - то случилось. Теперь будем смотреть, что сделает с журналом новый редактор.

mevamevo: (Default)

Текст на русском имеется ниже, листайте :).

eo:
Dum kelkaj unuaj majaj tagoj mi parte partoprenis la tradician jaltan E-aranĝon "Aroma Jalto". Ĝi estis mia unua E-aranĝo kaj daŭre estas la plej multfoje vizitita - mi partoprenas ĝin ĉiujare, ĉar ĝi ja okazas en mia naskiĝ-urbo. Bedaŭrinde, de jaro al jaro la intereseco de la aranĝo por mi persone ĉiam malgrandiĝas. La programo de AJ estas ĉiam la sama, ĉar celita ĉefe al la gastoj de Krimeo, kiuj volas pririgardi la vidindaĵojn de la jaltaj ĉirkaŭaĵoj (pri kiuj mi ja satas jam de la infanaĝo). Ankaŭ la skeleto de la organiza komitato kaj la ĉefaj aktivuloj estas ĉiam la samaj. Eblas diri, ke la tuta rezulto dependas nur de la kvanto kaj kvalito de la venintaj gastoj (ekzemple, ege bona AJ rezultis en la jaro 2004, kiam relative multis junularo kaj ĉion regis vere bona etoso). Ĉi-foje okazis eĉ plia malbonaĵo - la grupo de polaj krokodiloj (kiuj ja vizitas la kursojn kaj vivigas la vesperajn programerojn almenaŭ per sia ĉeesto) ne venis, tial eĉ la kvanto de la partoprenantoj estis malmulta por AJ. Nu, kion fari... Mi predikis al la dezirantoj pri la akuzativo, koncertis, vendis iom da diskoj, vespere trinkis vinojn kaj plezure babilis Esperante - la ĝuo, kiun mi lastatempe havas en ekstreme malgranda kvanto. Sube estas iom da fotoj; la ruslingvaj komentoj estos iom pli grandaj, pardonu. Ĉiuj fotoj estas pligrandigeblaj per musklako.

ru:
В течение нескольких первых майских дней я частично поучаствовал в традиционной ялтинской эсперанто-встрече "Aroma Jalto". Она была моим первым эсперанто-мероприятием, она же является и наиболее частым - я примаю в ней участие каждый год, так как она проходит в моём родном городе. К сожалению, из года в год занимательность встречи для меня лично постоянно уменьшается. Программа там всегда одна и та же, так как ориентирована в основном на гостей Крыма, которые хотят осмотреть достопримечательности окресностей Ялты (которыми я сыт по горло ещё с детства). Костяк оргкомитета и основные активисты тоже всегда одни и те же. Можно сказать, что общий итог зависит лишь от количества и качества приехавших гостей (например, шикарная AJ получилась в 2004 году, когда было относительно много молодёжи, и общая атмосфера была действительно хорошей). На этот раз случилась ещё и следующая беда - группа польских крокодилов (которые всё же посещают курсы и оживляют вечерние мероприятия хотя бы своим присутствием) не приехала, в результате даже количество участников вышло небольшим для AJ. Ну, что поделаешь... Я попроповедовал об аккузативе в эсперанто, дал концерт, продал несколько дисков, по вечерам пил вино и с удовольствием болтал на эсперанто - удовольствие, которое я в последнее время имею в чрезвычайно небольших количествах. Под катом - фоточки (их довольно много, но они небольшие, превьюшки; в лучших традициях нашего ЖЖ всё кликабельно).

Для затравки - как Вы думаете, что делает Володя Гордиенко на этих фотках? :)





Rigardi pliajn fotojn // Смотреть ещё фотки )
mevamevo: (Default)

Нижепредставленная аудиозапись - моё последнее сочинение. Стихотворение А. Фета "Серенада". Если всё будет хорошо - прозвучит вживую со словами на апрельском вечере нашего клуба "Вдохновение" 29 апреля, а пока - лишь инструментальная версия в саксофонном исполнении. Если хотите - комментируйте, но сразу говорю, что ответов может и не быть: эта Ваша весна меня несколько доконала, в очередной раз ухожу в ЖЖ-отпуск, только в этот раз он, если только не случится чего-то особо примечательного, будет особо бурным. В конце концов, я же теперь являюсь счастливым обладателем велосипеда, буду тратить освободившееся время на велотренировки и велопоездки. Текст оригинала представлен ниже. Ре-мажор - хорошая тональность, жёлтая, позитивная...

La sube prezentita aŭdio estas mia lasta kreaĵo. Temas pri la versaĵo de la rusa poeto A. Fet "Serenado". Se ĉio pasos bone, ĉi kanto sonos "vive" dum la aprila prezentaĵo de nia poezia klubo "Inspiro" la 29an de aprilo, dum jam nun vi povas ĝui la instrumentan saksofonan version. Se vi volas - komentu, tamen mi tuj avertas, ke mi povas ne respondi: la printempo iom mortbatis min, mi denove prenas libertempon pri la Vivĵurnalo, tamen, ĉi-foje ĝi estos iom tro aktiva (nur se ne okazos io tro rimarkinda). Finfine, nun mi ja estas feliĉa posedanto de biciklo, do mi uzos la liberigitan tempon por biciklaj trejniĝoj kaj vojaĝoj. La teksto kaj la laŭvorta traduko de la originalo subas. D-maĵora estas bona tonalo - flava, pozitiva...





Тихо вечер догорает,
Горы золотя;
Знойный воздух холодает, -
Спи, мое дитя!

Соловьи давно запели,
Сумрак возвестя;
Струны робко зазвенели, -
Спи, мое дитя!

Смотрят ангельские очи,
Трепетно светя;
Так легко дыханье ночи, -
Спи, мое дитя!
La vespero malrapide estingiĝas,
Origante la montojn;
La varmega aero malvarmiĝas, -
Dormu, mia kara!

Najtingaloj ekkantis jam delonge,
Anoncinte la mallumon;
Malkuraĝe ektintis la kordoj -
Dormu, mia kara!

La anĝelaj okuloj rigardas,
Lumante kun tremsento;
La spiro de la nokto ege leĝeras, -
Dormu, mia kara!
mevamevo: (Default)

ru:
Сегодня (ну, то есть вчера) был хороший день...

Объективно: Я, кажется, доделал очередной номер "Контакта". Ещё полчаса - и отошлю последние материалы дизайнеру-верстальщику. Останется ещё вычитать - и 2009-й год закрыт. А ты написал что-нибудь для "Контакта" в этом году? :) Это никогда не поздно!

Субъективно: В Крыму началась настоящая зима. С утра в Ялте снегом незначительно, но явственно припорошило горы, а в Симферополе под вечер пошёл вполне настоящий снег. Завтра в Симферополе открывается фотовыставка "По ту сторону от..." (я не участвую, но руку приложил :)). Вечером я съел в "Сказке" котлету по-киевски. Мелочи, но приятные... :)

eo:
Hodiaŭ (nu, t.e. hieraŭ) estis bona tago...

Objektive: Ŝajnas, ke mi finfaris la vican numeron de "Kontakto". Post duonhoro mi forsendos la lastajn materialojn al la dezajnisto-grafikisto. Restos ankoraŭ provlegi ĉion - kaj la jaro 2009 estos finita. Ĉu vi ion verkis por "Kontakto" ĉi-jare? :). Neniam malfruas kontribui!

Subjektive: En Krimeo komenciĝis la vera vintro. Matene en Jalto neĝo iomete (sed ja evidente) kovris la montaron, dum en Simferopolo vespere vere ekneĝis. Morgaŭ en Simferopolo estos malvermita la foto-ekspozicio "Trans la..." (la ligilo ruslingva; mi ne partoprenos la ekspozicion, sed ja iom kontribuis). Vespere en la kafejo "Skazka" mi formanĝis kotleton laŭ la kieva maniero. Bagateloj, sed ja agrablaj... :)

mevamevo: (Default)

Ru:
Пара занятных фоток с шашлыков, которые мы замутили в позапрошлую субботу в нашем дворе. Кто ничего не понял - учите эсперанто! :)



Eo:
Pasint-pasintsabate ni aranĝis en nia korto etan ŝaŝlikumadon - fakte, ni rapide marinis kaj rostis kokinaĵon, sed tamen tio ja rezultis ege bongusta! La plej amuza afero (pro kiu mi ja aranĝas ĉi blogeron) estis, ke, kiam ni estis kovrontaj la improvizitan "tablon" per iu nebezonata papero, evidentiĝis, ke ĉiuj foruzeblaj ĵurnaloj estis jam foruzitaj, tial mi oferis por ĉi afero numeron de "Heroldo de Esperanto". Jen sakrilegio! Tamen - je barbo de Zamehof! - Dio povas atesti, ke pri tia fiaĵo mi ankoraŭ neniam kulpis! Ĉiuj fotoj musklakeblas.




Jen la sama tablo kun iom pli da manĝaĵoj:



Dum la tuta ŝaŝlikumado nin najbaris ĉarma kato (evidente ne sovaĝa, ĉar sufiĉe dika kaj bone prizorgita; verŝajne, li simple promenis inter najbaraj kortoj), kiu plezure manĝis kokinajn ostojn kaj intertempe ĝentile kuŝis, atendante sian tempon.




Kaj jen denove li, belulo, grand-dimensie:

mevamevo: (Default)

Hodiaŭ mi forĵetis mian paron da pantofloj. Kutima afero, ĉu ne? Tamen... Ili estis donacitaj al mi fare de mia dua edzino, kun kiu mi kunvivis preskaŭ 2,5 jarojn. Ni disiĝis jam delonge (ĉi-decembre mi "festos" la duan datrevenon de tiu glora okazaĵo), sed tiuj pantofloj estis gardataj de mi kvazaŭ la simbolo de la iama amo. Ili jam tute triviĝis, tamen mi plu uzis ilin. Ne estas problemo aĉeti la novajn - sed mi ja plu izis ilin. Fine, mi ja havas bonan alternativon - paron da plastaj pantofloj, pli oportunaj, pli facile laveblaj, pli taŭgaj por eksterhejmaj aktivaĵoj - kaj tamen mi ja daŭre uzis tiujn malnovajn ĉifonajn pantoflojn. Ĝis hodiaŭ...

Mi forĵetis ilin - kaj min vizitis iom nekutima ideo (mi ne certas, ĉu saĝa aŭ ne). Dum mia vivo mi amis (nu, t.e., mi opinias, ke tio estis vera amo; eblas, ke mi eraras, krome, estis ja pluraj pliaj pasiiĝoj, kiujn mi ne traktas serioze) 3-foje. Kompreneble, mi oftege revenas en miaj pensoj kaj rememoroj al tiuj okazaĵoj. Kaj ial mi venis al la konkludo, ke estas (nu, almenaŭ en mia okazo) 2 indicoj/simptomoj, kiuj povas iagrade indiki la seriozecon de la kor-sento. Ili estas la kvanto de la versaĵoj, kiujn oni verkas dediĉe alpense pri la koncerna homo, kaj la deziro aŭ nedeziro reveni al tiu homo preter ĉiuj obstakloj kaj ŝajnaj seniluziiĝoj. En ĉiuj 3 koncernaj okazoj estis multaj versaĵoj (foje pli, foje - malpli multaj, sed tamen ja pluraj), kaj - kio pleje gravas! - mi vere ĝojus serioze reveni al ĉiu el tiuj tri junulinoj (malgraŭ ke ĉiuj tri estas jam edziniĝintaj, havas infanojn kaj - ĉefe! - malgraŭ ke en ĉiu okazo estis specifaj okazaĵoj, kiuj ja tute malebligis/malebligas, almenaŭ formale, nian kunecon). Kaj tamen - eĉ iama amo varmigas la animon. Amuze - la donacintino de tiuj pantolfloj ja kontaktis min por gratuli okaze de la tago de instruisto...

Jen kiom da pensoj nur pro paro da pantofloj...

mevamevo: (Default)

Hodiaŭ mi kun mia najbaro (tiu, kiu okupiĝas pri Falun Dafa) aranĝis vesperan esplor-vagadon tra kelkaj Simferopolaj manĝejoj-drinkejoj. La najbaro estas eĉ pli introverta, ol mi, tial pri la interrilatoj kun junulinoj li preskaŭ plene malspertas. Estis ege amuze vagadi kun li tra la urbo kaj aŭskulti liajn infane naivajn revojn pri tio, kiel bonus renkonti bonan junulinon, inviti ŝin tien kaj tien, ktp. Mi jam satludis tiujn ludojn, do vere amuziĝis. Finfine, ankaŭ mi ja ne estas senproblema. Iam mi jam skribis, ke foje mi emas iom sidi en iu bona kafejo por ordigi la pensojn, sed mi vere malbone konas tiaspecajn lokojn de Simferopolo kaj, estante introvertulo, mi ege malŝatas veni kien ajn - por ricevi animan plezuron mi devas ja havi specialan anim-agordon por tio kaj pli-malpli bone koni la lokon.

Do, el la hodiaŭa esplor-vagado ni gajnis, verŝajne, ambaŭ. La najbaro ĝuis almenaŭ ioman eksterloĝejan aktivadon. Kaj mi ĝuis ekkoni persone kelkajn novajn kafejojn, kiujn eblos uzi por pens-ordigo dum aŭtuno kaj vintro (ĝis la printempo mi espereble jam finordigos ĉion en mia kapo :)). La unua loko estis ege-ege ĉarma, ĝuste tio, kion mi plej preferas - kun fenestroj, kiuj rigardas al la strato, kun bela etoso, agrablaj aromoj, bongustaj kafo kaj deserto, afablaj servistinoj. Sed ja iom multekosta. Iom tro multekosta, mi eĉ dirus. Nu, oni ja devas pagi por la plezuro. La dua loko pli similis Makdonaldseskan rapidmanĝejon: kun pli-malpli bonaj manĝaĵoj kaj eĉ iom da ornamaĵoj ene, sed kun multe da plasta odoro kaj malmulte da animeco. Nu, almenaŭ la prezoj estis pli ol adekvataj.

Forlasinte la duan kafejon ni jam estis tiel sataj, ke emis iri hejmen. Sed preterpaŝante unu plian institucion mi rimarkis, ke oni proponas tie... Sed ĉi-loke mi devas haltigi min kaj rakonti interesan historion, kiun mi tuj rememoris ĉe tiu manĝejo. La historio okazis al mi kaj al Saŝa Galkin ([livejournal.com profile] alauxdo) somere 2005 dum la Zakopana IJK. Promenante tra la somera urbo iumomente ni decidis viziti iun bierejon kaj mendi iun luksan kaj nekutiman bieron. Necesas klarigi, ke nia duopo plenrajte povis nomiĝi poliglota - Saŝa perfekte regas la anglan, la germanan kaj Esperanton, pli-malpli konas la francan kaj la tataran; mi aldonis al tiuj lingvoj mian bonan scipovon de la ukraina, kiu ja multaflanke similas al la pola. Do, imagu, ke tiuj du multlingvuloj volas mendi iun interesan lokan malvarmegan bieron. Mi venas al la bufedo kaj mendas la unuan bieron, kiun mi vidas sur la menu-tabulo (tie per grandaj literoj estas skribite "Piwo z ..." - kaj estas menciataj kelkaj specoj kun diversaj aldonaĵoj; iujn vortojn, kiel, ekz., miód, mi komprenas, sed iujn ne, tamen la vorto piwo ja estas internacia en la orienta Eŭropo). Oni tamen respondas al mi, ke tiu speco aktuale mankas. Mi petas la duan, ĝi same mankas. La samo pri la tria. Sur la kvara pozicio mi trovas ion, kio estas nomata Grzaniec. Ho, kia sukceso! - mi pensas. Verŝajne, estas iu tre specifa biero, se ĝi eĉ havas tiel specialan nomon. Mi do mendas du gĵanecojn kaj iras al la tablo atendi. La biero estas verŝata iom longe, ni eĉ komencis maltrankvili. Sed finfine oni alportis al ni du tasojn da... varmvino! (mi ne certas pri la komprenebleco de tiu E-ta vorto, tamen ĝi ŝajnas al mi pli-malpli adekvata; temas pri speciala speco de spicita varmigita kaj iom dolĉigita vino). Ĝi ja estis tute bona, sed komprenu la situacion: du uloj kun pretendoj pri lingvo-konoj anstataŭ mendi malvarman bieron mendis varmegan vinon! :) Ni multe amuziĝis pri tio...

Do, en la tria kafejo mi ekvidis, ke oni proponas varmvinon. Eĉ konsiderante, ke mia sperto pri vizitado de simferopolaj kafejoj estas negranda, mi tamen nenie vidis varmvinon proponata. Mi do decidis gustumi ĝin - kaj tiel ni vizitis la trian trinkejon. La varmvino relative bonis, do mi restis kontenta.

Tiel pasis la sabata vespero. Lunde mi forveturas en Kievon, kie mi estos ĝis la 26a de septembro. Espereble mi ja povos uzi la reton tie, sed certe ne tre aktive. Kaj hodiaŭ okazis kvazaŭ simbola adiaŭo al Simferopolo.

mevamevo: (Default)
Estas ja agrable trovi, ke viaj antikvaj kaj tute neprofesiaj aktivadoj ja evidentiĝas almenaŭ iom interesaj kaj utilaj. Kaj duoble agrable estas, kiam tio rilatas al la E-aktivado.

Nun mi parolas pri mia antaŭlongege kreita kaj jam delongege ne aktualigata paĝareto http://galeriodezamenhof.narod.ru/, kie mi provis kolekti "unuloke" ĉiujn tiam haveblajn fotojn kaj bildojn de Zamenhof. Certe, la paĝaro meritas renovigon, sed mankas al mi tempo por tio.

Sed jen, hodiaŭ al mi venis interesa letero el Pollando de iu neesperantistino, kiu laŭ ĉiuj rektaj kaj nerektaj indikoj laboras en la Pollandaj poŝtaj strukturoj (en la subskribo legeblas i.a. "Wydział Usług Filatelistycznych Poczta Polska" - "Fako pri filateliaj servoj. Pola poŝto"). Ŝi en pli-malpli glata rusa lingvo informas min, ke okaze de la baldaŭ komenciĝonta UK la pola poŝto eldonis poŝtmarkon omaĝe al la 150-jariĝo de Zamenhof. Ŝi ankaŭ demandas min, ĉu mi scias, kiu aŭtoris unu el la fotoj, prezentitaj en mia paĝaro (ĝuste la priparolata foto estas prezentita ĉi tie). Ne estas klare al mi, kial ŝi interesiĝas pri tio. Ĉu ĝiste tiu foto troveblas sur la nova poŝtmarko? Ĉu oni (vaŭ!) prenis tiun foton ĝuste de mia paĝaro?

Mi, certe, respondis, ke mi scias nenion pri la deveno de la foto kaj ankaŭ demandis, pro kio estas tia intereso al ĝi. Ni atendu la eventualan respondon, sed jam nun estas klare, ke mia iama laboro estis ne tute vana, se la paĝaron kun E-rilata enhavo vizitas kaj iom atente pristudas eĉ eksterlandaj krokodiloj... :)

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

September 2017

S M T W T F S
      12
3 4 5 6 78 9
10 111213141516
17181920212223
24252627282930

Syndicate

RSS Atom

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Sep. 19th, 2017 10:37 pm
Powered by Dreamwidth Studios