Jes ja. Agento Kupero, estante en la Nigra Ejo cedis al la demono Bobo, kaj tiu ekposedis lin. Mi ne povas prezenti iun racian kialon, kial Linch elektis tian finon - li ja devis simple fini la serion kaj li havis la du eblojn: fini ĉion per holivudeca "feliĉa fino" aŭ fini ĉion laŭ morna kaj malfeliĉa tipe Lincha maniero. Li do restis fidela al si mem kaj la serio restis fakte nefinita, aŭ, pli ĝuste, ĉiu spektanto mem rajtas kaj povas imagi la eblajn variantojn de la posta evoluo de la situacio.
Re: Jugxo de Lynch