http://slvk-q.livejournal.com/ ([identity profile] slvk-q.livejournal.com) wrote in [personal profile] mevamevo 2010-07-11 08:14 pm (UTC)

Mi ja ne diras, ke tio povas progresigi la movadon. Mi provas nur kompreni la homon, kiu tion proponas.
Mi nek membras en la nova grupo de Jasuo, nek planas aliĝi, malgraŭ ke mi pli-malpli bone memoras la „himnon“.

» Kiel la nura parkerado de la himno povas "revenigi" aŭ almenaŭ puŝeti la uzantojn al la interna ideo?

Ja teorie tiaj aferoj montras, ke Esperanto estis kreita por noblaj kaj altaj repacigaj celoj, ne nur por najbareca sensignifa babilado pri vetero, kvalito de biero kaj similaj aferoj.
Mi en miaj lecionoj de Esperanto sufiĉe frue montras tekston de „La Espero“, por montri, ke la lingvouzo povas esti ankaŭ tia kaj por frue averti, ke ankaŭ tiaj temoj aperas :)

Post a comment in response:

This account has disabled anonymous posting.
If you don't have an account you can create one now.
HTML doesn't work in the subject.
More info about formatting