Entry tags:
Kiu deliras?
Hodiaŭ, kiam mi kontrolis unu malofte vizitatan ret-keston, mi trovis tie la mesaĝon el la retlisto "Ret-Info". Se mi ricevus ĝin en la unua de aprilo, mi tute ne mirus, sed la 28a de junio estas, ŝajne, iom maloportuna tempo por tiel ŝerci. Do, simple legu la suban mesaĝon (mi forigis nur la koncernajn retadresojn) kaj klarigu al mi, kio ĝi estas? Ĉu deliro aŭ iu specifa japana humuro?
От кого: De Ret-Info
Кому: Al mi
Дата: 28 Июн 2010 20:21:19
Тема: ret-info: Atestilo pri parkere scii la himnon
Karaj,
Mi decidis organizi "Societon por parkere kanti la himnon Espero".
Dum longa tempo mi mem ne povis parkere kanti la himnon "Espero". Tio estas tre hontinda afero por esperantistoj, precipe por estraranoj de landaj asocioj kaj por veteranaj esperantistoj. Ni ne dependu de la kongreslibro, kiam ni kantas la himnon en la Inauxguro kaj la Fermo. Ni kantu kun nia vizagxo rekte direktita al la verda standardo. Kiam ni povos kanti la himnon parkere, ni povos havi pli da memfido pri nia Esperanto-kapablo. Ni povos senti, ke ni eniras en pli altan nivelon. Kongresoj estos pli viglaj kun lauxtaj vocxoj. Parkeraj kantadoj certe progresigos la movadon.
Nia oragnizo estu jene:
1. Estraro: (provizore) HORI Jasuo, HOS^IDA Acus^i, TAHIRA Masako (cxiuj estas japanoj) Poste cxiuj landoj havu sian propran estraron.
2. Eldono de atestiloj
A - Ni, tri estraranoj, ekzamenos kandidatojn. Kiam ni konstatas, ke tiuj povas parkere kanti la himnon, ni donas al ili atestilon pri tio.
B. - Tiuj sukcesintoj havas rajton ekzameni aliajn kandidatojn, kaj kiam tiuj sukcesos, laux iliaj rekomendoj la Societo donas al tiuj novaj sukcesintoj la atestilon. Tiamaniere ni plimultigos la sukcesintojn.
C. - Se eblos, ni havos kunsidojn en diversaj kongresoj kaj seminarioj.
Ni atendas vian helpon kaj partoprenon en tiu projekto.
HORI Jasuo (s-ro)
<retadreso>
Poŝta adreso
el [azio]
-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
Ĉu eble mi proklamu la fondon de la "Asocio por parkere memori la Esperantan alfabeton"? Aŭ de tiu eĉ pli utila: "Asocio por ĝuste, certe kaj ekzakte scii, kiu estas la iniciatinto de Esperanto"... :)))
no subject
no subject
no subject
Nomon de Zamenhof homoj ja kutime scias (kvankam mi povas imagi „progresanton“ kun svagaj scioj pri historio de la lingvo), sed la himnon kvazaŭ plejparto ne scias tute aŭ scias nur du-tri liniojn.
Eble laŭ Hori Jasuo, scio de la himno povus revenigi uzantojn de la lingvo al ĝia idea idealisma kerno. Има нещо вярно.
no subject
no subject
Mi nek membras en la nova grupo de Jasuo, nek planas aliĝi, malgraŭ ke mi pli-malpli bone memoras la „himnon“.
» Kiel la nura parkerado de la himno povas "revenigi" aŭ almenaŭ puŝeti la uzantojn al la interna ideo?
Ja teorie tiaj aferoj montras, ke Esperanto estis kreita por noblaj kaj altaj repacigaj celoj, ne nur por najbareca sensignifa babilado pri vetero, kvalito de biero kaj similaj aferoj.
Mi en miaj lecionoj de Esperanto sufiĉe frue montras tekston de „La Espero“, por montri, ke la lingvouzo povas esti ankaŭ tia kaj por frue averti, ke ankaŭ tiaj temoj aperas :)
no subject
Laŭ miaj scioj, la granda plimulto de pli-malpli bonkvalitaj E-lernolibroj kaj kursoj ja nepre parol(et)as kaj pri la historio de la lingvo, kaj pri la pacigaj ideoj de Z. Se iu kurso aŭ lernolibro tute evitas tion - nu, tio estas la problemo de metodiko. Sed ĉiuokaze, mia cerbo obstine rifuzas kompreni, kiamaniere la kreo de similaj acosioj povas ripari la mankojn de la metodiko... :)
no subject
Legu en la revuo "Esperanto", majo 2010, p. 105 - kion plian tute serioze proponas la altestimata japana samideano.
Tion eĉ Gonĉarov ne proponus.
Маразм крепчал...
no subject
no subject
no subject
no subject
Vi estas gramatikisto, tradukanto, artisto, redaktoro kaj multo utila por la Esperanta medio; sed plejparto de tiu popolo legas aliĝilojn kaj scias parkere du-tri versojn el iu lernokanteto. Por motivigi progreson ĉe tiaj когнитивно простых ekzistas diversaj lokaj manieroj; ankaŭ la rusia movado praktikis aferojn kiel „rakontu ajnan versaĵon parkere kaj havu
centrublankvindolaran rabaton“ (mi memoras, ke ĉiuj lernis „Ho mia kor'“).Eble ne estas ioj, pri kio ĝuste tiu revuo ĝuste en tia stilo skribu, sed per si mem ne estas ia aparte maladekvata aŭ senutila ideo.
no subject
no subject
La metodo ŝajnas simila al trompaĵo por infanetoj. Ion similan mi povas elpensi ke jam vidis dum lernado en la unua-tria lernojaro en t.n. "prooktobra steletularo". Kiu tralegis tri paĝojn el (porekzemple) "La magiisto el Smeralda urbo" kaj povas rerakonti la enhavon, do ricevas la steleton sur murа listo de la steletularo.
no subject
Ne forlasu vian shanсon!!!
Ne forlasu la shanсon -- nun vi povas igi la estaro de la "Societo por parkere kanti la himnon Espero" de tuta Ukrainio.
Kaj ankaw disvastigi Esperanton. Imagu kiom da homoj decidos esperantighi kiam ili vidos esperantistoj kantantaj la himnon parkere.
Re: Ne forlasu vian shanсon!!!
Mi pigras rapidi. Esperanto venkos eĉ malgraŭ la "helpo" de la himno-kantantoj :)
Re: Ne forlasu vian shanсon!!!
Re: Ne forlasu vian shanсon!!!
Увековечил
Re: Увековечил
Ну, видишь, сколько продуктивности из моей критики вышло, благодаря твоему участию :).
no subject
Persone, mi trovas "parkere" multe pli facila ol "kanti".
no subject