mevamevo: (Default)
mevamevo ([personal profile] mevamevo) wrote2012-08-08 06:48 pm

Kaj rapide kreskas la afero per laboroj de la kunkantantoj...

Miaj esperanto-parolantaj amikoj certe memoras la epokfaran historion pri la fondo de la societo por parkere kanti la himnon (parto 1, parto 2). Antaŭ kelkaj tagoj min atingis la informoj de Marek Blahuš pri tio, ke la afero ja progresas: dum la lasta SES estis organizita "tre sukcesa ekzameno pri parkera kantado de La Espero". Oni povas spekti videon de tiu satanumado en YouTube kaj eĉ legi la vikipedian artikolon pri la tuta himnokanta sagao. I. a., tiu artikolo eĉ mencias min kiel unu el la kritikantoj de la ideo (kvankam mi ja tute ne kritikis, mi esprimis nur plej galan kaj acidan malakceptemon de tiu ideo). Ho, esperantistoj ja tiel esperantistas...

Do, pro tio, ke mia "ŝatata kalo" estis denove redolorigita, mi finfine realigis tion, kion proponis [livejournal.com profile] sxakludant antaŭ longega tempo: la teksto de la himno estas plenumita laŭ la melodio de fama kanto "Jožin z bažin". Nepre necesas diri, ke tiu ĉi registraĵo estas la unua por mia nova gitaro (ĝi ja foje sonas iom akre, sed nur pro tio, ke la mikrofono estis metita tro proksime, alie ĝi simple ne estus sufiĉe sensiva).

Amuziĝu! :)


[identity profile] kuperschmidt.livejournal.com 2012-08-08 03:52 pm (UTC)(link)
ггитлер капут...:) в смысле, нихт ферштейн

[identity profile] n1maerd.livejournal.com 2012-08-08 04:31 pm (UTC)(link)
Multoj gratulojn!

[identity profile] irjska.livejournal.com 2012-08-08 07:35 pm (UTC)(link)
iale mi me rimarkis tiun cxi sxusxuradon pri parkur-himno. Cxarma kaj nekredebla afero, dankon :)

[identity profile] helaterna.livejournal.com 2012-08-08 08:21 pm (UTC)(link)
Лепота! На каком-нибудь ЙЕСе этот был бы суперхит))))

[identity profile] yury-finkel.livejournal.com 2012-08-09 06:53 am (UTC)(link)
Al mi tre plaĉis la vorto «satanumado» :)

[identity profile] vmel.livejournal.com 2012-08-09 03:59 pm (UTC)(link)
Aŭ eblas male: kanti laŭ la himna melodio jen tion:
http://www.autodidactproject.org/other/vespero.html

Sed malfacilas parkerigi, oni ja konstante erare kantos la kutimaĵon...

[identity profile] vmel.livejournal.com 2012-08-09 04:05 pm (UTC)(link)
Да, и не забудь самому Мареку послать. Он оценит, песенка про Йожина ему должна быть знакома...
Edited 2012-08-09 16:05 (UTC)

[identity profile] vmel.livejournal.com 2012-08-10 07:18 am (UTC)(link)
Ещё можно петь на мотив "Хороши весной в саду цветочки":

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta vok';
Per flugiloj de la
plej facila vento
Nun de loko flugu ĝi al lok'. (2я половина повторяется)

[identity profile] rana-peregrina.livejournal.com 2012-08-13 11:46 am (UTC)(link)
*подпрыгивает и хлопает в ладоши от восторга* Скачала себе на плеер :)

[identity profile] sxakludant.livejournal.com 2012-09-05 04:45 am (UTC)(link)
еще попробуй на припев песенки уно уно уно ун моменто