mevamevo: (Default)

    ru:
В этой записи представлена одна лишь «непереводимая игра слов», понятная только эсперантистам. Ну, неэсперантисты могут, конечно, прогнать всё это через гугло-переводчик, но честно предупрежу, что в подавляющем большинстве случаев они всё равно «не проникнутся»...

    eo:
Jen mia kolekto/rikolto de «modernaj proverboj» kaj proverbecaj esprimoj. Mi esperas, ke la rezultoj de miaj fantazio kaj improvizado plaĉos al vi! :)


    Pri la vivo...

• Por ke la buso alvenu — nur cigaredon elprenu

• Longe blat’ kaŝe kuŝas, sed oni ĝin fine babuŝas

• Plebiscitoj kaj balotoj — nur bugritoj kaj bugrotoj

• Blogaĵ’ proksimas al preto, sed misfunkcias interreto

• Multas komentoj, sed la plaĉa ne venas

• Stultulo vin ne komprenos, nepetite tuj intervenos

• Ne ekzistas sanktulo sen pediko kaj pulo

• Al la buŝo de oni vanas maskon proponi

• Unu pri saltoreto rezonas, la alia retkonekton disdonas

• Por ke la kosmoŝipa bloko estu scienca, ne sufiĉas nomi ĝin tia

• Disdonante po dek milojn malavare prefere faru tion dolare

• Kiu konas nek Halejon nek Galilejon, por tiu ĉiu kometo estos nova profeto
        Rimarko: en la rusa la familinomoj Галлей (por Edmundo Halejo) kaj Галилей (por Galileo Galilejo)
        sonas pli simile, ol en Esperanto, tial la apudmeto de tiuj du nomoj en la rusa sonas pli komike.



Pliaj proverbetoj pri la lingvo kaj movado... )
mevamevo: (Default)

Miaj esperanto-parolantaj amikoj certe memoras la epokfaran historion pri la fondo de la societo por parkere kanti la himnon (parto 1, parto 2). Antaŭ kelkaj tagoj min atingis la informoj de Marek Blahuš pri tio, ke la afero ja progresas: dum la lasta SES estis organizita "tre sukcesa ekzameno pri parkera kantado de La Espero". Oni povas spekti videon de tiu satanumado en YouTube kaj eĉ legi la vikipedian artikolon pri la tuta himnokanta sagao. I. a., tiu artikolo eĉ mencias min kiel unu el la kritikantoj de la ideo (kvankam mi ja tute ne kritikis, mi esprimis nur plej galan kaj acidan malakceptemon de tiu ideo). Ho, esperantistoj ja tiel esperantistas...

Do, pro tio, ke mia "ŝatata kalo" estis denove redolorigita, mi finfine realigis tion, kion proponis [livejournal.com profile] sxakludant antaŭ longega tempo: la teksto de la himno estas plenumita laŭ la melodio de fama kanto "Jožin z bažin". Nepre necesas diri, ke tiu ĉi registraĵo estas la unua por mia nova gitaro (ĝi ja foje sonas iom akre, sed nur pro tio, ke la mikrofono estis metita tro proksime, alie ĝi simple ne estus sufiĉe sensiva).

Amuziĝu! :)


mevamevo: (Default)

Esperantistoj estas feliĉaj homoj. Dum jam preskaŭ dekjara "oficiala" esperantisteco mi multfoje konvinkiĝis, ke ili havas minimume 3 pliajn temojn (aldone al la tutmonde uzataj "vetero", "politiko" ktp), pri kiuj eblas fari malstreĉan babiladon kun preskaŭ iu ajn ĵus ekvidita esperantisto. Kaj ili ja volonte faras tion! Jen la temoj:
    1. Kiam kaj kiel vi esperantistiĝis?
    2. Kiujn aliajn lingvojn vi scipovas?
    3. Kiel statas la aferoj en via loka klubo aŭ en via landa asocio?
:)

Pri la vereco de tiu observo mi konvinkiĝis lastfoje dum "Aroma Jalto" (mi ja povis babili nur 1 vesperon, sed ankaŭ tiam mi plezure rigardis, kiel sonas tiuj demandoj inter la freŝe konatiĝintaj esperantistoj) kaj ankaŭ 2 semajnojn antaŭe, kiam en mia domo noktumis aŭstraliano Keith Uber - antaŭ ol ekdormi ni sufiĉe multe babilis kaj certe ne povis eviti tiujn interesajn demandojn :).

I. a., ĝuste ĉi-semajne venos mia "oficiala" esperantista 10-jariĝo. Mi komencis lerni la lingvon somere 2000, sed faris tion sufiĉe malrapide (por onta akademiano :)) - la 20-lecionan lernolibron de B. Kolker mi finstudis nur fine de februaro. Do, estas iom malfacile difini certe, en kiu momento mi ankoraŭ estis lernanta la lingvon kaj en kiu momento mi ekposedis ĝin (kalkuli min esperantisto ekde la momento de aĉeto de la instrua disko ŝajnas al mi iom tro simplisma afero). Tamen dum mia unua "Aroma Jalto", tiam, maje 2001, mi ja havis mian unuan oficialan ekzamenon pri Eo kaj ricevis mian unuan oficialan dokumenton - tio okazis dank' al la "A" kaj "B" seminarioj de la IEI. Ĝuste tiam mi komprenis kaj certiĝis, ke mi ja vere scipovas tiun lingvon (iu el tiuj seminarioj, mi jam ne memoras kiu, enhavis sufiĉe detalan kaj interesan gramatikan parton; oni devis prepari ankaŭ sufiĉe grandan verkon kun la mempriskribo). Bedaŭrinde mi ne povas nun rememori la ĝustan daton, sed tio certe okazis aŭ la 7-an, aŭ la 8-an de majo 2001 (pli verŝajne - la 8-an); tion eblas kontroli nur per rigardo al la diplomoj mem, sed ili estas en Jalto.

Sed ĉiuokaze - ĝuste ĉi-semajne mi oficiale 10-jariĝas kaj transformiĝas el E-junulo al E-mezaĝulo! :)

mevamevo: (Default)

   ru:
Ниже идёт трудно переводимая и воспроизводимая эсперанто-тематика; Ваш покорый слуга несколько стебётся над кой-какими нынешними реалиями нашего эсперанто-мира. В самом конце - я исполняю гимн эсперанто-движения в несколько модернизированной музыкальной обработке.

   eo:
Kiel mi jam rakontis, la estonteco de nia movado riskas iĝi tre sukcesa jam tre baldaŭ dank' al la iniciato de la bonintenca japano, kiuj fondis specialan societon por "parkere kanti la himnon". Nu, mi ne estis tre mirigita, kiam antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis la jenan kortuŝan informon pri la agado de tiu societo:


От кого: De Ret-Info
Кому: Al mi
Дата: Вт 17 Авг 2010 17:56:36
Тема: ret-info: Parkere kantu la himnon "La Espero"

Karaj,

Mi fondis societon por parkere kanti la himnon "La Espero" en junio. Gxis nun 18 personoj sukcesis ricevi atestilon. Dum la UK en Kubo 5 homoj ekzamenigxis kaj cxiuj sukcesis. Cxu vi pensas, ke la nombro 18 estas granda?

Multaj esperantistoj ne povas parkere kanti la himnon "La Espero". Tio estas tre hontinda afero kiel esperantisto. Ni kantu la himnon kun nia vizagxo rekte direktita al la verda standardo. Kiam ni povas kanti la himnon parkere, ni povas havi pli da memfido pri nia Esperanto-kapablo, pli da amo al Esperanto. Ni povos senti, ke ni eniras en pli altan nivelon. Kongresoj estos pli viglaj kun lauxtaj vocxoj. Parkeraj kantadoj certe progresigos la movadon.

Kiel ekzameni

Jam estas 18 sukcesintoj. Ili havas rajton ekzameni aliajn kandidatojn, kaj kiam tiuj sukcesos, laux iliaj rekomendoj la Societo donas al tiuj novaj sukcesintoj la atestilon. Tiamaniere ni plimultigos la sukcesintojn. Mi esperas sukceson al cxiuj.

HORI Jasuo (s-ro)
[retadreso]
[posxta adreso]

laux [landa-agado]

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu


La homoj ja laboras - semas kaj semas konstante!!! :)))))))

Tamen, post ioma pricerbumo de la afero mi ja decidis, ke la iniciato de la japano estas tre bona, tamen, ne sufiĉe bona. Miaopinie, la ĉefa problemo estas ne tio, ke malmultaj scipovas kanti la himnon parkere, sed la fakto, ke la himno mem, pli ĝuste - ĝia muzika vesto - estas iom malmoderna kaj eksmoda.

Lige kun tio mi solene proklamas la fondon de la "Societo por modernigo kaj plivigligo de la Esperanta himno".

La ĉefa ideo estas modernigi la muzikon de la himno, fari ĝin pli vigla kaj danco-simila. Multaj gejunuloj venas al Esperanto, sed kiam jam preskaŭ fine de la baza kurso ili aŭdas nian himnon unuafoje, ili teruriĝas kaj forlasas nian karan movadon. Por ripari tiun bedaŭrindan mankon, ni preparis iom alian version de la himno (kun la nova titolo "Nova sento"), kiu certe plaĉos al gejunuloj - laŭ tiu muziko eblas danci, aranĝi iujn sportajn aktivaĵojn kaj eĉ ludi la Bambon. La enkonduko de tiu novigita versio certe multe progresigos la movadon, ĉar ebligos ne nur kanti, sed ankaŭ danci la himnon, kio donos al la samideanoj eĉ pli da amikeca sento kaj pli da amo al Esperanto.

Aliĝu al nia societo! La membreco estas senpaga. Ĉiu nova membro senpage ricevos (indiku la elektronikan adreson!) du mp3-dosierojn: la novan himnon kaj ĝian karaokean version. Estas planataj kunvenoj de la societo kadre de kongresoj kaj aliaj E-aranĝoj, komuna kantado kaj dancado de la himno, bierumado kaj eventuale ankaŭ aliaj aktivaĵoj cele al la progresigo de la movado. Ne hezitu! Lasu komentojn sube de tiu ĉi blogero kaj aliĝu tuj! Ĉiuj kune per modernigo de la himno por la progresigo de la lingvo internacia!!!


mevamevo: (Default)

Hodiaŭ, kiam mi kontrolis unu malofte vizitatan ret-keston, mi trovis tie la mesaĝon el la retlisto "Ret-Info". Se mi ricevus ĝin en la unua de aprilo, mi tute ne mirus, sed la 28a de junio estas, ŝajne, iom maloportuna tempo por tiel ŝerci. Do, simple legu la suban mesaĝon (mi forigis nur la koncernajn retadresojn) kaj klarigu al mi, kio ĝi estas? Ĉu deliro aŭ iu specifa japana humuro?




От кого: De Ret-Info
Кому: Al mi
Дата: 28 Июн 2010 20:21:19
Тема: ret-info: Atestilo pri parkere scii la himnon


Karaj,

Mi decidis organizi "Societon por parkere kanti la himnon Espero".

Dum longa tempo mi mem ne povis parkere kanti la himnon "Espero". Tio estas tre hontinda afero por esperantistoj, precipe por estraranoj de landaj asocioj kaj por veteranaj esperantistoj. Ni ne dependu de la kongreslibro, kiam ni kantas la himnon en la Inauxguro kaj la Fermo. Ni kantu kun nia vizagxo rekte direktita al la verda standardo. Kiam ni povos kanti la himnon parkere, ni povos havi pli da memfido pri nia Esperanto-kapablo. Ni povos senti, ke ni eniras en pli altan nivelon. Kongresoj estos pli viglaj kun lauxtaj vocxoj. Parkeraj kantadoj certe progresigos la movadon.

Nia oragnizo estu jene:

1. Estraro: (provizore) HORI Jasuo, HOS^IDA Acus^i, TAHIRA Masako (cxiuj estas japanoj) Poste cxiuj landoj havu sian propran estraron.


2. Eldono de atestiloj

A - Ni, tri estraranoj, ekzamenos kandidatojn. Kiam ni konstatas, ke tiuj povas parkere kanti la himnon, ni donas al ili atestilon pri tio.

B. - Tiuj sukcesintoj havas rajton ekzameni aliajn kandidatojn, kaj kiam tiuj sukcesos, laux iliaj rekomendoj la Societo donas al tiuj novaj sukcesintoj la atestilon. Tiamaniere ni plimultigos la sukcesintojn.

C. - Se eblos, ni havos kunsidojn en diversaj kongresoj kaj seminarioj.

Ni atendas vian helpon kaj partoprenon en tiu projekto.


HORI Jasuo (s-ro)
<retadreso>
Poŝta adreso

el [azio]


-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu


Ĉu eble mi proklamu la fondon de la "Asocio por parkere memori la Esperantan alfabeton"? Aŭ de tiu eĉ pli utila: "Asocio por ĝuste, certe kaj ekzakte scii, kiu estas la iniciatinto de Esperanto"... :)))

mevamevo: (Default)

ru:
La Fina Venko-то, оказывается, совсем рядом! Как всё-таки полезно знать или хотя бы понимать иностранные языки. Проверяю списки наблюдения в википедии; отслеживая правки в некоторых контролируемых мною статьях, каким-то боком выхожу на статью об Академии интерлингвы. Ради интереса решаю глянуть, что там они на своей интерлингве написали про эту академию. Потом выхожу на заглавную страницу тамошней википедии и вижу, что избранной статьёй (Articulo eminente) у них, как это ни забавно, является статья об эсперанто. Ну, естественно, захожу глянуть - и не верю своим глазам! Эсперанто, оказывается, является официальным языком микрогосударства (правда, непризнанного) Хатт-Ривер. Русская википедия этого факта пока не знает, но английская не даст соврать: "Language: English (official and common); French, Esperanto (per constitution)". Более того, на официальном сайте государства в конституции можно прочесть следующее: "Article 8. English language is the official language of the State as well as French and Esperanto in second and third language."

Мелочь, конечно, а приятно :). Может, провозгласить мне своё собствнное государство с эсперанто в качестве официального языка? Кто готов принять гражданство? :)

eo:
La Fina Venko evidentiĝis jam tre proksima! Per iom kurba vojo, foliumante diverslingvajn paĝojn de vikipedio mi malkovris, ke memproklamita mikroŝtato Princujo de la Rivero Hutt mencias Esperanton kiel sian ŝtatan lingvon. Oni povas legi tion ankaŭ en la konstitucio de la ŝtato (vd. la oficialan paĝaron): "Article 8. English language is the official language of the State as well as French and Esperanto in second and third language."

Certe, ĉio ĉi estas malgravaĵo, tamen amuza kaj agrabla. Ĉu eble mi proklamu mian propran ŝtaton kun Esperanto kiel oficiala lingvo? Kiu pretus civitaniĝi? :)

mevamevo: (Default)

La unua ĉi-jara numero de Kontakto jam iom post iom atingas siajn abonantojn. Hodiaŭ mi eksciis, ke en tiu ĉi numero aperis minimume unu plej amuza mistajpo - la nomo de la aŭtoro de la artikolo pri la komputila arto anstataŭ "Aleksandro" iĝis "Aleksando". La eraro estas vere amuza, ĉar, unue, estis mi, kiu tajpis tiun tekston (kaj tiun personon mi ja konas sufiĉe bone, temas pri [livejournal.com profile] alauxdo), due - ĉar la persono kun misskribita nomo estas la provleganto de la revuo :). Jes, vere, provlegisto - provlegu vin mem! :)))

Feliĉe, la eraro estis ripetita 2-foje: en la artikolo mem kaj en la enhav-tabelo. Mi diras "feliĉe", ĉar aliokaze la legantoj de la revuo ja riskus esti trafitaj de skizofrenio, sed ni sukcese gardis ilin kontraŭ tiu plago :).

Hodiaŭ mi forsendis al la grafikisto la materialojn por la 2a numero; ĝi espereble estos interesa, ĉar kelkaj materialoj, miaopinie, vere pintas kaj pimpas. Bedaŭrinde, por la 3a numero la materialoj dume mankas. Karaj miaj amikoj, eble estas ĝuste via destino savi tiun numeron? La proponita temo estas "Urboj – interesaj kaj impresaj"; vi povas rakonti pri via propra urbo, pri via ŝatata urbo aŭ male - pri la malŝatata urbo, gravas, ke la rakonto estu interesa. Ne nepre indas prepari longan artikolon pri la historio de via loĝloko, eblas rakonti pri iu apartaĵo, pri iu nekutima afero, kiun havas nur via urbo. Kaj ne forgesu pri la fotoj!

mevamevo: (Default)

Mi ege malmulte legas ion el la Esperanta blogaro. Fakte, krom la blogojn de kelkaj miaj amikoj el la Viva Ĵurnalo mi legas nenion, dum, onidire, la Esperanta blogumado vivas kaj floras ĉe ipernity.com. Al mi tamen mankas tempo kaj deziro legi ion tie, kie mi ne havas konton (kaj ne planas havi), ĉar, laŭ miaj iom pesimismaj impresoj, vere bon-enhavaj kaj bon-lingvaj blogoj en Esperanto estas eĉ pli maloftaj, ol tiuj en la rusa lingvo.

Tamen, laŭ la indiko de [livejournal.com profile] n1maerd hodiaŭ mi konatiĝis kun la jeno: Plena Misilustrita Vortaro Desperanto. Se iu ankoraŭ ne legis - mi sincere rekomendas, estas vere amuze.

mevamevo: (Default)

Hodiaŭ mi kun mia najbaro (tiu, kiu okupiĝas pri Falun Dafa) aranĝis vesperan esplor-vagadon tra kelkaj Simferopolaj manĝejoj-drinkejoj. La najbaro estas eĉ pli introverta, ol mi, tial pri la interrilatoj kun junulinoj li preskaŭ plene malspertas. Estis ege amuze vagadi kun li tra la urbo kaj aŭskulti liajn infane naivajn revojn pri tio, kiel bonus renkonti bonan junulinon, inviti ŝin tien kaj tien, ktp. Mi jam satludis tiujn ludojn, do vere amuziĝis. Finfine, ankaŭ mi ja ne estas senproblema. Iam mi jam skribis, ke foje mi emas iom sidi en iu bona kafejo por ordigi la pensojn, sed mi vere malbone konas tiaspecajn lokojn de Simferopolo kaj, estante introvertulo, mi ege malŝatas veni kien ajn - por ricevi animan plezuron mi devas ja havi specialan anim-agordon por tio kaj pli-malpli bone koni la lokon.

Do, el la hodiaŭa esplor-vagado ni gajnis, verŝajne, ambaŭ. La najbaro ĝuis almenaŭ ioman eksterloĝejan aktivadon. Kaj mi ĝuis ekkoni persone kelkajn novajn kafejojn, kiujn eblos uzi por pens-ordigo dum aŭtuno kaj vintro (ĝis la printempo mi espereble jam finordigos ĉion en mia kapo :)). La unua loko estis ege-ege ĉarma, ĝuste tio, kion mi plej preferas - kun fenestroj, kiuj rigardas al la strato, kun bela etoso, agrablaj aromoj, bongustaj kafo kaj deserto, afablaj servistinoj. Sed ja iom multekosta. Iom tro multekosta, mi eĉ dirus. Nu, oni ja devas pagi por la plezuro. La dua loko pli similis Makdonaldseskan rapidmanĝejon: kun pli-malpli bonaj manĝaĵoj kaj eĉ iom da ornamaĵoj ene, sed kun multe da plasta odoro kaj malmulte da animeco. Nu, almenaŭ la prezoj estis pli ol adekvataj.

Forlasinte la duan kafejon ni jam estis tiel sataj, ke emis iri hejmen. Sed preterpaŝante unu plian institucion mi rimarkis, ke oni proponas tie... Sed ĉi-loke mi devas haltigi min kaj rakonti interesan historion, kiun mi tuj rememoris ĉe tiu manĝejo. La historio okazis al mi kaj al Saŝa Galkin ([livejournal.com profile] alauxdo) somere 2005 dum la Zakopana IJK. Promenante tra la somera urbo iumomente ni decidis viziti iun bierejon kaj mendi iun luksan kaj nekutiman bieron. Necesas klarigi, ke nia duopo plenrajte povis nomiĝi poliglota - Saŝa perfekte regas la anglan, la germanan kaj Esperanton, pli-malpli konas la francan kaj la tataran; mi aldonis al tiuj lingvoj mian bonan scipovon de la ukraina, kiu ja multaflanke similas al la pola. Do, imagu, ke tiuj du multlingvuloj volas mendi iun interesan lokan malvarmegan bieron. Mi venas al la bufedo kaj mendas la unuan bieron, kiun mi vidas sur la menu-tabulo (tie per grandaj literoj estas skribite "Piwo z ..." - kaj estas menciataj kelkaj specoj kun diversaj aldonaĵoj; iujn vortojn, kiel, ekz., miód, mi komprenas, sed iujn ne, tamen la vorto piwo ja estas internacia en la orienta Eŭropo). Oni tamen respondas al mi, ke tiu speco aktuale mankas. Mi petas la duan, ĝi same mankas. La samo pri la tria. Sur la kvara pozicio mi trovas ion, kio estas nomata Grzaniec. Ho, kia sukceso! - mi pensas. Verŝajne, estas iu tre specifa biero, se ĝi eĉ havas tiel specialan nomon. Mi do mendas du gĵanecojn kaj iras al la tablo atendi. La biero estas verŝata iom longe, ni eĉ komencis maltrankvili. Sed finfine oni alportis al ni du tasojn da... varmvino! (mi ne certas pri la komprenebleco de tiu E-ta vorto, tamen ĝi ŝajnas al mi pli-malpli adekvata; temas pri speciala speco de spicita varmigita kaj iom dolĉigita vino). Ĝi ja estis tute bona, sed komprenu la situacion: du uloj kun pretendoj pri lingvo-konoj anstataŭ mendi malvarman bieron mendis varmegan vinon! :) Ni multe amuziĝis pri tio...

Do, en la tria kafejo mi ekvidis, ke oni proponas varmvinon. Eĉ konsiderante, ke mia sperto pri vizitado de simferopolaj kafejoj estas negranda, mi tamen nenie vidis varmvinon proponata. Mi do decidis gustumi ĝin - kaj tiel ni vizitis la trian trinkejon. La varmvino relative bonis, do mi restis kontenta.

Tiel pasis la sabata vespero. Lunde mi forveturas en Kievon, kie mi estos ĝis la 26a de septembro. Espereble mi ja povos uzi la reton tie, sed certe ne tre aktive. Kaj hodiaŭ okazis kvazaŭ simbola adiaŭo al Simferopolo.

mevamevo: (Default)
ru (la blogero en la rusa):
Как и обещал вчера, рассказываю про второй отжиг с альбома "Fek al Esperanto". Опять же, неэсперантисты, к сожалению, не прочувствуют его так, как это можно прочувствовать, но тем не менее... Заодно и немного окунусь в детство.

Когда я был ещё маленьким, по телевизору часто показывали передачу "Детский час". Может, кто и помнит, у неё ещё была такая совершенно сумасшедшая заставка с двигающейся и изгибающейся настольной лампой. Передача особо запомнилась уроками английского языка, которые проводились в форме показа и разбора английского мультфильма "Muzzy in Gondoland" (внимание, ссылка на английскую википедию). Мультик для детей, начинающих изучать английский язык, вполне неплохой: в меру забавный и довольно хорошо проработанный дидактически. Правда, в тогдашнюю эру развала Советского Союза идея преподавания английского языка посредством этого мультфильма на нашем телевидении была реализована довольно топорно: рядом с ведущим сидел какой-то полуаутентичный англичанин, который как попка-дурак повторял по пять раз фразы и обороты (магнитофоном работал, короче). Сюжет мультика в двух словах следующий: садовник Боб (в эсперанто-версии его из каких-то политических соображений окрестили Карлом) влюблён в принцессу Сильвию, но на его пути становится злой гений по имени Ковакс. Боба заключают в тюрьму, где он знакомится с умопомрачительным чудищем из космоса по имени Мази, которое питается исключительно часами (ну, в смысле, приборами, показывающими время). С его помощью Боб побеждает Ковакса и у него с Сильвией всё получается как нельзя лучше.

Как я уже сказал, мультик сам по себе довольно потешный и симпатичный; неудивительно, что он у меня остался в памяти. Неудивительно также, что он запал в душу не только мне, так как в 1995 году Международный институт эсперанто (базируется в Гааге) после официальных переговоров с BBC (студией-производителем) издал на видео-кассете эсперанто-адаптацию фильма. Эсперанто-версия была качественно озвучена и оказалась довольно удачной (из-за структурных особенностей эсперанто в течение часового мультика удалось представить практически всю базовую грамматику - намного больше, чем "преподано" в английской версии). Немудрено, что во второй половине 90-х годов (когда интернета, электронных версий учебников эсперанто и обучающих сайтов типа http://lernu.net ещё не было) с этим видео-курсом все носились как дурни с писаными торбами; на то время он считался чуть ли не высшим достижением эсперантской педагогики. Я не застал то замечательное время лично, но имел удовольствие ознакомиться с предисторией, историей и даже постисторией этого проекта, когда несколько лет тому назад перечитывал полную электронную подборку журнала "Eventoj" (он выходил каждые две недели c 1992 по 2002 год). Одним словом, фильм стал довольно знаковым явлением в эсперанто-сообществе. Несмотря на то, что видеокассеты становятся раритетом, а сам мультфильм можно без проблем посмотреть в интернете, чудаки из IEI до сих пор пытаются его впаривать неискушёным неофитам за довольно кругленькую по нашим украинским меркам сумму.

После этого необходимого вступления (Вы ведь узнали много нового и интересного, не так ли? :)) возвращаюсь к обещанному отжигу. Композиция номер 14 под сакраментальным названием "Tro da fungoj" ("Слишком много грибов") - это именно то, что нам нужно. На фоне психоделической музыки, представлящей собой уникальное сочетание варгана и расстроенной губной гармошки, звучит диалог, "нарезанный" из фраз, звучащих в вышеописанном мультике. Вот перевод:

      - Карл, ты меня слышишь? (это Мази говорит)
(небольшая пауза, дальше Карл отвечает несколько испуганным голосом)
      - Кто здесь?
      - Я! Мази!
      - Мази! (говорится полурадостно)... Мази? (говорится удивлённо, как-будто Карл одновременно думает что-то вроде "#% #%&* #*%@, какой ещё Мази?")... А-а! Привет, Мази, как поживаешь? (говорится радостно)
      - Спасибо, хорошо. Во сколько начинается застолье?
(после небольшой паузы несколько испуганным голосом Карл отвечает)
      - Кто здесь?
      - Я!
      - Да! Мази! (радостно)
      - Карл, ты меня слышишь?
      - Да, Мази!
      - Во сколько начинается застолье?
      - Вовсе нет! После полудня.
      - О, так я опаздываю...
      - Застолье начинается рано.
      - Рано?
      - Вовсе нет, застолье будет поздно, Мази.
      - Карл, ты меня слышишь?

Вот и всё, вот и поговорили... Грибов действительно было много. Отжиг просто адский, если понимать всю подоплёку (ну, я постарался Вам её передать, извините, если Вам совсем не смешно) и слышать эту психоделическую музыкальную мазню. Наберусь наглости и выложу эту композицию у себя в Контакте, если зарегистрированы - послушаете. Надеюсь, эти чудики не будут на меня в обиде - в конце концов я же их рекламирую... :)

eo (запись на эсперанто):
Kiel mi promesis hieraŭ, en ĉi blogero mi rakontos pri la dua ĉarma frenezaĵo de la disko "Fek al Esperanto". Sed antaŭ ol mi komencos, mi faros kelkajn enkondukajn memorigojn.

Ĉu vi memoras la siatempe furoran animacian filmon "Mazi en Gondolando"? Ĝi estas E-adapto de fama porinstrua angla filmo "Muzzy in Gondoland". Meze de la 1990-aj jaroj ĝi estis ege fama en la E-mondo kaj estis konsiderata preskaŭ kiel la plej avangarda maniero instrui la lingvon. Nu, fakte, tio estis vero, ĉar interreto kaj la paĝaroj similaj al http://lernu.net tiam ankoraŭ ne ekzistis. Mi mem ne trafis tiun tempon (mi esperantistiĝis nur en 2000), sed pri la situacio mi scias el la revuo "Eventoj" (kies plenan elektronikan arkivon mi tralegis antaŭ kelkaj jaroj). Nu, certe ne estos troigo diri, ke la filmo iĝis unu el la plejaj karakterizaĵoj de la E-vivo tiutempa.

Do, post tiu enkonduko mi revenu al la 14-a trako de la albumo, kiu nomiĝas "Tro da fungoj". Fone de vere psikedela muziko, kiu prezentas strangan miksaĵon de vargano (buŝ-harpo; anĉohava memsona pinĉ-muzikilo) kaj misagordita buŝ-harmoniko, sonas la dialogo, kunmetita el "tranĉaĵoj" el la filmo, pri kiu mi enkondukumis. Jen la transskribo de la dialogo (en la originala versio la ĉefa heroo havis la nomon Bob, sed pro iuj politikaj konsideroj oni rebaptis lin Karlo):

      - Karlo, ĉu vi aŭdas min? (estas Mazi, kiu diras tion)
(eta paŭzo, post kiu Karlo respondas per iom timigita voĉo)
      - Kiu parolas?
      - Mi! Mazi!
      - Mazi! (dirita duonĝoje)... Mazi? (dirita kun miro, kvazaŭ Karlo samtempe pensas ion similan al "$#co de boaco, kiu Mazi ĝi estas?")... Ho-o! Saluton, Mazi, kiel vi fartas? (dirita ĝoje)
      - Dankon, bone. Je kioma horo komenciĝas la festeno?
(post eta paŭzo Karlo respondas per iom timigita voĉo)
      - Kiu parolas?
      - Mi!
      - Jes! Mazi! (ĝoje)
      - Karlo, ĉu vi aŭdas min?
      - Jes, Mazi!
      - Je kioma horo komenciĝas la festeno?
      - Tute ne! Posttagmeze.
      - Ho ve, mi malfruas...
      - La festeno komenciĝas frue.
      - Frue?
      - Tute ne, la festeno malfruas, Mazi.
      - Karlo, ĉu vi aŭdas min?

Jen la tuta dialogo... Ŝajne, la fungoj vere estis iom tro multaj. La frenezaĵo estas ege amuza, se memori pri la fono de la historio (nu, mi ja penis iom memorigi ĝin al vi, sed se vi tute ne estas informitaj pri tio, la frenezaĵo certe vin ne impresos; do, pardonu, se ĝi ne estis por mi amuza). Mi tamen sincere ridas jam duan tagon sinsekve... :)

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

June 2025

S M T W T F S
1234567
8 9 1011 121314
15161718192021
22232425262728
2930     

Syndicate

RSS Atom

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Jun. 19th, 2025 01:00 pm
Powered by Dreamwidth Studios