mevamevo: (Аватара 2013)
mevamevo ([personal profile] mevamevo) wrote2013-10-10 07:49 pm

La teksto de la rekomendo pri la propraj nomoj estas publikigita

Hodiaŭ oni oficiale publikigis kaj disvastigis la tekston de la Akademia rekomendo pri la propraj nomoj (pri kiu mi jam diskutas en mia antaŭa blogero). En la paĝaro de la Akademio mem ĝi, ŝajne, ankoraŭ mankas, sed oni povas konsulti ĝin en la retejo de "Sezonoj". Viaj kontent- aŭ indign-esprimoj estas tre atendataj :).

[identity profile] yury-finkel.livejournal.com 2013-10-11 06:04 am (UTC)(link)
Laŭ mi, subskribo sub tiu dokumento devus esti ne «Akademio de Esperanto», sed «Kapitano Evidento».
Edited 2013-10-11 06:04 (UTC)
ext_809876: (Default)

[identity profile] oldasapujo.livejournal.com 2013-10-11 10:54 am (UTC)(link)
Pleje inspiras subskribo de la rekomendo:
«La estraro de la Akademio de Esperanto kaj la direktoro de la Sekcio pri Prononco: Christer Kiselman, prezidanto; Brian Moon, vicprezidanto; Probal Dasgupta, vicprezidanto kaj direktoro de la Sekcio pri Prononco; Renato Corsetti, sekretario».
Oni legu: Цхристер Киселман, Бриан Моон...