mevamevo: (Default)
mevamevo ([personal profile] mevamevo) wrote2010-08-21 07:07 pm

De himno-parkerigo al himno-plivigligo!

   ru:
Ниже идёт трудно переводимая и воспроизводимая эсперанто-тематика; Ваш покорый слуга несколько стебётся над кой-какими нынешними реалиями нашего эсперанто-мира. В самом конце - я исполняю гимн эсперанто-движения в несколько модернизированной музыкальной обработке.

   eo:
Kiel mi jam rakontis, la estonteco de nia movado riskas iĝi tre sukcesa jam tre baldaŭ dank' al la iniciato de la bonintenca japano, kiuj fondis specialan societon por "parkere kanti la himnon". Nu, mi ne estis tre mirigita, kiam antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis la jenan kortuŝan informon pri la agado de tiu societo:


От кого: De Ret-Info
Кому: Al mi
Дата: Вт 17 Авг 2010 17:56:36
Тема: ret-info: Parkere kantu la himnon "La Espero"

Karaj,

Mi fondis societon por parkere kanti la himnon "La Espero" en junio. Gxis nun 18 personoj sukcesis ricevi atestilon. Dum la UK en Kubo 5 homoj ekzamenigxis kaj cxiuj sukcesis. Cxu vi pensas, ke la nombro 18 estas granda?

Multaj esperantistoj ne povas parkere kanti la himnon "La Espero". Tio estas tre hontinda afero kiel esperantisto. Ni kantu la himnon kun nia vizagxo rekte direktita al la verda standardo. Kiam ni povas kanti la himnon parkere, ni povas havi pli da memfido pri nia Esperanto-kapablo, pli da amo al Esperanto. Ni povos senti, ke ni eniras en pli altan nivelon. Kongresoj estos pli viglaj kun lauxtaj vocxoj. Parkeraj kantadoj certe progresigos la movadon.

Kiel ekzameni

Jam estas 18 sukcesintoj. Ili havas rajton ekzameni aliajn kandidatojn, kaj kiam tiuj sukcesos, laux iliaj rekomendoj la Societo donas al tiuj novaj sukcesintoj la atestilon. Tiamaniere ni plimultigos la sukcesintojn. Mi esperas sukceson al cxiuj.

HORI Jasuo (s-ro)
[retadreso]
[posxta adreso]

laux [landa-agado]

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu


La homoj ja laboras - semas kaj semas konstante!!! :)))))))

Tamen, post ioma pricerbumo de la afero mi ja decidis, ke la iniciato de la japano estas tre bona, tamen, ne sufiĉe bona. Miaopinie, la ĉefa problemo estas ne tio, ke malmultaj scipovas kanti la himnon parkere, sed la fakto, ke la himno mem, pli ĝuste - ĝia muzika vesto - estas iom malmoderna kaj eksmoda.

Lige kun tio mi solene proklamas la fondon de la "Societo por modernigo kaj plivigligo de la Esperanta himno".

La ĉefa ideo estas modernigi la muzikon de la himno, fari ĝin pli vigla kaj danco-simila. Multaj gejunuloj venas al Esperanto, sed kiam jam preskaŭ fine de la baza kurso ili aŭdas nian himnon unuafoje, ili teruriĝas kaj forlasas nian karan movadon. Por ripari tiun bedaŭrindan mankon, ni preparis iom alian version de la himno (kun la nova titolo "Nova sento"), kiu certe plaĉos al gejunuloj - laŭ tiu muziko eblas danci, aranĝi iujn sportajn aktivaĵojn kaj eĉ ludi la Bambon. La enkonduko de tiu novigita versio certe multe progresigos la movadon, ĉar ebligos ne nur kanti, sed ankaŭ danci la himnon, kio donos al la samideanoj eĉ pli da amikeca sento kaj pli da amo al Esperanto.

Aliĝu al nia societo! La membreco estas senpaga. Ĉiu nova membro senpage ricevos (indiku la elektronikan adreson!) du mp3-dosierojn: la novan himnon kaj ĝian karaokean version. Estas planataj kunvenoj de la societo kadre de kongresoj kaj aliaj E-aranĝoj, komuna kantado kaj dancado de la himno, bierumado kaj eventuale ankaŭ aliaj aktivaĵoj cele al la progresigo de la movado. Ne hezitu! Lasu komentojn sube de tiu ĉi blogero kaj aliĝu tuj! Ĉiuj kune per modernigo de la himno por la progresigo de la lingvo internacia!!!


[identity profile] alauxdo.livejournal.com 2010-08-21 07:09 pm (UTC)(link)
Vi plu arde ludas kun la nova ludilo? :)

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2010-08-21 07:53 pm (UTC)(link)
Estas la malnova ludilo. Se vi memoras, mi iam donacis al vi por iu festo tiun ĉi melodion. Ĉi-versie mi nur aldonis la voĉon :).

[identity profile] alauxdo.livejournal.com 2010-08-21 08:10 pm (UTC)(link)
Jes-jes, mi memoras tiun MMS-on, cxu ne? :)

P.S.: En mia origina komento mi provis eluzi la duecon de la verbo "ludi" kaj sekve "ludilo", mi ne certas, cxu vi kaptis tion aux ne.

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2010-08-22 06:39 am (UTC)(link)
Mi iam sendis al vi mp3-dosieron kun tiu muziko :).

[identity profile] sxakludant.livejournal.com 2010-08-22 02:57 am (UTC)(link)
la motivo ja restis sama... Mi espris, ke vi plene k nerekoneble sxangxos la muzikon

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2010-08-22 06:40 am (UTC)(link)
Kompleta ŝanĝ' de l' melodi' estus nedezirinda romp' de la tradicio. Modernigo ne estas plena ŝanĝo. Nia Societo aparte zorgas pri la konservo de la Esperantaj tradicioj.

[identity profile] vmel.livejournal.com 2010-08-23 02:30 pm (UTC)(link)
Amuze. Sendu ankau al mi.

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2010-08-23 02:57 pm (UTC)(link)
Bone, mi faros ĉi-vespere.

[identity profile] kostikvento.livejournal.com 2010-08-24 04:27 pm (UTC)(link)
Sendu ankaŭ al mi (al «kostik punkto vento» ĉe Gomajlo).

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2010-08-24 05:09 pm (UTC)(link)
Farite!

[identity profile] laticq.livejournal.com 2010-08-26 06:23 pm (UTC)(link)
Хаха, Esperanto Disco! Ну, по аналогии с Italo Disco.. ну там Sabrina, Sandra, Desireless.. Ладно, проехали.

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2010-08-26 06:29 pm (UTC)(link)
Ну, я не знаю, как назвать этот стиль, но моей целью было просто несколько оживить гимн, который всегда исполняется в строгом классическом хоровом исполнении. Народу нравится, у меня уже около десятка человек mp3-шки запросило... :)

[identity profile] laticq.livejournal.com 2010-08-26 06:32 pm (UTC)(link)
Могу минусовку получше сделать.

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2010-08-26 06:42 pm (UTC)(link)
Спасибо, конечно, но оно трудов не стоит, это ж просто ради хохмы.

К слову, этой вещи нету даже в midi, всё делалось в старом добром редакторе SoundClub. Его ранние досовские версии ещё могли экспорт и импорт мидишек делать, а последняя форточная версия только в wav экспортирует - и всё. Так что возни слишком много надо, чтобы всё это переделывать.
(deleted comment)

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2010-08-26 06:50 pm (UTC)(link)
Француз Фелисьен Меню де Мениль. Я, собственно, в музыке ничего не менял, только аранжировочку сделал и небольшую вставку в самом начале с басовой партией.

[identity profile] laticq.livejournal.com 2010-08-26 06:49 pm (UTC)(link)
Кто сочинял музыку?

А вот такой ерундой я балуюсь:

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2010-08-26 06:54 pm (UTC)(link)
Ага, я заглянул в Ваш журнал, послушал кое-что. Ничего, приятно, но меня больше привлекают классические симфонические формы. Инструментальной музыки у меня почти нет, в основном песни. Можете поискать у меня по тегам "моё творчество" и "сборник" - по последнему можно найти видео с презентации моего сборника, там я пою свои песни.

[identity profile] laticq.livejournal.com 2010-08-26 07:04 pm (UTC)(link)
Ага, очень хорошо поете. У меня с лирикой совсем плохо.

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2010-08-26 07:29 pm (UTC)(link)
Спасибо.

[identity profile] leonichjo.livejournal.com 2010-08-27 06:48 pm (UTC)(link)
Paŭlo, grandan dankon al vi pro la vekanta bonegan humoron versio de la himno kaj pro la dosieroj kun ĝi!

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2010-08-27 07:09 pm (UTC)(link)
Nedankinde! Sed, pardonu, ĉu jam ricevis la dosierojn aŭ nur planas tion?

[identity profile] leonichjo.livejournal.com 2010-08-28 04:31 pm (UTC)(link)
Jes, mi jam ricevis ilin: via letero atingis min bonorde. Grandan dankon!

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2010-08-29 03:40 pm (UTC)(link)
Bone :).

(Anonymous) 2010-08-27 08:48 pm (UTC)(link)
Ankaux mi estas deziranto por ricevi la dosierojn :)

[identity profile] maksimo.livejournal.com 2010-08-27 08:49 pm (UTC)(link)
Pardonu, mi forgesis nomigxi.

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2010-08-27 09:22 pm (UTC)(link)
Vi forgesis ankaŭ iel indiki vian retadreson. Ĉu vi kredas, ke mi memoras aŭ konstante aktualigas la adresojn de ĉiuj miaj E-konatoj? ;)

Mian adreson vi povas legi en la supera blogero.

[identity profile] maksimo.livejournal.com 2010-08-30 06:20 am (UTC)(link)
Pardonu, mi ial forgesis aldoni la adreson.
Bonvolu sendi al: maksimo cxe mail punkto ru.

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2010-08-30 08:58 am (UTC)(link)
Bone, mi faros ĉi-vespere.

Эсперанто+музыка+вокал

[identity profile] retorta01.livejournal.com 2010-09-07 09:24 am (UTC)(link)
Похоже на португальский с испанским.Мне латынь ближе(Recipe:.....)

Re: Эсперанто+музыка+вокал

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2010-09-07 10:04 am (UTC)(link)
Ну, на латыни я кроме рецепта ничего и не напишу. А на эсперанто общаюсь свободно :). Так что мне ближе именно он.

[identity profile] sxakludant.livejournal.com 2010-09-18 12:43 pm (UTC)(link)
hodiaux mi trovis unu tauxgan melodion por la himno de Eo!
gxi estas melodio de la refreno de Jojxin z bajxin!
ankaux la filmo estas tauxga!

[identity profile] sxakludant.livejournal.com 2010-09-18 01:17 pm (UTC)(link)
eblas kanti ecx cxion kun tiu filmo
en la mondon venis no- venis nova sento
tra la mondo iras fo iras forta voko
per flugiloj de faci de facila vento
nun de loko flugu gxi flugu gxi a loko
ne-al gla-vo sangonsoifanta
gxi-la ho-man tirasfamilion
al-la mond-e ternemilitanta
gxi-pro me-sas sanktan harmonion
la sola problemo estas, ke en la filmo post tiuj vortoj estas montrataj kantantaj homoj, sed en la esperanta himno cxi tie mankas vortoj

[identity profile] sxakludant.livejournal.com 2010-09-18 02:39 pm (UTC)(link)
можно даже попробоватьнацти гденьдь вставить типо
al-la mond-e terneenuanta
gxi-pro po-nas gajanmelodion

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2010-09-18 04:32 pm (UTC)(link)
Jes, vere, kun minimumaj ŝanĝoj la melodio taŭgos por la teksto! :) Bona ideo, eble mi provos ion elprodukti ĉi-rilate. :)

[identity profile] leonichjo.livejournal.com 2011-01-28 02:34 pm (UTC)(link)
Jen mia himnovarianto (iusence):

http://e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?p=85804&highlight=#85804

:-)

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2011-01-29 02:29 pm (UTC)(link)
Amuze! :)

[identity profile] irjska.livejournal.com 2012-08-08 07:32 pm (UTC)(link)
amuze, dankon :)

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2012-08-08 07:49 pm (UTC)(link)
Nedankinde! :)