mevamevo: (Default)
mevamevo ([personal profile] mevamevo) wrote2012-08-08 06:48 pm

Kaj rapide kreskas la afero per laboroj de la kunkantantoj...

Miaj esperanto-parolantaj amikoj certe memoras la epokfaran historion pri la fondo de la societo por parkere kanti la himnon (parto 1, parto 2). Antaŭ kelkaj tagoj min atingis la informoj de Marek Blahuš pri tio, ke la afero ja progresas: dum la lasta SES estis organizita "tre sukcesa ekzameno pri parkera kantado de La Espero". Oni povas spekti videon de tiu satanumado en YouTube kaj eĉ legi la vikipedian artikolon pri la tuta himnokanta sagao. I. a., tiu artikolo eĉ mencias min kiel unu el la kritikantoj de la ideo (kvankam mi ja tute ne kritikis, mi esprimis nur plej galan kaj acidan malakceptemon de tiu ideo). Ho, esperantistoj ja tiel esperantistas...

Do, pro tio, ke mia "ŝatata kalo" estis denove redolorigita, mi finfine realigis tion, kion proponis [livejournal.com profile] sxakludant antaŭ longega tempo: la teksto de la himno estas plenumita laŭ la melodio de fama kanto "Jožin z bažin". Nepre necesas diri, ke tiu ĉi registraĵo estas la unua por mia nova gitaro (ĝi ja foje sonas iom akre, sed nur pro tio, ke la mikrofono estis metita tro proksime, alie ĝi simple ne estus sufiĉe sensiva).

Amuziĝu! :)


[identity profile] irjska.livejournal.com 2012-08-08 07:35 pm (UTC)(link)
iale mi me rimarkis tiun cxi sxusxuradon pri parkur-himno. Cxarma kaj nekredebla afero, dankon :)

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2012-08-08 07:52 pm (UTC)(link)
Estas ja feliĉe, ke ili ĝis nun restis ne tro rimarkitaj. Tamen, kiel oni povas vidi, ili ja penas disvastigi sian ideologion.

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2012-08-09 08:41 am (UTC)(link)
Jes, certe, ĉiu agu laŭ sia plaĉo.