mevamevo: (Аватара 2013)
mevamevo ([personal profile] mevamevo) wrote2013-10-10 07:49 pm

La teksto de la rekomendo pri la propraj nomoj estas publikigita

Hodiaŭ oni oficiale publikigis kaj disvastigis la tekston de la Akademia rekomendo pri la propraj nomoj (pri kiu mi jam diskutas en mia antaŭa blogero). En la paĝaro de la Akademio mem ĝi, ŝajne, ankoraŭ mankas, sed oni povas konsulti ĝin en la retejo de "Sezonoj". Viaj kontent- aŭ indign-esprimoj estas tre atendataj :).

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2013-10-11 02:34 pm (UTC)(link)
La rekomendo ja NE forkondamnis tiun manieron de la subskribado ;). Se la subskribintoj decidis, ke la ĝusta prononco de iliaj nomoj por ili ne gravas - nu, tio estas ilia decido. Krome, ni koncedetu (almenaŭ humure), ke la akademianoj estas tiel famaj, ke iliaj nomoj estas konsiderataj kiel universale konataj :).

Ĉu vi vere esperis, ke jam tagon post la akcepto de la rekomendo la E-mondeto tute kaj plene ŝanĝiĝos? Klaras ja, ke ni devos fari ankoraŭ tre longan vojon...
ext_809876: (Default)

[identity profile] oldasapujo.livejournal.com 2013-10-11 06:13 pm (UTC)(link)
Nu-u... Tamen ja estus bela paŝo tuj fari ĝuste laŭ sia rekomendo.

[identity profile] mevamevo.livejournal.com 2013-10-11 07:39 pm (UTC)(link)
Rekomendo ja ne estas devigo. Tamen principe mi konsentas kun vi.