Kiu deliras?
Jul. 5th, 2010 07:37 pm![[personal profile]](https://www.dreamwidth.org/img/silk/identity/user.png)
Hodiaŭ, kiam mi kontrolis unu malofte vizitatan ret-keston, mi trovis tie la mesaĝon el la retlisto "Ret-Info". Se mi ricevus ĝin en la unua de aprilo, mi tute ne mirus, sed la 28a de junio estas, ŝajne, iom maloportuna tempo por tiel ŝerci. Do, simple legu la suban mesaĝon (mi forigis nur la koncernajn retadresojn) kaj klarigu al mi, kio ĝi estas? Ĉu deliro aŭ iu specifa japana humuro?
От кого: De Ret-Info
Кому: Al mi
Дата: 28 Июн 2010 20:21:19
Тема: ret-info: Atestilo pri parkere scii la himnon
Karaj,
Mi decidis organizi "Societon por parkere kanti la himnon Espero".
Dum longa tempo mi mem ne povis parkere kanti la himnon "Espero". Tio estas tre hontinda afero por esperantistoj, precipe por estraranoj de landaj asocioj kaj por veteranaj esperantistoj. Ni ne dependu de la kongreslibro, kiam ni kantas la himnon en la Inauxguro kaj la Fermo. Ni kantu kun nia vizagxo rekte direktita al la verda standardo. Kiam ni povos kanti la himnon parkere, ni povos havi pli da memfido pri nia Esperanto-kapablo. Ni povos senti, ke ni eniras en pli altan nivelon. Kongresoj estos pli viglaj kun lauxtaj vocxoj. Parkeraj kantadoj certe progresigos la movadon.
Nia oragnizo estu jene:
1. Estraro: (provizore) HORI Jasuo, HOS^IDA Acus^i, TAHIRA Masako (cxiuj estas japanoj) Poste cxiuj landoj havu sian propran estraron.
2. Eldono de atestiloj
A - Ni, tri estraranoj, ekzamenos kandidatojn. Kiam ni konstatas, ke tiuj povas parkere kanti la himnon, ni donas al ili atestilon pri tio.
B. - Tiuj sukcesintoj havas rajton ekzameni aliajn kandidatojn, kaj kiam tiuj sukcesos, laux iliaj rekomendoj la Societo donas al tiuj novaj sukcesintoj la atestilon. Tiamaniere ni plimultigos la sukcesintojn.
C. - Se eblos, ni havos kunsidojn en diversaj kongresoj kaj seminarioj.
Ni atendas vian helpon kaj partoprenon en tiu projekto.
HORI Jasuo (s-ro)
<retadreso>
Poŝta adreso
el [azio]
-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
Ĉu eble mi proklamu la fondon de la "Asocio por parkere memori la Esperantan alfabeton"? Aŭ de tiu eĉ pli utila: "Asocio por ĝuste, certe kaj ekzakte scii, kiu estas la iniciatinto de Esperanto"... :)))
no subject
Date: 2010-07-12 07:38 pm (UTC)no subject
Date: 2010-07-12 07:46 pm (UTC)no subject
Date: 2010-07-12 08:24 pm (UTC)Vi estas gramatikisto, tradukanto, artisto, redaktoro kaj multo utila por la Esperanta medio; sed plejparto de tiu popolo legas aliĝilojn kaj scias parkere du-tri versojn el iu lernokanteto. Por motivigi progreson ĉe tiaj когнитивно простых ekzistas diversaj lokaj manieroj; ankaŭ la rusia movado praktikis aferojn kiel „rakontu ajnan versaĵon parkere kaj havu
centrublankvindolaran rabaton“ (mi memoras, ke ĉiuj lernis „Ho mia kor'“).Eble ne estas ioj, pri kio ĝuste tiu revuo ĝuste en tia stilo skribu, sed per si mem ne estas ia aparte maladekvata aŭ senutila ideo.
no subject
Date: 2010-07-12 09:11 pm (UTC)no subject
Date: 2010-08-19 06:08 am (UTC)La metodo ŝajnas simila al trompaĵo por infanetoj. Ion similan mi povas elpensi ke jam vidis dum lernado en la unua-tria lernojaro en t.n. "prooktobra steletularo". Kiu tralegis tri paĝojn el (porekzemple) "La magiisto el Smeralda urbo" kaj povas rerakonti la enhavon, do ricevas la steleton sur murа listo de la steletularo.
no subject
Date: 2010-08-19 11:20 am (UTC)