Oct. 4th, 2009

mevamevo: (Default)

Hodiaŭ mi forĵetis mian paron da pantofloj. Kutima afero, ĉu ne? Tamen... Ili estis donacitaj al mi fare de mia dua edzino, kun kiu mi kunvivis preskaŭ 2,5 jarojn. Ni disiĝis jam delonge (ĉi-decembre mi "festos" la duan datrevenon de tiu glora okazaĵo), sed tiuj pantofloj estis gardataj de mi kvazaŭ la simbolo de la iama amo. Ili jam tute triviĝis, tamen mi plu uzis ilin. Ne estas problemo aĉeti la novajn - sed mi ja plu izis ilin. Fine, mi ja havas bonan alternativon - paron da plastaj pantofloj, pli oportunaj, pli facile laveblaj, pli taŭgaj por eksterhejmaj aktivaĵoj - kaj tamen mi ja daŭre uzis tiujn malnovajn ĉifonajn pantoflojn. Ĝis hodiaŭ...

Mi forĵetis ilin - kaj min vizitis iom nekutima ideo (mi ne certas, ĉu saĝa aŭ ne). Dum mia vivo mi amis (nu, t.e., mi opinias, ke tio estis vera amo; eblas, ke mi eraras, krome, estis ja pluraj pliaj pasiiĝoj, kiujn mi ne traktas serioze) 3-foje. Kompreneble, mi oftege revenas en miaj pensoj kaj rememoroj al tiuj okazaĵoj. Kaj ial mi venis al la konkludo, ke estas (nu, almenaŭ en mia okazo) 2 indicoj/simptomoj, kiuj povas iagrade indiki la seriozecon de la kor-sento. Ili estas la kvanto de la versaĵoj, kiujn oni verkas dediĉe alpense pri la koncerna homo, kaj la deziro aŭ nedeziro reveni al tiu homo preter ĉiuj obstakloj kaj ŝajnaj seniluziiĝoj. En ĉiuj 3 koncernaj okazoj estis multaj versaĵoj (foje pli, foje - malpli multaj, sed tamen ja pluraj), kaj - kio pleje gravas! - mi vere ĝojus serioze reveni al ĉiu el tiuj tri junulinoj (malgraŭ ke ĉiuj tri estas jam edziniĝintaj, havas infanojn kaj - ĉefe! - malgraŭ ke en ĉiu okazo estis specifaj okazaĵoj, kiuj ja tute malebligis/malebligas, almenaŭ formale, nian kunecon). Kaj tamen - eĉ iama amo varmigas la animon. Amuze - la donacintino de tiuj pantolfloj ja kontaktis min por gratuli okaze de la tago de instruisto...

Jen kiom da pensoj nur pro paro da pantofloj...

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

June 2025

S M T W T F S
1234567
8 9 1011 121314
15161718192021
22232425262728
2930     

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Jun. 18th, 2025 10:01 pm
Powered by Dreamwidth Studios