Tago de la Venko // День Победы
May. 10th, 2015 08:28 pm![[personal profile]](https://www.dreamwidth.org/img/silk/identity/user.png)
ru:
Ниже я привожу мой перевод и исполнение известной песни «День Победы» (Д. Тухманов — В. Харитонов) на эсперанто. Русскоязычные эту песню прекрасно знают, так что если кого-либо интересуют детали об истории её создания, то читайте википедию или гуглите.
eo:
Lige al la 70a datreveno de la venko de Sovetio super Germanio en la Granda Patria Milito mi hieraŭ decidis traduki al Esperanto unu el la plej famaj kantoj, dediĉitaj al la Venkotago. Temas pri la kanto "Tago de la Venko", komponita fare de populara sovetia komponisto David Tuĥmanov por la versoj de Vladimir Ĥaritonov en 1975. Nuntempe la kanto estas ege fama kaj populara, sen ĝi ne eblas imagi eĉ unu feston aŭ prezentaĵon, dediĉitan al la 9a de majo (kiu en multaj landoj de eksSovetio daŭre estas konsiderata kiel granda festo). Fakte, la kanto iĝis unu el la ĉefaj simboloj de tiu tago. Pri la vasta konateco de la kanto atestas almenaŭ la fakto, ke en Vikipedio la koncerna artikolo ekzistas en 12 lingvoj! Tamen la vojo de tiu kanto al populareco estis iom malfacila.
Tre fama en tiu tempo kant-poeto Vladimir Ĥaritonov ricevis la inviton verki kanton por la 30a datreveno de la venko en 1975. Laŭ liaj vortoj, la unua linio, kiu servis kiel bazo por plua verkado, estis «Это радость со слезами на глазах…» («Tio estas ĝojo kun larmoj en la okuloj»; en mia traduko — «Estas ĝojo inda je sincera plor’»). La verkitan tekston li transdonis al la tre populara tiutempe (kvankam malmulte «oficiale» agnoskita) komponisto David Tuĥmanov (tiu estis tiam 35-jara, tamen estis konsiderata kiel «juna kaj nematura komponisto»). La kanto estis komponita kaj prezentita al la kant-konkurso, dediĉita al la 30-jara datreveno de la venko, tamen la verdikto de la ĵurianoj estis plej severa: oni opiniis la tekston «facilanima»; koncerne la muzikon oni kritikis multajn sinkopojn kaj ĝian similecon al tango/fokstroto. Nu, tia ja estis Sovetio!
Rezulte la kanto ricevis nek iun premion, nek «benon» de la aŭtoritatoj. Malgraŭ tio ĝi ja sonis en la populara sovetia televid-programo «Blua fajreto», dediĉita al la 30-jara detreveno de la venko (en la plenumo de Leonid Smetannikov), sed tiu prezento restis iom nerimarkita.
La veran konatecon kaj popularecon al la kanto donacis ĝia plenumo fare de populara kantisto Lev Leŝĉenko (estas li, kiu estas prezentita sur la foto). Li prezentis la kanton novembre 1975 en la koncerto, dediĉita al la Tago de la Sovetia Milico. La plenumo tuj faris la kanton tre populara; ĝi sonis jam en la populara kaj plej oficiala kantokoncerto «Kanto de la jaro 1975» (oni povas rigardi tiun «klasikan» plenumon fare de Lev Leŝĉenko).
Kiel estis jam dirite, la populareco de la kanto daŭre estas granda. Malgraŭ multaj jaroj pasintaj ĝi plu estas unu el la plej ĉefaj kantaj (kaj ne nur kantaj) simboloj de la Venkotago. Ĝis nun neniu alia kanto sukcesis superi ĝian gravecon en tiu rolo. Ne mirindas do, ke mi decidis traduki kaj plenumi ĝuste ĝin.
Sube mi prezentas la tekston de la originalo kaj mian E-tradikon.
«День Победы» Стихи — В. Харитонов, музыка — Д. Тухманов День Победы, как он был от нас далек, Как в костре потухшем таял уголек. Были версты, обгорелые, в пыли — Этот день мы приближали, как могли. Припев: Этот День Победы Порохом пропах. Это праздник С сединою на висках. Это радость Со слезами на глазах. День Победы! День Победы! День Победы! Дни и ночи у мартеновских печей Не смыкала наша Родина очей. Дни и ночи битву трудную вели — Этот день мы приближали, как могли. Припев. Здравствуй, мама, возвратились мы не все. Босиком бы пробежаться по росе! Пол-Европы прошагали, пол-Земли — Этот день мы приближали, как могли. Припев. 1975 | «Tago de la Venko» La versoj — V. Ĥaritonov, la muziko — D. Tuĥmanov Kiel foris tiu glora Venko-Tag’, Kiam fajro estingiĝis en bivak’. Multaj verstoj bruligitaj kaj en polv’ — Strebis ni al venk’ per tuta nia pov’. Refreno: Tag’ de tiu Venko Kun la pulv-odor’ Estas festo, Ĉiam inda je memor’, Estas ĝojo Inda je sincera plor’. Venko-Tago! Venko-Tago! Venko-Tago! Tage-nokte, ĉe fornegoj, sen feri’ Laboregis kaj vigilis la patri’. Tage-nokte ni batalis kontraŭ mort’ — Strebis ni al venk’ per tuta nia fort’. Refreno. Kara panjo, multajn prenis mort-ripoz’, Kaj por multaj ne plu falos brila ros’. Duonmondon marŝis ni de l’ hejmo for — Strebis ni al venk’ per tuta nia kor’. Refreno. trad. 09.05.2015 |
La decido traduki la «ŝlosilan linion» («Этот день мы приближали, как могли») diverse en diversaj strofoj estis konscia. La rezulto al mi plaĉas :). La kritiko, kiel ĉiam, estas bonvena.