mevamevo: (Default)
[personal profile] mevamevo

La putrantaj rememoroj pri iam promesplena (sed sufiĉe rapide merdiĝinta) retejego Ĝangalo daŭre jukas al iuj samideanoj. Jen oni planas lanĉi novan portalon kun originala nomo "Nunonia" (ĝi funkcios laŭ la adreso nunonia.com, sed dume la paĝaro estas nur konstruata). Malgraŭ tio, ke kiel ĉefredaktoro estas anoncita iu Cândido Ruiz, en ties ombro la laborojn "revizios" tiu sama Flavio. Gratulon kaj bonan revenon! Estas interese, kiujn titanajn planojn kaj brilajn promesojn sukcesos elcerbigi eksstelulo de nia Esperanta mondeto ĉi-foje?

Ĉiuokaze, oni ne povas nei, ke li estas ege lerta homo: kolekti 23 mil eŭrojn por internacia televido, kiu fiaskis dum malpli ol unu jaro, kaj enŝteliĝi en la Akademion stabile farante kelkajn akuzativajn erarojn en la pretigitaj artikoloj (ne temas pri iuj rapide tajpataj retmesaĝoj!) kapablas nur plej rafinita fripono, lmmo. Mi esperas, ke dum tiuj kelkaj jaroj da silentado li almenaŭ iomete praktikis la lingvon... Se ne - nu, mi timegas pri la kvalito de la anoncita projekto. :)

Date: 2012-02-08 05:18 pm (UTC)
From: [identity profile] guliver75.livejournal.com
Ĉiuj estos bonaj :)

Date: 2012-02-08 05:21 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Spaciuro parotideomassetericuro!?. :)

А что, на эсперанто написать нельзя?

Date: 2012-02-09 03:02 pm (UTC)
From: [identity profile] vmel.livejournal.com
Se li vere estas fripono - do la nova projekto same fiaskos.
Dume mi sentas pisemismon... (c)

Date: 2012-02-09 11:05 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Eble mi iom eraras pri lia friponeco, sed li ja certe estas ege "glita" homo. Ankaŭ mi sentas nenion bonan okaze de tiu novaĵo :). Tamen, kiu vivos, tiu vidos.

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

March 2026

S M T W T F S
1234 567
891011121314
15161718192021
22232425262728
293031    

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Mar. 17th, 2026 02:12 pm
Powered by Dreamwidth Studios