Mar. 17th, 2009

mevamevo: (Default)
Foj-de-foje mi "promenas" tra la ruslingva blogio, uzante la serĉ-maŝinon Yandex.ru kaj la serĉ-peton "Эсперанто" por almenaŭ supraĵe ekscii, kion oni skribas pri Esperanto en la ruslingvaj blogoj. Foje la trovaĵoj estas sufiĉe interesaj, sed foje, kiel hodiaŭ - ja terurigaj.

En la blogo http://der-gedanke.livejournal.com/118322.html estas aperigita la foto de iu anonco, kiu reklamas la freŝaranĝatan Esperanto-kurson (la bildon mi reproduktas ĉi-sube). Aĉ kaj kraĉ! Kiuj estis la aŭtoroj de tiu fuŝaĵo (speciale - de ĝia Esperanta parto)?. La eraroj tie ja svarmas, vermas kaj ŝtormas! Nu, fakte, ili ja nemultas, sed en tiel malgranda teksto - kaj eĉ kelkaj tute stultaj eraroj - tio estas, miaopinie, ege nenormala. Oni eĉ ne sukcesis uzi la normalajn Esperantajn literojn (rigardu la ŭ-ojn)! Kaj la esprimo "maldika kemia teknologio" entute estas io surrealisma. Ĉu vere la aŭtoroj de tia anonco intencas instrui Esperanton? Mi ja jam alkutimiĝis al tio, ke vere bonaj uzantoj de la lingvo estas io escepta en la Esperanta mondeto, sed ja ekzistas certaj limoj, ekster kiuj eĉ miaj kutimoj ne lasas min resti trankvila... Ĉu iu scias, kiu okupiĝas pri tiu E-kurso en МИТХТ?

Jen la fuŝega anonco.

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

June 2025

S M T W T F S
1234567
8 9 1011 121314
15161718192021
22232425262728
2930     

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Jun. 20th, 2025 02:20 am
Powered by Dreamwidth Studios