eo (на эсперанто):
Hodiaŭ mi revenis el Jalto, en kiu jam la 21-an fojon okazas la E-renkontiĝo "Aroma Jalto". Nu, kion diri... Iom malgaja ĝi estas jam de kelkaj jaroj. La junularo preskaŭ mankas, kompense abundas la polaj krokodiloj (kiuj ja plenigas la kason de la aranĝo, sed tute ne kontribuas al ĝia sukceso). La strukturo de la renkontiĝo estas la sama jam de, eble, jardekoj, nenio nova, eĉ la invitataj "steluloj" de jaro al jaro estas preskaŭ la samaj (tamen, bonas, ke almenaŭ ili ĉeestas: ĉi-jare partoprenis Teresa Kapista, Cseh-instruistino el Kroatio, kaj Ilona Koutni, fama esperantistino el Hungario, kiu nun prizorgas interlingvistikajn studojn en la universitato de Poznano). Do, mi sincere enuis. Laŭ mia memoro, la plej bona "Aroma Jalto" okazis en 2004, kiam partoprenis iom pli multe da junularo, ol kutime - kaj ni sukcesis organizi nian propran noktan programon. Ve, de tiam tio ne plu okazas, kaj ĉiuj postaj AJ-renkontiĝoj iel restas por mi nur formalaĵo. Tamen, eĉ tiaj enuaj E-renkontiĝoj dume restas al mi plezurigaj - eĉ la simpla babilo kun altnivelaj esperantistoj estas al mi agrabla, tial mi ja taksas la tuton pozitive.
Miaj personaj taskoj dum la renkontiĝo estis aranĝi la ekskurson tra la urbo por la dezirantoj kaj koncerti la 2an de majo. La ekskurso pasis pli-malpli bone eĉ malgraŭ la pluveto. La ĉ. 30-kapa pola krokodila grupo aspektis ege amuze. Mi jam alkutimiĝis al tio, ke ili kvazaŭ infanoj fotas sin apud ĉiu pli-malpli rimarkinda monumento, sed ĉi-foje min atendis iom nova interesaĵo. La polo, kiu tradukis miajn rezonadojn pri la historio, geografio kaj cetero de Jalto, estis iom multparolema kaj informita pri la temo - tial lia tradukado estis ĉ. 3-foje pli longa, ol miaj predikoj. Mi pli-mapli bone komprenas la polan lingvon, tial ene de la animo mi sincere ĝojis, kiam li rakontis jam pri la Rusuja-Turkuja milito de la jaroj 1853-56, dum mi sukcesis mencii nur la anekson de Krimeo fare de Rusujo (kiu okazis en 1783). Tamen la poloj (kiuj konsistigis la egan plimulton de la ekskursantoj) restis kontentaj - la sekreto de la sukceso estas fini la ekskurson ĉe la rom-katolika preĝejo... :)
La 2an de majo okazis mia koncerto. Ĝi pasis laŭ la kutima programo kaj, miaopinie, estis pli-mapli sukcesa. Nu, neniu ploris pro la impreso, sed, ŝajne, ankaŭ neniu oscedis pro la enuo. Kaj la 1an, kaj la 2an de majo mi iom kamenumis en la luksa numero de la ĉef-organizanto, trinkante la vinon kaj neformale interparolante kun diverlandaj esperantistoj. Ŝajnas, ĝuste tiuj kamenumadoj estis la plej agrabla travivaĵo dum la aranĝo.
ru (resumo ruse):
В общем, выше я рассказываю о том, как 1-го и 2-го мая принимал участие в традиционной эсперанто-встрече "Aroma Jalto". Встреча прошла более-менее хорошо, я отпел полуторачасовой концерт (за который получил пусть и небольшие, но живые деньги; это к вопросу о том, что эсперанто - это мёртвый язык, ага, именно мертвецы мне и заплатили :)); оба вечера мы до полуночи тусили за крымским вином у камина в номере у главного организатора, неформально общаясь (кроме наших родных русских людей с Украины были ещё венгры, поляки, финн и немец, в общем, довольно международно). В целом, несмотря на то, что к этой эсперанто-встрече я уже привык (и она мне несколько приелась), эсперанто-тусовки, какими бы они ни были, меня всё ещё прут... :)