Vikidiskute, vikiforkureme...
Jun. 29th, 2012 03:34 amFurzon kaj fekon! Kiu diablido tiris min eklegi la vikipediajn diskutaĉojn antaŭ unu horo? La impresoj estas forpuŝaj, naŭzaj kaj eĉ vomigaj. Jes ja, mi jam antaŭ sufiĉe longa tempo retiriĝis de la aktiva kontribuado al la E-ta "libera enciklopedio" pro aro da diversaj misaj spertoj, sed ja daŭre (kvankam malvigle) kontroladis kaj aktualigis almenaŭ la artikolojn el mia atentolisto. Ho, ve, kiam mi hodiaŭ hazarde plonĝis en la densejojn de la vikipedia diskutejo (kiu estas iusence la centro, la koro de la vikipediaj etoso, aktivado, problemaro kaj aktualaĵoj) mi neeviteble konvinkiĝis pri la fatala degenero de la impeta kaj brilpromesa projekto (ĝuste tia mi ja memoras la vikipedion de la jaroj 2006/2007, kiam mi plej aktive kontribuis). Preskaŭ ĉiuj "diskutoj" okazas inter la du partoprenantoj, unu el kiuj estas 12-jara kaj la dua - grandaĝa kaj evidente muŝkapa ulo, kies plej grava celo en la fina parto de la vivo ŝajnas retajli la tutan vikipedion laŭ siaj plaĉoj kaj preferoj. Oni serioze "pridiskutas", ĉu indas fidi PIVon (ĝi ja havas misojn kaj - terure! - estas eldonata de la maldekstrula organizo, kio "malkonformas al neŭtraleco de la vikipedio"), oni pridiskutaĉas kaj lavange kreas multajn pucajn teĥnikajn ŝablonojn, kiujn neniu normala homo uzus eĉ post la gluto de LSD-pilolo, oni pufigas diversajn plej mizerajn bagatelojn... Eblas, ke miaj hodiaŭaj impresoj estas tro nigraj kaj/aŭ supraĵaj; morgaŭ mi penos rekontroli, ĉu ili estis veraj. Se ili ja veros, mi definitive forlasos tiun marĉon. La antaŭaj impresoj kune kun la ĵusaj ja plene sufiĉas por tio.
no subject
Date: 2012-06-29 02:22 am (UTC)no subject
Date: 2012-06-29 11:36 am (UTC)no subject
Date: 2012-06-29 01:19 pm (UTC)no subject
Date: 2012-06-29 05:28 pm (UTC)Что касается "retajli". Nu, tajli - retajli :). Вполне обычное слово, употребляемое в переносном значении "перекроить, переделать, перестроить". На академиков бочку катишь? :)
no subject
Date: 2012-06-29 01:21 pm (UTC)no subject
Date: 2012-06-29 05:23 pm (UTC)kabei... э-э-э-э... как там говорят, когда речь идёт не об эсперанто в целом, а именно об участии в этом merdo?no subject
Date: 2012-06-29 07:33 pm (UTC)no subject
Date: 2012-06-29 08:46 pm (UTC)no subject
Date: 2012-06-30 06:01 am (UTC)Боже, он ещё
живesperantumas?!no subject
Date: 2012-06-30 01:48 pm (UTC)no subject
Date: 2012-06-30 01:55 pm (UTC)Да, кстати, я ту статью "Akcio" таки не выдержал — подправил. Убрал последнюю фразу. Так хоть и не совсем корректно, но хотя бы не бредово. Интересно, потрут моё исправление или нет, и если да — то как скоро :)
no subject
Date: 2012-06-30 02:04 pm (UTC)no subject
Date: 2012-06-29 07:38 pm (UTC)no subject
Date: 2012-06-29 08:48 pm (UTC)