mevamevo: (Default)
[personal profile] mevamevo
Hodiaŭ mi gastis en unu bona kompanio, kiu, tamen, malgraŭ tuta sia boneco, ne havas sian propran korkotirilon. La plimulto de la kompanian(in)oj trinkis ŝaŭm-vinon, do la problemo pri korkotirilo ne multe interesis ilin (tamen, kelkaj boteloj ja malfermeblis kun grandaj malfaciloj, unufoje ni eĉ estis devigitaj uzi la korkotirilon, kiun mi zorgoplene kunprenis; bonas ja, ke la korko estis ne plasta - do ni simple turn-enigis la korkotirilon en la korkon kaj eltiris tiun). Sed mi ja ne multe ŝatas ŝaŭmvinojn, kiam temas pri pli-malpli longa tablumado, do mi trinkis portovinon (kaj ĝuste tial mi kunprenis mian propran "firmaan" Masandran korkotirilon).

Ĝuste pro tio, ke mi kunprenis portovinon, kiu ja preskaŭ ne malfermeblas sen korkotirilo (nu, ja ekzistas la "popolaj rimedoj", ekzemple, eblas enpuŝi la korkon en la botelon per forko, sed mi estas malamiko de tiel "sovaĝaj" metodoj), mi ja kunprenis la korkotirilon, kiun mi aĉetis antaŭ ĉ. 2 jaroj en la "firmaa" vendejo de "Masandro" - kiu estas la plej renoma kaj fama vinproduktanto de Ukrainio. La preskaŭ fidela kopio de la korkotirilo, kiun mi aĉetis, estas prezentita sur la foto (la sola diferenco estas la firmaa logotipo de Masandro sur mia korkotirilo). Kaj imagu do - forlasante la kompanion mi ja forgesis la korkotirilon. Veninte hejmen kaj havante la tipan rusan "senton de nefiniteco" mi ekserĉis la korkotirilon por senkorkigi plian botelon da iu forta vino (mi havas ioman rezervon). Ve, nenio korkotiril-simila troveblis en la domo. Kion vi farus en simila situacio? Nu, mi simple prenis ŝaŭmvin-botelon kun plasta ŝtopilo anstataŭ fortvin-botelon kaj senprobleme malfermis ĝin! :)

La trinkema ruso ja povos elturniĝi en ajna situacio :)

P.S. Estas al mi agrable kaj iom fierinde diri, ke la fotoj, kiujn mi speciale faris en la vinfarejo "Masandro" kaj publikigis en la Esperanta vikipedio, poste estis kopiitaj al la rusa vikipedio (do, la fotoj, videblaj en la ruslingva artikolo "Винодельческий комбинат «Массандра»" estis faritaj de mi). Jen unu el miaj donacoj al la homaro :).

Date: 2009-03-19 02:34 am (UTC)
From: [identity profile] sxakludant.livejournal.com
>ekzemple, eblas enpuŝi la korkon en la botelon per forko,
Suficxe ofte eblas tion fari per fingro (mi malfermis multajn botelojn tiel) Se tamen tio ne eblas mi uzas sxakan turon ekzemple, sed forko estas akra do ne oportuna

Date: 2009-03-19 08:29 am (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Nu, miaj fingroj ŝajne estas pli delikataj (kaj la masandraj korkoj - pli obstinaj), ol la viaj, do mi ne riskas uzi tiun metodon :) Kaj okaze de forko mi uzas la obtuzan ekstremaĵon, ne la "pikilojn" :).

Date: 2009-03-19 08:37 am (UTC)
From: [identity profile] sxakludant.livejournal.com
certe estas ankaux tro rigidaj korkoj por fingro. Sed unue : ecx la "obtuza" ekstremajxo de forko estas tro akra por tiuj korkoj kaj due eble vi simple ne komprenas, kiel mi tion faras? Certe mi ne stulte pusxas la korkon cxar tiel mi rompus la fingron....
Metu la botelon sur fortikan horizontalan surfacon. Almetu al la korko vertikale vian fingron. Per la alia mano cxirkauxprenu tiun fingron. Tiel eblas suficxe forte pusxi la korkon...

Date: 2009-03-19 08:42 am (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Certe, plej facilas simple preni la korkotirilon :) Miaj fingroj ja certe ne estas sufiĉe longaj kaj maldikaj por enpuŝ la masandrajn korkojn. Eĉ per la forko tio fareblas kun sufiĉe da malfaciloj...

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

May 2026

S M T W T F S
     12
345 6789
1011 121314 1516
17181920212223
24252627282930
31      

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated May. 22nd, 2026 06:21 am
Powered by Dreamwidth Studios