Kiel mi jam rakontis, de la 11a ĝis la 18a de julio mi estis en Jalto. La datoj estis elektitaj ne hazarde — ili koincidis kun la E-aranĝo «Krimeaj Esperanto-Tagoj». La aranĝo dekomence ne promesis esti por mi tro interesa: la akcento estis farita al ripozado kaj ekskursoj (nu, mi ja estas denaske jaltano, do tio neniel logis min), iuj interesaj E-rilataj programeroj ne estis planataj.
Do, mi venadis al la aranĝejo nur vespere. Inter la pli-malpli rimarkindaj programeroj mi povas rememori nur la koncerton de Mikaelo Povorin kaj la prezentaĵon de Ludmila Novikova (kiu prezentis siajn originalajn kaj tradukitajn versojn kaj rakontis pri sia vivo). Iom da fotoj kaj pliaj impresoj troveblas sube en la kaŝparto.
Sur la log-foto videblas la busto de Zamenhofo. Atentaj legantoj povus demandi: ĉu temas pri tiu sama busto, kiun Jefimo antaŭ kelkaj jaroj solene subakvigis ĉe Tarĥankuto por lanĉi E-strateton en la fama subakva muzeo «Aleo de famuloj» (atingebla ja nur por ranhomoj, sed, onidire, sufiĉe populara)? Jes ja! Speciale por la ĉi-jara KET Jefimo reprenis la buston kaj veturigis ĝin al Jalto. La sencon de tiu «multmova problemo» mi neniel povas kompreni...
La aranĝo estis organizita en iu teĥnika lernejo en Masandro. La partoprenantoj loĝis en la lerneja komunloĝejo, la plimulto de la programeroj okazis en granda loĝ-ĉambro. Tamen la solena malfermo okazis en la lerneja aŭlo. La alportita E-ta afiŝo amuze kongruis sence kun la indiĝena slogano, metita super la tabulo.
—1—
Jen nia Jefimo. Kompreneble, li restas fidela al si mem: eĉ la solenan malfermon aŭspiciis tipaj jefimaĵoj. Por atingi la aŭlon oni devis iri for de la komunloĝejo ĉ. 10 minutojn (konsiderante, ke ekstere jam regis mallumo) al la ĉefkonstruaĵo de la lernejo. Ĉe la enirejo evidentiĝis, ke Jefimo forgesis la ŝlosilon de la aŭlo, li do iris al la komunloĝejo. Kiam oni fine eniris la lernejon, Jefimo komence kondukis la homojn laŭ misa ŝtuparo al misa pordo. Li eĉ sukcesis enŝovi la ŝlosilon en la misan seruron, sed eltiri ĝin li jam neniel povis. Rezulte oni devis atendi la deĵoranton, kiu post nelonga umo ja sukcesis elpreni la ŝlosilon. Poste la kompanio iris tra mallumaj koridoroj al alia ŝtuparo. Feliĉe la dua pordo estis la bezonata... :)
—2—
Jen la publiko dum la solena malfermo kaj interkona vespero. La aranĝon partoprenis maksimume 30 homoj (eĉ se kalkuli kelkajn jaltanojn, kiuj okaze venadis al la vesperaj programeroj). Mi neniam vidis samtempe pli ol 20-25 homojn.
—3—
Mikaelo Povorin dum la koncerto.
—4—
Ludmila Novikova. Krom fari mian personan koncerton mi partoprenis ankaŭ ŝian prezentaĵon, plenuminte tri kantojn el la albumo «Okcitanio» (de okcitana bardo Patric), kiun mi recenzis por «La Ondo».
—5—
Fragmento de iu «diskut-rondo», kiun malfruvespere organizis iu nekonata al mi germano (li videblas plej maldekstre). Mi ĉeestis nur la plejan komencon: la diskutestro komencis paroli pri la novjaraj okazaĵoj en Kolonjo (verŝajne, celante direkti la diskuton al la demando pri rifuĝintoj kaj internacia toleremo). Tre baldaŭ unu rusiano (mi ne malkaŝu lian personecon) kontente kaj eĉ kun iom da superec-sento asertis al la germano ion similan al «Niaj amaskomunikiloj ja rakontas al ni la tutan veron; vi vane pensas, ke ni nenion scias pri tio, kio okazas en la mondo». Mi tuj kaptis, ke en tiuj kondiĉoj bona diskuto simple ne povos okazi, kaj kun facila koro foriris hejmen.
—6—
Jen, bedaŭrinde, ĉio raportinda pri la aranĝo. La E-programo, kiel oni vidas, estis ege magra. Espereble la partoprenintoj restis kontentaj almenaŭ pri la ripozado kaj ekskursoj. Tamen, rimarkinde, unu partoprenantino (iom singarde sondante miajn rilaton kaj opiniojn pri la politikaj okazaĵoj de la dujara aĝo) ja firme asertis, ke «jes, mi vidas, ke la krimeaj prezoj estas nun pli altaj, ol la moskvaj»...
no subject
Date: 2016-07-29 09:49 am (UTC)no subject
Date: 2016-08-04 03:58 pm (UTC)no subject
Date: 2016-07-29 12:54 pm (UTC)> Tre baldaŭ unu rusiano (mi ne malkaŝu lian personecon)
Ŝajne mi konjektas, pri kiu temas. Fakte mi iom hezitas inter la du (ambaŭ bone videblas sur la komuna foto dekstre...)
no subject
Date: 2016-08-04 04:01 pm (UTC)Mi ne povas juĝi definitive, ĉar ne plene certas pri viaj plaĉoj. Se vi preferus riĉan E-programon, sed ne nuran ripozadon, vi tutcerte nenion perdis.
> Ŝajne mi konjektas, pri kiu temas.
Tute ne gravas, vere.
no subject
Date: 2016-08-04 04:07 pm (UTC)nu, estu *aco kun ili ambaŭ...
no subject
Date: 2016-08-04 04:15 pm (UTC)Do, mi diru al vi sekrete: ĝoju kaj eĉ fieru, ke vi ne venis :). La tuta "aranĝo" estis nur iom vanta peno de Jefimo montri, ke E-vivo en Krimeo ankoraŭ ekzistas.
La okazintaj politikaj ŝanĝoj faris al la Krimea E-movado tre malbonan servon: antaŭe la atutado pri facilaj eksterlandaj vojaĝoj almenaŭ iomete helpis en la E-aktivado. Sed nun - jam ne. Kaj, kompreneble, ankaŭ la allogeco de Krimeaj aranĝoj por eksterlandanoj jam estas for. "Aroma Jalto" (preter ĉiuj specifaĵoj ĝi ja estis bona aranĝo) ne plu okazas. Kaj, kiel montris la ĵusa eksperimento, la espero pri okazigo de iuj pli-malpli signifaj aranĝoj en Krimeo ege malgrandas (almenaŭ en la baldaŭa estonteco).
no subject
Date: 2016-07-29 02:07 pm (UTC)Fakte, krimeaj prezoj ankaux antauxe ne estis ekstreme bonvenaj por simpla instruisto, aparte tiuj por diversaj ekskursoj (mi ne certas,en kiu jaro mi vizitis Jalton lastfoje, tamen apenaux pasis pli ol kvin)
no subject
Date: 2016-08-04 04:07 pm (UTC)Kelkaj gejunuloj ja partoprenis, sed ilia kvanto ne atingis la bezonatan "kritan mason".
> Fakte, krimeaj prezoj ankaux antauxe ne estis ekstreme bonvenaj por simpla instruisto
Jes ja, ankaŭ antaŭe Krimeo estis relative altpreza regiono kadre de Ukrainio (sed tamen pli-malpli konkurenc-kapabla kompare al la averaĝaj rusiaj prezindikoj). Sed nuntempe niaj prezoj ne multe diferencas de la moskvaj (eĉ laŭ la agnosko de moskvanoj mem). Mi ege dubas, ĉu la okazintaj ŝanĝoj iel plifaciligis la krimean vivon por simplaj instruistoj...
no subject
Date: 2016-08-10 09:10 pm (UTC)Политикам, политологам, идеологам, обывателям ТОЛЬКО КАЖЕТСЯ, что они знают естественные взаимосвязи таких понятий как: народ, общество, государство, власть, свобода, толерантность, собственность, закон, права, революция, развитие, реформы, человек…, и поэтому они постоянно извращают взаимосвязи общих понятий, обсуждая устройство и перспективы развития общества.
На самом деле они даже не отличают изменчивые взаимосвязи конкретных реальностей от постоянных взаимосвязей общих понятий и соответствующих им реальностей, не знают, какие понятия каким противоположны, антагонистичны, родственны, последовательны.
Но это не мешает им претендовать на объективность своих рассуждений и, в соответствии со своим мировоззрением, изменять устройство общества.
Поэтому разные политики и партии отличаются друг от друга только тем, что по-разному извращают взаимосвязи общих понятий.
no subject
Date: 2016-08-10 09:15 pm (UTC)