mevamevo: (Default)
[personal profile] mevamevo
Min denove ronĝas la splen-atakoj. La bona humoro, kiun mi havis ankoraŭ kelkajn tagojn antaŭe, ial malaperis sen spur', sen son'. Kvazaŭ iu envulto okazis... Dio malbenu la tutan someron!

Por almenaŭ iom distriĝi, mi hodiaŭ eniris la Esperantan vikipedion. Antaŭ ioma tempo mi ja multon verkis tie (ĉefe pri Krimeo), sed jam de kelkaj monatoj mi faras tie nur kelkajn sporadajn redaktetojn. Mi mem miras, sed post kiam mi bone "gustumis" la rusan vikipedion, la Esperanta aspektas al mi kiel enuiga merdo (ĉu estos iuj aliaj proponoj traduki la rusan siglon УГ?). Ne, mi ja daŭre miras pri la ideo de vikipedio mem kaj aparte - pri la sukcesoj de la Esperanta vikipedio, sed... en ĝi vere estas neinterese labori. La komunumo estas anemia kaj duonkripla (sufiĉas rememori nur ties averaĝan lingvonivelon). Nu, bone, mi ja ekverkis tiun ĉi blogeron tute ne por verŝi la galon.

Sed tamen. Pri kio nun okupiĝas la E-vikipedia komunumo? Jes ja, tute ĝuste: ĝi denove penas solvi la problemon pri la landnomoj. Balotoj, diskutegoj. Jes ja, certaj interkonsentoj kaj konvencioj ja bezonatas, sed fone de la tuta historio pri la landnomoj en Esperanto tiu balotado aspektas al mi ege amuze, sed ja ankaŭ iom forpuŝe. Sed eĉ pli amuza estis por mi la fakto, ke en la diskutpaĝo de la artikolo "Atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy" mia interveno pri tio, ke eble indas alinomi la artikolon al "Murdo de..." (nu, mi ja vere ne povas kompreni, kial nomi la artikolon "atenco", se ja fakte okazis murdo) daŭre restas nerespondita jam dum pli ol duonjaro! Kaj tio okazas pri la artikolo, elektita kiel elstara! En la rusa vikipedio estas ja multe pli da vivo...

Ve, mia misa humoro kondukas min al iuj splenigaj aferoj. Jen la eraro - necesis ne vikipediumi, sed lanĉi "Tvinpikson" denove: ĝi estas unu el tiaj aferoj, kiuj ĉiam efikas al mi se ne aktivige, do almenaŭ pacige kaj konsole... :)

Date: 2009-07-08 07:55 pm (UTC)
From: [identity profile] n1maerd.livejournal.com
Al mi E-vikipedio ne estas tre interesa leĝaĵo, aŭ mi preferas diversa E-blogojn.

Date: 2009-07-08 08:00 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Ankaŭ por mi ĝi ne estas interesa - preskaŭ pri ĉiuj temoj la naciaj lingvoj "scias" ege pli multe. La sola afero, kie la Esperanta vikipedio estas nevenkebla, estas diversaj E-rilataj temoj. Tamen, ankaŭ ĉi tie ĝi povas iom-post-iom perdi siajn poziciojn.

Date: 2009-07-09 06:52 am (UTC)
From: [identity profile] maksimo.livejournal.com
Nu, mi ne volas komenti la vikipedion, sed demandi vin pri la ne tute komprenebla por mi frazo pri lancxo de Tvinpikso. Kion vi celis diri? Cxu spekti la flimon, cxu ion alian?

Date: 2009-07-09 10:25 am (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Jes ja, ĝuste - re-spekti la televid-serion :).

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

January 2026

S M T W T F S
    1 2 3
4567 8 910
11121314151617
18192021222324
25262728293031

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Jan. 11th, 2026 06:10 am
Powered by Dreamwidth Studios