mevamevo: (Default)
[personal profile] mevamevo

    eo:
Jen eta enigmo/ekzerco pri tradukado por miaj legantoj-esperantistoj. Kiel vi tradukus al E la rusan parolturnon «морочить голову»?

La vortaro de Kondratjevo tradukas la vorton «морочить» per du bazaj verboj mistifiki [iun] kaj trompi [iun]; sed tiuj verboj estas, unue, tro ĝeneralaj, kaj due — iom rektasencaj, mankas al ili iom da parollingvaĵeco kaj figuremo. Tiel eleganta kaj samtempe elvokiva ruslingva esprimo ja certe bezonas iun pli mallongan kaj trafan esprimon en E; krome dezirindas nepre konservi la komplementon la kapon [al iu]. Feliĉe, Z mem uzis la ege trafan esprimon, kiun mi malkovris nur hieraŭ, foliumante NPIVon! :)

Kiuj estos viaj proponoj, samideanoj? :)

Ne temas pri «vera enigmo», do la respondoj ne estos kaŝataj; mi nur kolektas la proponojn/variantojn, sed poste prezentos la Z-version, kiu ja tre plaĉis al mi.


    ru:
Поясню для русскоязычных читателей: я интересуюсь у своих эсперанто-френдов (мало ли, вдруг и на Dreamwidth таковые найдутся!), как бы они перевели на эсперанто оборот «морочить голову» :).

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

March 2026

S M T W T F S
1234 567
891011121314
15161718192021
22232425262728
293031    

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Mar. 16th, 2026 04:07 pm
Powered by Dreamwidth Studios