Specifaĵoj de la Esperanta vikipedio
Nov. 21st, 2008 01:42 ameo:
Tiun ĉi artikolon mi penis aldoni jam antaŭ du tagoj ĉe mail.ru, sed sensukcese. Jen la ripeto.
La vikipediumado en la Esperanta vikipedio lastatempe ial pli afliktas, ol esperigas min. Kiel promesplena kaj ĉarma iĝas por mi la rusa vikipedio, tiel senespera kaj forpuŝa iĝas la Esperanta. Pri la fuŝa traduko de la frap-frazo, alvokanta donaci monon al la projekto, mi jam skribis antaŭ pli-malpli semajno (la eraro i.a. persistas malgraŭ tio, ke mi mem provlegis la koncernajn teknikajn mesaĝojn - evidente, tio estas kaŭzita de iuj teknikaj problemoj; tamen ja evidentas ankaŭ, ke, se oni dekomence tradukintus ĉion senerare, la problemo simple ne aperus).
Hodiaŭ min tute perpleksis la jena okazaĵo: iu vikipediisto (en lia paĝo oni povas ekscii, ke li estas Roberto, profesoro pri arkeologio el Brazilo, krom la portugalan scipovas nur Esperanton) alinomis la paĝon pri la krimea urbo "Ŝĉolkino". La antaŭa nomo estis "Ŝĉolkino (Krimeo)" - tute bonsona Esperantigo, prezentanta tute senprobleman Esperantan transskribon de la rusa, ukraina kaj krime-tatara nomoj de la urbo (mi aldonis la klarigon "Krimeo", ĉar la nomo mem de la urbo estas sufiĉe ofta kaj eble iam poste aperos pliaj artikoloj samnomaj en la Esperanta vikipedio). Tamen tiu s-ro d-ro prof. venis al genia ideo, ke la ĝusta titolo devus esti "Şçolkino" (laŭ la krime-tatara skribo). Kial? Por kio? Laŭ kiuj konsideroj? Ĉu por ke neniu homo sukcesu trovi tiun artikolon en la Esperanta vikipedio? Jam n-an fojon mi emas kabei; nu, almenaŭ elvikipediiĝi :).
Nu kial do en la Esperanta vikipedio tiel multaj homoj konsideras sin fakuloj pri ĉio? Kial mi eĉ ne unu fojon redaktis (nur eble gramatike korektis) kaj - tiom pli! - alinomis la paĝojn pri la temoj hispanaj, ĉinaj, brazilaj ktpaj, dum diversaj homoj per siaj redaktoj jam kelkfoje provis fuŝi la artikolojn pri Krimeo - la temo, pri kiu mi, sen troa modesto direndas, estas la plej granda fakulo en la Esperanta vikipedio? Kial anstataŭ verki pri facilaj kaj interesaj temoj, kiel geografio, historio, naciaj specifaĵoj, libroj, filmoj ks. multaj vikipediistoj emas tordi siajn girojn, "verkante" artikolojn pri supera matematiko kaj similaj tro fakaj temoj, por kiuj Esperanto eĉ ne ĉiam havas la necesajn terminojn (por ne paroli jam pri iu stabila tradicio)? Kial verkaĉi la artikolojn, kiujn neniu poste legos (ĉar ja multe pli facilos trovi multe pli fidindan informon en sia gepatra lingvo)? Same ne parolindas pri la lingvo-nivelo de la averaĝa E-vikipediisto, pri la magreco kaj laikeco de pli multaj artikoloj en nia "enciklopedio", pri la grandega kvanto de neniam kompletigotaj ĝermoj, iam kreitaj pro artikolkvant-konkura juko... Malbonas ĉio ĉi - esperantistoj kune kun la reto ricevis tiel bonan donacon por praktiki la lingvon kaj profiti el ĝi, sed eĉ ĉi-foje ili sukcesas uzi tion per plej perversa maniero...
Lige al tio mi ofte rememoras mian paroladon dum ARKONES-2005: mi partoprenis la oratoran konkurson (fine ĉiu el la 6 partoprenantoj ricevis botelon da ĉampano) kaj parolis pri "Interreto: ĉu beno aŭ plago por Esperanto?". Malgraŭ tio, ke mi pricerbumis la paroladon fakte nur dum kelkaj horoj de trajnveturo tra Pollando, ĝi rezultis, laŭ mia opinio, sufiĉe kohera, konvinka kaj eĉ iom riĉa je retorikaj ruzaĵoj. Ve, almenaŭ koncerne la vikipedion, miaj pesimismaj antaŭtimoj ŝajnas realiĝi - ankoraŭ iom da fuŝaĵoj, kaj mi estos devigita agnoski, ke la vikipedio pli helpas al degenero de Esperanto, ol al ĝia prospero...
Hodiaŭ mi penis laŭ miaj povoj plibonigi la objekton de mia hodiaŭa kritiko. Jen la artikolo pri fama krime-tatara socia aganto Noman Çelebicihan - eo.wikipedia.org/wiki/Noman_Çelebicihan
ru:
Русскоязычное резюме: в этой записи на эсперанто я сокрушаюсь по поводу некоторых специфических (не слишком положительных) особенностей эсперантской википедии. Сегодня, кстати, от эсперанто-википедийной ломки написал туда статью о Номане Челебиджихане - eo.wikipedia.org/wiki/Noman_Çelebicihan (пытался добавить статью на mail.ru ещё 2 дня назад, не получилось :)).

no subject
Date: 2008-11-24 08:52 am (UTC)Ajnakaze nepre necesas fari redirektilon al la artikolo el diversaj variantoj de transskribo.
no subject
Date: 2008-11-25 10:08 pm (UTC)Mi realinomis la artikolon; la alidirektilo restis, sed estas laŭ mi stulte kreadi alidirektilon por ĉiu imagebla (mis)nomo...
no subject
Date: 2008-11-26 09:24 am (UTC)Aha, _se havas_.
Ĉu en Ukrainio entute ekzistas _oficialaj latinskribaj_ geografiaj nomoj? Mi treege dubas...
no subject
Date: 2008-11-26 11:09 pm (UTC)no subject
Date: 2008-11-28 11:18 am (UTC)Kiujn problemojn vi ricevis en mail.ru, se decidis transiri la tiu ĉi loko? Aŭ la kaŭzoj estis ne nur pro teknikaĵoj?
no subject
Date: 2008-11-29 10:15 pm (UTC)no subject
Date: 2009-01-11 02:49 am (UTC)no subject
Date: 2009-01-11 09:03 pm (UTC)no subject
Date: 2009-01-13 01:56 pm (UTC)Mi kontrolis. JEs, mi temis gxuste pri la sama persono. vidu cxi tie Tuj sub via mesagxo pri tio estas mesagxo de Paulp pri tio, kion mi prikibis. Imagu - li prenis versxajne adrslibron de Pasporta Servo kaj en multaj urboj aloni la kategoion Esperantistj kaj trovis nenion pli trafan ol listigi tie gastigantojn de PS. Imagu mian miron, kiam mi foje trovis, ke en la artkolo pri Novosibirsk apris ecx ne mencio, sed rugxa LIGILO al mia nomo, sed ecx ne mencio de Sergio Pokrovskij. Mi provis konversacii pri tio kun li, sed sxajnas ke li nenion kapablas kompreni....
Mi plene komprenas vian miron pri tiu alinomado. Tio estas vere stulta, des pli cxar mi mem verkis kelkajn artikolojn tie, kie mi devis restigi ligilojn al la urboj, menciitaj de mi. SEd mi trovis, ke mi tute ne scias kiel esperante skribi la bezonatajn por mi urbojn Яссы, Бельцы cxar ili estas skriitaj tiel, ke mi ne povas tion legi.
Sed mi volas diri, k vi tro alte taksas la rusan vikipedion. Mi vidis en xi tion gravajn eraojn, ke mi gxis nuun ridas rememorante ilin. Homoj, kun antauxlerneja kompreno pri la temo skribas tie tian absurdon ke neeblas fidi al gxi ecx iomete.
Sed nun mi ecx ne restigas tie spuojn cxe la diskutpagxoj. JEn estras la kauxzo http://sxakludant.livejournal.com/45934.html Pro tio mi plene cxesis helpi al tiuj bugritoj.
no subject
Date: 2009-01-13 10:15 pm (UTC)Jes, mi ja bonege komprenas, ke vikipedio ne senas je multaj kaj grandaj mankoj. Sed tamen... se oni vidas eraron, oni almenaŭ povas ĝin korekti. Aŭ plej almenaŭ - provi korekti :).