mevamevo: (Default)
[personal profile] mevamevo

Oni definitive fermis la Esperanto-fakon de la Pola Radio. Sub la koncerna artikolo en "Libera Folio" evoluas sufiĉe arda priparolo de la afero; ĉi tie mi esprimu miajn personajn pensojn.

Certe, la fakto mem estas neniel ĝojiga, kvankam oni povis facile antaŭvidi la pli-malpli baldaŭan fermon jam kiam la radio malaperis el la etero kaj plene transformiĝis en la podkastan disaŭdigon. Domaĝe, ke de nun la propagandantoj de Esperanto havos je unu argumento malpli. Tamen, eĉ pli gravas, ke tiuj radi-elsendoj krom havi pure propagandan signifon kaj por esperantistoj mem, kaj por la neesperantistoj, simple prezentis tre altkvalitan E-lingvan produkton. Do, de nun ni havas je unu bonkvalita E-produkto malpli.

Por mi persone tiuj elsendoj havis ege gravan rolon en la unuaj jaroj de mia esperantisteco. Mi aŭskultis multajn programerojn per la reto (kvankam 2-foje mi sukcesis "kapti" ankaŭ la eteran version per mia radieto) kaj ili ege helpis al mi maturiĝi kaj certiĝi kiel esperantisto. Eĉ pli - dank' al la Pola Radio mi eĉ gajnis tre oportunan anorakon kun la Radia emblemo, partopreninte en unu el la konkursoj de la redakcio (la anorako servas al mi ĝis nun). Ne laste dank' al ĝuste tiuj elsendoj mi ekŝatis Pollandon kaj ekhavis pli pozitivan, pli varman impreson pri ĝi.

De la alia flanko ni konsentu ankaŭ, ke la radio en la tradicia formo ja eĉ per si mem nuntempe aspektas kiel iom malnova kaj eĉ anakronisma informilo. La modernaj retaj rimedoj kaj la teknika progreso ĝenerale ebligas produkti pli oportunajn similspecajn produktojn sufiĉe facile. Tamen, preter la teknika facileco la malfacile superebla problemo estas tio, ke la Pola Radio havis tre longan kaj bonan tradicion, apenaŭ refareblan, reatingeblan kaj imiteblan fare de iu alia bonfaranto-volontulo aŭ eĉ lertulo-profesiulo. Do, ĉiuokaze indas bedaŭri pri la ĉeso de tiel fama kaj bona Esperanto-aktivado.

Ve, Esperanto plu restas mortnaskita malŝatata bebo eĉ en sia propra patrujo. Verŝajne, indas fosi la sulkon pli profunde kaj ŝuti semojn pli dense. Kaj ankaŭ sterki la grundon, buti la ŝosojn kaj regule akvumi ilin. Ni ĉiuj eltiru la respondajn konkludojn el la tuta afero.

Date: 2011-02-06 08:17 am (UTC)
From: [identity profile] vmel.livejournal.com
Nu jes, perdo - sed cxefe por propagandaj aferoj.
Cxu aliaj radioj pluekzistas?

Date: 2011-02-06 07:46 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Ŝajne jes, la ĉina; ankaŭ la kuba kaj la vatikana, ŝajne, ion ankoraŭ paroletas, sed "tro foras ili de la popolo..."

Date: 2011-02-07 09:03 am (UTC)
From: [identity profile] vmel.livejournal.com
Jes, precipe la vatikana...

Date: 2011-02-07 11:13 am (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Jes ja, ĝi estas ege specifa. Certe, ne por niaj oreloj.

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

May 2026

S M T W T F S
     12
345 6789
1011 121314 1516
17181920212223
24252627282930
31      

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated May. 17th, 2026 03:42 am
Powered by Dreamwidth Studios