mevamevo: (Default)
[personal profile] mevamevo

Oni definitive fermis la Esperanto-fakon de la Pola Radio. Sub la koncerna artikolo en "Libera Folio" evoluas sufiĉe arda priparolo de la afero; ĉi tie mi esprimu miajn personajn pensojn.

Certe, la fakto mem estas neniel ĝojiga, kvankam oni povis facile antaŭvidi la pli-malpli baldaŭan fermon jam kiam la radio malaperis el la etero kaj plene transformiĝis en la podkastan disaŭdigon. Domaĝe, ke de nun la propagandantoj de Esperanto havos je unu argumento malpli. Tamen, eĉ pli gravas, ke tiuj radi-elsendoj krom havi pure propagandan signifon kaj por esperantistoj mem, kaj por la neesperantistoj, simple prezentis tre altkvalitan E-lingvan produkton. Do, de nun ni havas je unu bonkvalita E-produkto malpli.

Por mi persone tiuj elsendoj havis ege gravan rolon en la unuaj jaroj de mia esperantisteco. Mi aŭskultis multajn programerojn per la reto (kvankam 2-foje mi sukcesis "kapti" ankaŭ la eteran version per mia radieto) kaj ili ege helpis al mi maturiĝi kaj certiĝi kiel esperantisto. Eĉ pli - dank' al la Pola Radio mi eĉ gajnis tre oportunan anorakon kun la Radia emblemo, partopreninte en unu el la konkursoj de la redakcio (la anorako servas al mi ĝis nun). Ne laste dank' al ĝuste tiuj elsendoj mi ekŝatis Pollandon kaj ekhavis pli pozitivan, pli varman impreson pri ĝi.

De la alia flanko ni konsentu ankaŭ, ke la radio en la tradicia formo ja eĉ per si mem nuntempe aspektas kiel iom malnova kaj eĉ anakronisma informilo. La modernaj retaj rimedoj kaj la teknika progreso ĝenerale ebligas produkti pli oportunajn similspecajn produktojn sufiĉe facile. Tamen, preter la teknika facileco la malfacile superebla problemo estas tio, ke la Pola Radio havis tre longan kaj bonan tradicion, apenaŭ refareblan, reatingeblan kaj imiteblan fare de iu alia bonfaranto-volontulo aŭ eĉ lertulo-profesiulo. Do, ĉiuokaze indas bedaŭri pri la ĉeso de tiel fama kaj bona Esperanto-aktivado.

Ve, Esperanto plu restas mortnaskita malŝatata bebo eĉ en sia propra patrujo. Verŝajne, indas fosi la sulkon pli profunde kaj ŝuti semojn pli dense. Kaj ankaŭ sterki la grundon, buti la ŝosojn kaj regule akvumi ilin. Ni ĉiuj eltiru la respondajn konkludojn el la tuta afero.

Date: 2011-02-04 11:00 pm (UTC)
From: [identity profile] renayou.livejournal.com
Очень интересно...когда непонятно, ты в своем репертуаре))))))

Date: 2011-02-04 11:03 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
:) Тут просто тематика была для неэсперантистов малозначимая, вот и поленился перевод или хотя бы резюме дать.

Date: 2011-02-06 08:20 am (UTC)
From: [identity profile] vmel.livejournal.com
Давно бы выучили эсперанто, как другие любознательные и мыслящие люди... Всё лучше, чем "как все" делать вид, будто владеете "международным английским".

Date: 2011-02-06 07:46 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Валентин, не бурчи! Не обязательно же знать эсперанто, чтобы читать мой блог! :)

Date: 2011-02-07 09:03 am (UTC)
From: [identity profile] vmel.livejournal.com
Бурчу как раз не я - а автор первого комментария в этой ветке.

А я к такому бурчанию, разумеется, отношусь негативно - точно так же, как к недовольству некоторых, почему это украинцы, не говоря уже о татарах или армянах, говорят на своём языке, а не "по-человечески", т.е. по-русски.

Date: 2011-02-07 11:12 am (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Ладно, ладно, мир, мир! :)

Date: 2011-02-05 08:35 pm (UTC)
From: [identity profile] vmel.livejournal.com
Persone mi E-lingvan radion audis unusolan fojon - gastante cxe amiko, mem mi ecx per bona ricevilo neniam sukcesis kapti.
Podkastojn mi auskultis 2- au 3-foje, poste ne plu: neinterese!

Do mi solidare bedaur(et)as, sed persone por mi nenio sxangxigxis.

Date: 2011-02-05 08:53 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Fakte, ankaŭ al mi persone nenio ŝanĝiĝis (krom tio, ke mi ne plu povos mencii la Polan Radion en miaj informaj paroladoj). Sed por Esperantujo kiel tuto tio certe estas perdo, ne akiro.

Date: 2011-02-06 08:17 am (UTC)
From: [identity profile] vmel.livejournal.com
Nu jes, perdo - sed cxefe por propagandaj aferoj.
Cxu aliaj radioj pluekzistas?

Date: 2011-02-06 07:46 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Ŝajne jes, la ĉina; ankaŭ la kuba kaj la vatikana, ŝajne, ion ankoraŭ paroletas, sed "tro foras ili de la popolo..."

Date: 2011-02-07 09:03 am (UTC)
From: [identity profile] vmel.livejournal.com
Jes, precipe la vatikana...

Date: 2011-02-07 11:13 am (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Jes ja, ĝi estas ege specifa. Certe, ne por niaj oreloj.

Date: 2011-02-05 10:39 pm (UTC)
From: [identity profile] väčeslav (from livejournal.com)
Aspektas pli kiel tutmonda tendenco (http://www.theworld.org/2011/02/02/at-the-bbc-fewer-languages-and-less-influence/), ne nur kiel problemo de Pollando aŭ Esperanto specife.

Ja pri forpasintoj aŭ bone, aŭ neniel, tamen lingvaĵo de Pola Radio estis iom tro konservema por miaj oreloj (http://amikeco.ru/2007/01/por-kio-batalis.html). Mi ne diru, ke politikaj novaĵoj estis iom specife traktataj: ja tio forte dependas de la lando kaj ĝia nun loko inter la aliaj landoj, speciale kiam temas pri ŝtata servo.

Kontraste al V. Mel-v, mi ja plurfoje aŭskultis radion en Esperanto, sed (krom 1-2 podkastaj elsendoj) normale estis ne la Pola Radio, sed ĉefe Ĉina Radio. Ĝi estis la unua viva Esperanto, kiun mi malkovris, en la jam iom foraj mez-naŭdekaj jaroj. Mi sendis al ili leteron, sed ricevis respondon iom malfrue — intertempe mi jam ekhavis interret-aliron kaj trovis esperantistojn el Brazilo kaj Rusio rete. Tamen la impreso estis treege pozitiva ktp.

Date: 2011-02-05 11:07 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Jes, kompreneble, ĝuste tion mi celis, parolante pri tio, ke la graveco de radio kiel informilo ĉiam pli kaj pli falas.

Certe ne ĉiam ĉio glatis ĉe la radio (i. a., vi ja scias, ke la pola ne distingas inter "ruso" kaj "rusiano", same kiel la ukraina), tamen entute ili faris bonan laboron.

Mi nur unufoje sukcesis "kapti" la ĉinan radion per radi-ricevilo, sed la kvalito estis ege malbona. Mi konjektis, ke tio estas Esperanto nur dank' al kelkaj disaj vortoj kaj ankaŭ pro tio, ke mi sciis la ĝustan tempon de la disaŭdigo :).

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

May 2026

S M T W T F S
     12
345 6789
1011 121314 1516
17181920212223
24252627282930
31      

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated May. 16th, 2026 08:26 pm
Powered by Dreamwidth Studios