mevamevo: (Default)
[personal profile] mevamevo

   eo:
Jen kia vivo! Hodiaŭ mi denove partoprenas la kutiman "starbankedon" ĉe Artemij Lebedev (estas unu el la plej popularaj rusiaj blogantoj), respondante la demandojn pri Esperanto. Mirinda afero - hodiaŭ pli multas la demandoj kaj dialogoj en Esperanto, ol en la rusa. Kaj oni ankoraŭ kuraĝas diri, ke Esperanto estas morta ktp...

Tamen, mi ja iom miras. Karaj amikoj, konatoj kaj hazardaj vizitantoj! Ne atendu la feliĉan okazon kaj favorojn de Lebedev! Se vi havas iujn demandojn pri Esperanto, ne timu demandi simple ĉi tie, en mia blogo (plej oportune - komentu la plej supran blogeron, sed eblas fari demandojn kie ajn). Mevamevo ŝatas respondi demandojn! :)

   ru:
Дожили! Сегодня опять участвую в фуршете у Лебедева, отвечая на вопросы об эсперанто. Удивительное дело - сегодня выходит больше вопросов и диалогов на эсперанто, чем на русском. И кто-то ещё осмеливается говорить, что эсперанто мёртвый и т. д...

Однако, я всё же несколько удивлён. Дорогие друзья, знакомые и случайные посетители! Не ждите счастливого случая и милостей от Лебедева! Если есть какие-либо вопросы об эсперанто, не бойтесь задавать их прямо тут, в моём блоге (удобнее всего - в комментах к самой верхней записи, но можно и где угодно). Mevamevo любит отвечать на вопросы! :)

Date: 2011-02-16 10:39 am (UTC)
From: [identity profile] sxakludant.livejournal.com
Kial vi ne respondas la lastan demandon tie? Pri acxeto de la esperanta literaturo? Mi provis respondi, sed ne plene kaj ial mia respondo estas griza (kion tio signifas?), nelegebla por ne ensalutinto kaj mi timas, ke la respondinto pro tio ne nepre gxin legis.

Date: 2011-02-16 12:01 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Mi ja respondis! Jen la ligilo (http://tema.livejournal.com/843703.html?thread=463366327#t463366327). Sed ankaŭ al mi, kiam mi publikigis tiun komenton, ne ĉio iris glate, kvankam mian komenton mem mi ja certe vidas.

Povas esti ke tio estas iu interna limigo de la VĴ-movilo - post certa kvanto de la komentoj ĝi aŭtomate faras ilin kaŝitaj (do, videblaj nur al la komantinto, komentato kaj la posedanto de la blogo). Ni nenion povas fari pri tio.

Date: 2011-02-16 01:46 pm (UTC)
From: [identity profile] sxakludant.livejournal.com
>post certa kvanto de la komentoj ĝi aŭtomate faras ilin kaŝitaj
Ne. Post mia respondo mi faris almenaux 2 aliajn komentojn en tiu blogero/ Ili ne estas grizaj. Eble la demandinto faris la respondjn grizaj (mi ne vias vian respondon, mi vidas nur "Скрытый комментарий")

Date: 2011-02-17 09:31 am (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Plej vershajnas, ke la movilo de VJh automate faras kashitaj la komentojn, kiuj enhavas iun ligilon eksteren. En mia komento mi ja menciis la ligilon al la reta kataloro de UEA - jenas la kialo.

Espereble, la demandinto ja povas vidi mian komenton.

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

May 2026

S M T W T F S
     12
345 6789
1011 121314 1516
17181920212223
24252627282930
31      

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated May. 16th, 2026 08:26 pm
Powered by Dreamwidth Studios