mevamevo: (Default)
[personal profile] mevamevo

Hodiaŭ en Simferopolo finfine ekpluvetis (kvankam oni ja devas esti tre granda optimisto, por nomi tiun elĉielan urinon "pluvo"), tial mia planita biciklado al la urbocentro estis prokrastita. Por fari almenaŭ ion utilan mi verkis artikolon pri "Misĥoro" por la Esperanta vikipedio. Ve, prefere mi ne estus farinta tion!

La Esperanta vikipedio daŭre degeneras; la simptomoj de tiu degenerado videblas preskaŭ ĉie. Jen en la "artikolo de la semajno" pri Montara Karabaĥo mi legas: "Ĝi kontrolas la plej grandan parton de la teritorio de la antaŭa Aŭtonoma Oblasto Montara Karabaĥo kaj..." Fikfek! Kiu idioto elpensis la vorton "oblasto" kaj kiuj estas tiuj "samideanoj", kiuj ĝin uzas? Metu ĝin en sian pugon!

Jen mi trarigardas la liston de la novaj artikoloj. La bildo estas tiel ilustra, ke mi eĉ prezentos ĝin:




La administranto (!) Thomas Guibal dum 37 minutoj sukcesis krei eĉ 9 "artikolojn"! Do - unu artikolo dum iom pli ol 4 minutoj! Atentindas la grandeco (de 475 ĝis maksimume 1751 bitokoj) kaj aspekto de tiuj "artikoloj" - kelkaj frazoj kun (foje!) unu bildo. Enestas eĉ ne unu ekstera ligo, neniuj fontoj, eĉ ne la ŝablono pri la ĝermeco de tiuj abortaĵoj (vidu kelkajn ekzemplojn: 1, 2, 3, 4). Ĉu tio estas digna vikipedia laboro? Jes ja, per tiaj metodoj ni baldaŭ superos la tutan malverdan mondon, sed ĉu tiu mondo estos impresita? Iuj robote kreitaj artikoloj en la volapuka misvikipedio aspektas pli impone... :(

Ve, ege bedaŭrindas, ke la avangarda kaj tute senpaga projekto transformiĝis en iun kloakon, kies ĉiamuloj en la plej bona okazo penas plumpe "progresigi" kaj "plividebligi" Esperanton, kaj en la plej kutima okazo simple elsputas kaj ejakuligas siajn nekontentigitajn ambiciojn kaj misperceptojn...

Date: 2011-08-13 05:28 pm (UTC)
From: [identity profile] februaro.livejournal.com
\\\Ĝi kontrolas la plej grandan parton de la teritorio de la antaŭa Aŭtonoma Oblasto Montara Karabaĥo\\\
Ĉu oni rajtas uzi la vorton 'kontroli' tiusence? Se ne, kiun vorton oni uzu?

Date: 2011-08-13 05:38 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
"Kontrolas" en tiu kunteksto estas tute normala vorto (kvankam, se oni volas, oni ja povus trovi eĉ pli ĝustan/taŭgan sinonimon, ekz., "regas, administras" ktp.). Tamen, la vorto "oblasto" ĉi tie estas tute freneza.

Date: 2011-08-13 06:07 pm (UTC)
From: [identity profile] yury-finkel.livejournal.com
Hm, mi tre dubas pri normaleco de "kontroli" en tiu ĉi kunteksto.

Pri "oblasto" mi tute konsentas, kaj iam mi skribis pri tio kaj pri similaj vortoj en la forumo ĉe e-novosti.info.

Date: 2011-08-13 06:15 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Ho, ve, pardonu, mi vere elbuŝigis strangaĵon (kaj tutcerte cedis al la influo de la rusa). Jes ja, "kontroli" ne taŭgas ĉi tie.

La plej aktivaj vikipediistoj, verŝajne, simple ne vizitas la forumon - ili estas okupitaj pri la kreado de la novaj artikoloj.

Date: 2011-08-13 06:17 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Pardonu, en la antaŭa komento mi diris stultaĵon: ja "kontroli" certe ne taŭgas en tiu ĉi kunteksto. Plej taŭgas, verŝajne, "regi".

Date: 2011-08-13 06:22 pm (UTC)
From: [identity profile] rana-peregrina.livejournal.com
Где вы научились так ругаться на эсперанто? :)

Date: 2011-08-13 06:41 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Долгие годы суровых тренировок :).

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

January 2026

S M T W T F S
    1 2 3
4567 8 910
11121314151617
18192021222324
25262728293031

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Jan. 12th, 2026 01:23 pm
Powered by Dreamwidth Studios