mevamevo: (Аватара 2013)
[personal profile] mevamevo

    eo:
Antaŭ semajno per miaj penoj ekfunkciis la Esperanta fasado de la astronomia retejo Heavens-Above. Pri tio aperis mia intervjuo en «Libera Folio» (do por pliaj informoj simple legu la tekston). Sube (en la kaŝparto) oni povas trovi la resumajn rezultojn de mia esploreto-rekomendaro pri la Esperantaj nomoj de la konstelacioj. Bonvolu viziti la retejon, elekti Esperanton (supre dekstre) kaj kontroli, ĉu ĉio funkcias glate. Se vi trovos iujn misojn de la traduko aŭ spertos iujn problemojn — ne hezitu kontakti min (mi daŭre prilaboras la tradukon kaj tenas kontakton kun la retej-prizorganto). Antaŭdankon!

    ru:
Сегодня без политики. Я рад похвастаться, что моими силами сайт heavens-above.com (я о нём уже многократно упоминал — астрономический сайт, предназначенный как для профессионалов, так и для любителей, позволяет предсказывать в том числе и вспышки Иридиумов) вот уже неделю доступен и на эсперанто (на русском, тоже с моим участием, он стал доступен уже несколько недель тому назад). В связи с этим даже вышло моё интервью известному эсперантскому порталу «Libera Folio» (см. тут). Под катом я привожу свои наблюдения и соображения по поводу именования созвездий на эсперанто. Можно взглянуть, если интересуетесь, как звучат эти имена параллельно на латинском, русском и эсперанто. Но в основном там материал на эсперанто. Вы предупреждены! :)

Sube mi prezentas la elektitan de mi manieron esperantigi la nomojn de la konstelacioj. Dum la laboro mi uzis 4 ĉefajn fontojn: NPIVon, Retan Vortaron (ReVon), Astronomian Terminaron (AT; ĝi ŝajne ne plu atingeblas rete, mi uzis la malnovan konservitan kopion, kiu eble ne plu estas aktuala) kaj la Esperantan vikipedion. Kiel oni povas vidi, la akceptitaj de mi tradukoj plej ofte koincidas kun la formoj de AT, vikipedio kaj NPIV (ReVo kelkfoje prezentas la malpreferindajn, laŭ mi, variantojn), tamen kelkfoje mi estis devigita akcepti miajn proprajn decidojn (okaze de plurvarianteco). Krome, kiel videblas, nek ReVo, nek NPIV prezentas ĉiujn konstelaci-nomojn (ReVo ŝajnas esti pli avangarda ĉi-rilate, ol NPIV). Aldone, en ReVo mi trovis sufiĉe multajn faktajn erarojn; en NPIV estis trovita nur unu (sed ĝi ja estas tre bedaŭrinda, konsiderante la aŭtoritaton de tiu vortaro).

En la tabelo la maldekstra kolumno prezentas la oficialan latinan nomon, la dua kolumno — la rusan, la tria — la proponatan de mi Esperantan formon (dum tradukado de Heavens-Above mi uzis ĝuste ilin). Tuj notu, ke mi sisteme uzis la adjektivojn Boreala/Aŭstrala anstataŭ la subtenatajn de la vikipedio Norda/Suda. Dekstre mi prezentas miajn komentojn. En la okazoj, kiam inter ĉiuj fontoj regas konsento, mi neniel priparolas tion. Se mi diras, ke la nomo mankas en iu vortaro, mi subkomprenas, ke en la ceteraj fontoj ĝi ja enestas. Atentu, ke kiam mi mencias, ke iu vorto mankas en NPIV/ReVo, mi celas nur la astronomian/konstelacian signifon. Do, mi uzas tiun atentigon por diri, ke la vortaro nenion diras pri la ekzisto de la samnoma konstelacio, dum la vorton/nomon mem ĝi ja prezentas.

Mi anticipe dankas ĉiujn pro eventualaj komentoj kaj kritikoj.


La rekomendataj (de mi) nomoj de la konstelacioj
LatineRuseEsperanteKomentoj
AndromedaАндромедаAndromedo 
AntliaНасосAerpumpiloNek en NPIV, nek en ReVo. Laŭ vikipedio — Pumpilo. Laŭ AT — Aerpumpulo. Mi preferis la formon Aerpumpilo, ĉar tia estis la originala ideo de Nicolas-Louis De la Caille, kiu «kreis» tiun konstelacion.
ApusРайская ПтицаParadizeoNek en NPIV, nek en ReVo.
AquariusВодолейAkvistoNPIV mencias ankaŭ la nomon Amforo, kiu estas evidenta kaj evitinda francismo.
AquilaОрёлAglo
AraЖертвенникAltaroMankas en NPIV.
AriesОвенŜafoNPIV kaj AT prezentas ankaŭ la formon Arieso, sed inklinas al Ŝafo.
AurigaВозничийKoĉeroNPIVa formo. AT prezentas ankaŭ la variantojn Ĉaristo, Aŭrigo kaj Origo.
BoötesВолопасBovisto
CaelumРезецĈiziloMankas en NPIV. En ReVo erare prezentita kiel nord-hemisfera konstelacio (dum ĝi apartenas ja al la suda hemisfero).
CamelopardalisЖирафĜirafoMankas en NPIV.
CancerРакKankro
Canes VenaticiГончие ПсыĈashundojMankas en NPIV.
Canis MajorБольшой ПёсGranda HundoMankas en ReVo.
Canis MinorМалый ПёсMalgranda HundoMankas en ReVo.
CapricornusКозерогKaprikorno
CarinaКильKarenoMankas en NPIV.
CassiopeiaКассиопеяKasiopeo
CentaurusЦентаврCentaŭro
CepheusЦефейCefeo
CetusКитBalenoEn ReVo erare prezentita kiel nord-hemisfera, dum ĝi fakte estas ekvatora (ĝia pli granda parto eĉ troviĝas en la suda hemisfero).
ChamaeleonХамелеонĤameleonoMankas en NPIV (NPIV ĝenerale preferas la formon kameleono).
CircinusЦиркульCirkeloMankas en NPIV.
ColumbaГолубьKolomboMankas en NPIV; en ReVo erare prezentita kiel nord-hemisfera konstelacio (dum ĝi estas sud-hemisfera).
Coma BerenicesВолосы ВероникиBerenica HararoNPIV prezentas ĝin kiel Berenica hararo (kun la dua vorto minuskla).
Corona AustralisЮжная КоронаAŭstrala KronoNPIV prezentas ĝin kiel Aŭstrala krono (kun la dua vorto minuskla); en ReVo ambaŭ vortoj majusklas. Vikipedio preferas Suda Krono.
Corona BorealisСеверная КоронаBoreala KronoNPIV prezentas ĝin kiel Boreala krono (kun la dua vorto minuskla); en ReVo ambaŭ vortoj majusklas. Vikipedio preferas Norda Krono.
CorvusВоронKorvoMankas en NPIV. En ReVo erare prezentita kiel nord-hemisfera konstelacio (dum ĝi estas sud-hemisfera).
CraterЧашаPokaloAT mencias ankaŭ la variantojn Kratero kaj Kaliko. ReVo kaj vikipedio preferas la formon Pokalo (en ReVo erare prezentita kiel nord-hemisfera konstelacio, dum ĝi estas sud-hemisfera). Mankas en NPIV.
CruxЮжный КрестSuda KrucoLaŭ ReVo ankaŭ simple Kruco.
CygnusЛебедьCigno
DelphinusДельфинDelfeno
DoradoЗолотая РыбаOrfiŝoMankas en NPIV kaj ReVo. La elekto baziĝas sur la vikipedia formo kaj estas internacia. AT preferas la formon Korifeno (verŝajne, pro la influo de la germana, en kiu tiu fiŝo (korifeno, ruse корифена) nomiĝas Goldmakrelen).
DracoДраконDrakoMankas en NPIV.
EquuleusМалый КоньĈevaletoNek en NPIV, nek en ReVo.
EridanusЭриданEridanoMankas en ReVo
FornaxПечьFornoMankas en NPIV; en ReVo erare prezentita kiel nord-hemisfera konstelacio, dum ĝi estas sud-hemisfera.
GeminiБлизнецыĜemeloj
GrusЖуравльGruoMankas en NPIV.
HerculesГеркулесHerkuloMankas en ReVo.
HorologiumЧасыHorloĝoMankas en NPIV; en ReVo erare prezentita kiel nord-hemisfera konstelacio, dum ĝi estas sud-hemisfera.
HydraГидраHidroNPIV diras pri Hidro i.a. la jenon: «Nomo de du konstelacioj, en aŭstrala hemisfero: Vira hidro (Hydrus), Ina hidro (Hydra)». Ŝajnas tamen oportune eviti tiun neinternacian disdividon (la plimulto de la naciaj lingvoj nomas tiun ĉi konstelacion simple Hidro. Tiel agas ReVo, AT kaj vikipedio (vikipedio prezentas ankaŭ la formon Hidrino).
HydrusЮжная ГидраVirhidroLa formon Virhidro subtenas AT, vikipedio, ReVo kaj parte ankaŭ NPIV; tiu traduko laŭas la sencon de la latina nomo. Internacia uzo aktive praktikas ankaŭ la formojn kiel Suda Hidro kaj Eta hidro. Aparte staras la pola, kiu kurioze distingas la du hidrojn jene: Hidron poloj nomas HydraWąż Morski, dum Virhidron — Wąż Wodny. Vd. ankaŭ supre pri Hidro.
IndusИндеецIndianoMankas en NPIV.
LacertaЯщерицаLacertoNek en NPIV, nek en ReVo.
LeoЛевLeono
Leo MinorМалый ЛевMalgranda LeonoMankas en ReVo.
LepusЗаяцLeporoMankas en NPIV.
LibraВесыPesiloAT mencias ankaŭ la evitindan sinonimon Librao.
LupusВолкLupoMankas en NPIV.
LynxРысьLinkoMankas en NPIV.
LyraЛираLiroEn ReVo erare prezentita kiel sud-hemisfera konstelacio, dum ĝi estas nord-hemisfera.
MensaСтоловая ГораTablomontoMankas en NPIV.
MicroscopiumМикроскопMikroskopoMankas en NPIV; en ReVo erare prezentita kiel nord-hemisfera konstelacio, dum ĝi estas sud-hemisfera.
MonocerosЕдинорогUnukornuloNek en NPIV, nek en ReVo.
MuscaМухаMuŝoNek en NPIV, nek en ReVo.
NormaНаугольникOrtiloNek en NPIV, nek en ReVo.
OctansОктантOktantoMankas en ReVo; en NPIV erare prezentita kiel ekvatora konstelacio, dum ĝi estas sud-hemisfera (en ĝi situas la suda ĉielpoluso).
OphiuchusЗмееносецSerpentistoMankas en NPIV; AT mencias ankaŭ la evitindajn sinonimojn Serpentario kaj Ofiuko.
OrionОрионOriono
PavoПавлинPavoNek en NPIV, nek en ReVo.
PegasusПегасPegazo
PerseusПерсейPerseo
PhoenixФениксFeniksoNek en NPIV, nek en ReVo.
PictorЖивописецPentristoNek en NPIV, nek en ReVo
PiscesРыбыFiŝoj
Piscis AustrinusЮжная РыбаAŭstrala FiŝoNek en NPIV, nek en ReVo; vikipedio uzas la formon Suda Fiŝo.
PuppisКормаPoboNek en NPIV, nek en ReVo. AT mencias ankaŭ la evitindan sinonimon Poŭpo.
PyxisКомпасKompasoNek en NPIV, nek en ReVo.
ReticulumСеткаRetoAT proponas Reto, dum vikipedio — Reteto; mankas en NPIV kaj ReVo. La internacia uzo ŝajnas heziti inter Reto kaj Reteto, mi elektis la pli simplan varianton.
SculptorСкульпторSkulptistoNek en NPIV, nek en ReVo.
ScorpiusСкорпионSkorpio
ScutumЩитŜildoNek en NPIV, nek en ReVo.
SerpensЗмеяSerpentoMankas en NPIV. Por diferencigi la du partojn de la konstelacio oni povas uzi la nomojn Serpenta Kapo (Serpens Caput) kaj Serpenta Vosto (Serpens Cauda).
SextansСекстантSekstantoMankas en ReVo.
SagittaСтрелаSagoNek NPIVa, nek ReVa.
SagittariusСтрелецSagitarioReVo nomas ĝin Pafisto kaj ne konas la formon Sagitario. NPIV kaj AT mencias ankaŭ du pliajn sinonimojn: Sagisto kaj Arkpafisto.
TaurusТелецTaŭroReVo preferas nomi ĝin Bovo.
TelescopiumТелескопTeleskopoNek en NPIV, nek en ReVo.
TriangulumТреугольникTrianguloNek en NPIV, nek en ReVo.
Triangulum AustraleЮжный ТреугольникAŭstrala TrianguloNek en NPIV, nek en ReVo; vikipedio preferas nomi ĝin Suda Triangulo.
TucanaТуканTukanoMankas en NPIV.
Ursa MajorБольшая МедведицаGranda Ursino
Ursa MinorМалая МедведицаMalgranda Ursino
VelaПарусаVelaroNek en NPIV, nek en ReVo; laŭ AT — ankaŭ Velo.
VirgoДеваVirgulinoLa formon Virgulino akceptas kiel bazan nur ReVo. Vikipedio, NPIV kaj AT preferas la formon Virgo, kio estas tute kontraŭa al la Esperanta senco de tiu vorto.
VolansЛетучая РыбаFlugfiŝoMankas en ReVo.
VulpeculaЛисичкаVulpinoLa formon Vulpino rekomendas AT; ĝi mencias ankaŭ la sinonimon Vulpeto. Vikipedio preferas simplan Vulpo. Mankas en NPIV kaj ReVo. La latina nomo signifas laŭvorte «Vulpineto», la internacia uzo hezitas.


Jen la fino de mia latino :).

Date: 2014-03-04 09:36 pm (UTC)
From: [identity profile] komar28.livejournal.com
Поздравляю. Хорошо получилось.)

Date: 2014-03-04 10:24 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Спасибо.

Date: 2014-03-04 10:08 pm (UTC)
From: [identity profile] kunbr.livejournal.com
Gratulojn. Mi estas fiera

Date: 2014-03-04 10:24 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Dankon. Uzu kun plezuro kaj utilo :).

Date: 2014-03-04 10:30 pm (UTC)
From: [identity profile] kunbr.livejournal.com
Mi komunikas en la paĝaro de Lernu, ĉefe

Date: 2014-03-04 10:31 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Mi ĝin ne vizitas, kvankam estas registrita tie.

Date: 2014-03-04 10:38 pm (UTC)
From: [identity profile] kunbr.livejournal.com
Ĉi tiu estas bona rimedo. Mi trovis multe da geamikoj

Date: 2014-03-04 10:48 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Mi ne kontraŭas, sed mi estas malmulte komunikiĝema, do ne sentas la bezonon serĉi pliajn amikojn. :)

Date: 2014-03-04 11:03 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Mi preferas "kabinetan" laboron al komunikiĝo. Certe, mi ne volas diri, ke mi malŝatas komunikiĝi, sed mi ne sentas la bezonon aktive serĉi iujn E-amikojn. Esperanto eĉ sen tio donas al mi sufiĉe da impresoj :).

Date: 2014-03-04 11:12 pm (UTC)
From: [identity profile] kunbr.livejournal.com
Kaj mi ne havas "vivajn" amikojn de Esperanto
Edited Date: 2014-03-04 11:13 pm (UTC)

Date: 2014-03-04 11:25 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Mi havas relative malmulte da E-konatoj, sed al mi tio sufiĉas :). Mia amiko [livejournal.com profile] sxakludant estas el Novosibirsko, eble provu kontakti lin ;).

Date: 2014-03-05 12:44 am (UTC)
From: [identity profile] kunbr.livejournal.com
Dankon. Mi provos kontakti lin

Date: 2014-03-05 01:42 am (UTC)
From: [identity profile] sxakludant.livejournal.com
Pri kio temas? Mi estas cxi tie

Date: 2014-03-05 01:55 am (UTC)
From: [identity profile] kunbr.livejournal.com
Mi diris ke vi estas en Novosibirskо. Neniam vivan esperantiston ne vidis))

Date: 2014-03-05 03:10 am (UTC)
From: [identity profile] sxakludant.livejournal.com
Nia esperanto-klubo estas cxi tie Kaj gxi funkcias preskaux en cxiu sabato ekde cx. 17:00. Gxuste pri la sekva sabato mi ne povas nun diri, eksciu poste. Mia telefonnumero estas +7 903 930 4005. Vi povas telefoni cxiam, krom kiam mi dormas aux stiras la auxton (ekzemple nun antaux la 6a vespere aux inter la 8a kaj la 10a vespere) sed hodiaux estas merkredo, neniu ankoraux scias pri la sekva kunveno (baldaux ja estas feritago). Mi laboras en Dzerjxinskij-distrikto kaj logxas en "Западный", sekve sur la vojo inter tiuj lokoj mi estas cxiutage kaj povas viziteti ion survoje.
Edited Date: 2014-03-05 03:11 am (UTC)

Date: 2014-03-05 12:36 pm (UTC)
From: [identity profile] ola-del-mar.livejournal.com
Dankon. Granda laboro. Mi sendos ligilojn al mia edzo. Li estas esperantisto kaj interesigxas pri astronomio.

Date: 2014-03-05 01:50 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
Dankon al vi!

Date: 2014-03-05 03:55 pm (UTC)
From: [identity profile] vmel.livejournal.com
> mi sisteme uzis la adjektivojn Boreala/Aŭstrala anstataŭ la subtenatajn de la vikipedio Norda/Suda.

Kial?
Ĉu "La Bonan Lingvon" (la veran, de Piron, sed ne profanigajn replikojn de Corsetti) vi legis? Relegu...

Ĝenerale, certe, estiminda laboro.
Pri kelkaj konstelacioj mi eĉ ne aŭdis pli frue, kvankam iam tre interesiĝis pri astronomio k multe legis...

Date: 2014-03-05 08:05 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
> Ĉu "La Bonan Lingvon" (la veran, de Piron, sed ne
> profanigajn replikojn de Corsetti) vi legis? Relegu...
Kompreneble, mi legis. Sed, ŝajnas al mi, ne nur mi sola inter ni du pekadas kontraŭ ĝiaj principoj. En scienco ĝusteco kaj unusenseco de la terminoj gravas ne malpli (verŝajne - eĉ multe pli), ol "elvokivo" kaj "sinonima riĉo" en literaturo.

Se vin interesas detala argumentado, simple enrigardu en la vortaron. La vortoj norda/suda rilate al la ĉielo povas priskribi ankaŭ la relativan pozicion, dum boreala/aŭstrala rilatas nure kaj ekzakte al la norda kaj suda ĉielaj hemisferoj (limo inter kiuj estas fiksa kaj absoluta). Ekz., "la suda parto de la konstelacio Baleno" tute ne egalas al la "aŭstrala parto de la konstelacio Baleno". "Boreala", i.a., estas zamenhofa.

Date: 2014-03-06 06:43 am (UTC)
From: [identity profile] vmel.livejournal.com
> En scienco ĝusteco kaj unusenseco de la terminoj gravas ne malpli

Ĉu la vortoj "norda" k "suda" ne estas ĝustaj k unusencaj?

Tamen via precizigo estas pensiga, mi ne sciis. Do probable vi pravas.

> "Boreala", i.a., estas zamenhofa.

Mi kredas, ĉar pigras rekontroli.
Nu, diru tion al Corsetti...

Date: 2014-03-06 07:26 pm (UTC)
From: [identity profile] mevamevo.livejournal.com
> Ĉu la vortoj "norda" k "suda" ne estas ĝustaj k unusencaj?
Depende de la situacio; ofte - jes, sed tute ne ĉiam. Ĝenerale validas la regulo: ju pli komunsenca estas la vorto, des malpli ĝi taŭgas por faka termino. Kompreneble, neniu regulo estas universala, sed oni devas almenaŭ konsidereti tiun aliron.

>> "Boreala", i.a., estas zamenhofa.
> Mi kredas, ĉar pigras rekontroli.
NPIV tion asertas.

> Nu, diru tion al Corsetti...
Corsetti estas mia akademia kolego, sed tio ne signifas, ke ni nepre devas havi la saman vidpunkton pri ĉiuj imageblaj demandoj.

Edited Date: 2014-03-09 01:41 am (UTC)

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

April 2026

S M T W T F S
    1 234
567891011
12131415161718
19202122232425
2627282930  

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Apr. 3rd, 2026 04:35 pm
Powered by Dreamwidth Studios