mevamevo: (Default)
[personal profile] mevamevo

Jam printempe oni invitis min servi kiel ĵuriano en la INK-konkurso, organizita de Akademio Literatura de Esperanto. La juĝendaj verkoj estis alsenditaj jam komence de julio, sed mi ja estas profesia prokrastemulo, tial forsendis miajn poentojn nur hodiaŭ (la limdato estas la 15a de decembro). Nu, mi ĉiuokaze penis legi ĉion plej atente kaj juĝi plej sobre. Nun la tutan organismon superplenigas la agrabla sento de la plenumita devo.

Kompreneble, mi ne malkaŝu iujn detalojn, sed tamen menciu du aferojn. Unue, inter la prijuĝendaj noveloj kelkaj estis vere bonaj kaj kortuŝaj. Due, la problemo pri malbona rego de akuzativo inter la esperantistoj ja daŭre persistas: la absoluta plimulto de la verkoj enhavis almenaŭ kelkajn misakuzativojn, dum ĉirkaŭ duono de la verkoj — eĉ multajn. Ve, komplikas akuzativo, sed mankas alternativo... :)

Profile

mevamevo: (Default)
mevamevo

April 2026

S M T W T F S
    1 234
567891011
12131415161718
19202122232425
2627282930  

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Apr. 4th, 2026 07:28 pm
Powered by Dreamwidth Studios